Federico Chueca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Federico Chueca

Federico Chueca [federIko ĉuEka], oficiale Pío Estanislao Federico Chueca y Robres (Madrido, 5-a de majo de 184620-a de junio de 1908), estis komponisto hispana aŭtoro de La Gran Vía (1886), kun Joaquín Valverde. Chueca estas unu de la plej elstaraj reprezentantoj de la zarzuelo. Lia neregula akademia lernado pri muziko kompensiĝas pro lia granda intuicio kaj ingenio por la melodio kaj ritmo.

Liaj restoj troviĝas en la tombejo de San Justo de Madrido.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj komencoj[redakti | redakti fonton]

Federico Chueca naskiĝis en Madrido kiel la dua filo de riĉa familio. Oni konsideras lin memlernanta muzikisto, sed li ricevis muzikinstruadon el baza instruado de selekta lernejo. Fakte en 1855 surprizis lia facilo pianludi, komentata eĉ en la tiama gazetaro.

Verkoj: komedietoj, revuoj kaj zarzueloj[redakti | redakti fonton]

Oni indikas titolon, aŭtorojn de la libreto kaj daton de premiero. Se oni ne indikas malon, la muziko de ĉiu verko estas frukto de kunlaborado inter Federico Chueca kaj Joaquín Valverde.

Monumento al Chueca en la parko de El Retiro de Madrido.
  • R.R. Libro de Mariano Barranco (Teatro de la Alhambra, 27-a de marto de 1880). La titolo korespondas al komencaj literoj de la komikisto Ramón Rosell, kiu premieris la verkon.
  • La canción de la Lola. Libro de Ricardo de la Vega (Teatro de la Alhambra, 25-a de majo de 1880). La origina titolo, La camisa de la Lola, elprenita de populara kanto, estis ŝanĝata pro peto de la aktoro Emilio Mario kiu tamen ne partoprenis en ties premiero.
  • Luces y sombras. Libro de Salvador Lastra, Andrés Ruesga kaj Enrique Prieto. (Teatro Variedades, 1-a de februaro de 1882).
  • La Plaza de Antón Martín. Libro de Salvador María Granés, Eusebio Sierra kaj Enrique Prieto. (Teatro Variedades, 24-a de majo de 1882).
  • Fiesta nacional. Libro de Tomás Luceño kaj Javier de Burgos. (Teatro Variedades, 25-a de novembro de 1882).
  • De la noche a la mañana. Libro de Salvador Lastra, Andrés Ruesga kaj Enrique Prieto. (Teatro Variedades, 4-a de decembro de 1883).
  • ¡Hoy sale, hoy!. Libro de Tomás Luceño kaj Javier de Burgos. Muziko de Federico Chueca kaj Francisco Asenjo Barbieri. (Teatro Variedades, 16-a de januaro de 1884).
  • Vivitos y coleando. Libro de Salvador Lastra, Andrés Ruesga kaj Enrique Prieto. (Teatro Variedades, 15-a de marto de 1884).
  • Caramelo. Libro de Javier de Burgos. (Teatro Eslava, 19-a de oktobro de 1884).
  • Así en la tierra como en el cielo. Libro de Salvador Lastra, Andrés Ruesga kaj Enrique Prieto. (Teatro Variedades, 14-a de marto de 1885).
  • La Gran Vía. Libro de Felipe Pérez y González. (Teatro Felipe, 2-a de julio de 1886).
  • Cádiz. Libro de Javier de Burgos. (Teatro Felipe, 20-a de novembro de 1886).
  • Madrid-Barcelona. Libro de Eloy Perillán i Bŭó. (Teatro Principal, 11-a de februaro de 1888).
  • El año pasado por agua. Libro de Ricardo de la Vega. (Teatro Apolo, 1-a de marto de 1889).
  • De Madrid a París. Libro de Eusebio Sierra y José Jackson. (Teatro Felipe, 12-a de julio de 1889).
  • El arca de Noé. Muziko de Federico Chueca. Libro de Enrique Prieto kaj Andrés Ruesga. (Teatro de la Zarzuela, 6-a de februaro de 1890).
  • El chaleco blanco. Muziko de Federico Chueca. Libro de Miguel Ramos Carrión. (Teatro Felipe, 26-a de junio de 1890).
  • La caza del oso o el tendero de comestibles. Muziko de Federico Chueca. Libro de José Jackson kaj Eusebio Sierra. (Teatro Apolo, 6-a de marto de 1891).
  • El cofre misterioso. Muziko de Federico Chueca. Libro de Pina Domínguez. (Teatro Apolo, 26-a de novembro de 1892).
  • Los descamisados. Muziko de Federico Chueca. Libro de Carlos Arniches kaj José López Silva. (Teatro Apolo, 31-a de oktobro de 1893).
  • Las zapatillas. Muziko de Federico Chueca kaj orkestrado de A. Saco del Valle. Libro de José Jackson. (Teatro Apolo, 5-a de decembro de 1895).
  • El coche correo. Muziko de Federico Chueca. Libro de José López Silva kaj Carlos Arniches. (Teatro Apolo, 4-a de aprilo de 1896).
  • Agua, azucarillos y aguardiente. Muziko de Federico Chueca. Libro de Miguel Ramos Carrión. (Teatro Apolo, 23-a de junio de 1897).
  • Los arrastraos. Muziko de Federico Chueca. Libro de José López Silva kaj José Jackson. (Teatro Apolo, 27-a de majo de 1899).
  • La alegría de la huerta. Muziko de Federico Chueca. Libro de Antonio Paso kaj Enrique García Álvarez. (Teatro Eslava, 20-a de januaro de 1900).
  • El bateo (La bapto). Muziko de Federico Chueca. Libro de Antonio Paso kaj Antonio Domínguez. (Teatro de la Zarzuela, 7-a de novembro de 1901).
  • La corría de toros. Muziko de Federico Chueca. Libro de Antonio Paso kaj Diego Jiménez Prieto. (Teatro Eslava, 15-a de decembro de 1902).
  • La borracha. Muziko de Federico Chueca. Libro de José Jackson kaj José López Silva. (Teatro Moderno, 10-a de oktobro de 1904).

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ Chueca estas kvartalo de centra Madrido kaj fama metroa haltejo ĉirkaŭ disvolviĝas etosa strataro kaj vendejaro kie tre ofte okazas eventoj por samseksemuloj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • HERNÁNDEZ GIRBAL, F.: Federico Chueca: El alma de Madrid. Madrid, Ediciones Lira, 1992. ISBN 84-85079-14-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]