Chueca
Tiu artikolo temas pri konata kvartalo de la urbo Madrido. Por aliaj signifoj bonvolu vidi la artikolon Chueca (apartigilo).
Chueca [ĉuEka] estas konata kvartalo situanta en la centra distrikto de la urbo Madrido (Hispanio). Ĝi estas proksime de "Gran Vía" inter la stratoj Fuencarral kaj Barquillo. En la 1990-aj jaroj ĝi definitive konvertiĝis en la geja kvartalo de Madrido, pro iom-post-ioma elektado de la samseksama madrida komunumo por ĝia amuziĝo, babilado, renkontiĝejo kaj rezidejo jam de la 1980-aj jaroj. En la kvartalo estis malfermitaj kelkaj ejoj destinitaj al la geja publiko de Madrido, kaj kelkaj el ili ankoraŭ restas tie ekde la komencoj kiaj la Kafejo Figueroa aŭ la Librejo Berkana. La kvartalo konvertiĝis de tipa madrida kvartalo al kvartalo kun geja etoso, tre komerca kaj distra, malferma kaj respektema al la seksa diverseco.
Tuj ĉe la eliro de la metrostacio en Chueca. Tiu ĉi kvartalo transformiĝis de fikvartalo en la 1970-aj jaroj pro la drogtrafiko kaj prostituado al trankvila kaj komerca kvartalo por ĉiaj gejoj. En ĝiaj stratetoj oni povas trovi, krom la tradiciaj komercejoj, modernajn restoraciojn, seksvendejojn, saŭnojn, kafejojn, dancejojn kaj pliajn nekalkuleblajn servojn pli malpli destinita al la samseksama publiko: vojaĝagentejoj, klinikoj...
La kvartalo ricevas la nomon de eta placo dediĉita al la zarzuelkomponisto Federico Chueca. Tie troviĝas la metrostacio Chueca.
Unu el la plej turismaj allogaĵoj de Chueca estas la festoj dum la Tago de la Geja Fiero kiu okazas regule fine de junio. Ili jam fariĝis klasikaĵo por ĉiu madridano aŭ pro marŝema vizitanto.