Ajofrín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajofrín
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45110
Politiko
Urbestro Miguel Gallardo Sánchez-Barbudo
Demografio
Loĝantaro 2 309  (2011)
Loĝdenso 65,97 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 43′ N, 3° 59′ U (mapo)39.7125-3.9819444444445Koordinatoj: 39° 43′ N, 3° 59′ U (mapo)
Alto 770 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Ajofrín (Hispanio)
Ajofrín (Hispanio)
DEC
Ajofrín
Ajofrín
Situo de Ajofrín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ajofrín [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Ajofrín en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Ajofrín estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Ajofrín" devenas eble de la patronomo araba Al-Ya'far, 'la loko de la Jafaroj'.[1]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Ajofrinero. La censita populacio en 2011 estis de 2.309 loĝantoj kaj la denseco estas de 65,97 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Ajofrín estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 770 m; je 21 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 35 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°42′45″ N 3°58′55″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo situantas sur ebenaĵo el granito norde de la arko plej norda de la Montoj de Toledo, ĉe la altebenaĵo toleda, malofte ŝanĝata de ioma monteto. Limas kun la vilaĝoj de Burguillos de Toledo, Nambroca, Chueca, Sonseca, Mazarambroz kaj Layos, ĉiuj de la provinco de Toledo. Ties situo ĉe la ĝenerala ŝoseo N-401 (Toledo-Ciudad Real) permesas bonegajn konektojn kun la ekstero.

La klimato estas klare kontinenta kun varioj jaraj de temperaturoj tre altaj, precipitaĵoj malabundaj kaj neĝo malofta.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

La industrio estas fundamente bazata sur la agrikulturo. Estas kultivata pli da 60% de la teritorio, kun grandaj bienoj (latifundismo), kaj hegemonio de luantaj espluatistoj. Estas 55 ha de vito kaj kelkaj de sukerbeto (kultivo pliiĝanta), elstaras la etendo de olivarboj, bonkvalitaj, komplementate de cerealoj. Estas irigacio nur el kelkaj putoj. Apenaŭ elstaras kelkaj industrioj manlaboraj, de loka etoso, sed estas sufiĉe da servoj kaj komercaj kaj helpaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ekzisto de romiaj termoj indikas setlejon en la epoko de la Romia Imperio. En la 15a jarcento ĝi apartenis al la Eklezio de Toledo, kaj ricevis tiam la titolon de vilaĝo.

En la nomata sierra de Layos estis mino el kupro, abandonita jam meze de la 18a jarcento, ĉar ne estis multe profitdona.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, sed ĉe Ajofrín tute male, danke al efiko alvoko el proksima ĉefurbo, kaj tiele laŭlonge de la tuta jarcento stabiliĝis ĉirkaŭ la 2,000 loĝantoj kaj iom pliaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 85, ISBN 84-95432-05-6.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]