Tomás Bretón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tomás Bretón y Hernández

Tomás Bretón y Hernández, (Salamanko, 29-a de decembro de 1850 - Madrido, 2-a de decembro de 1923), estis muzikisto, violonludisto kaj komponisto hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Realigis siajn unuajn muzikajn studojn en la Escuela de Nobles y Bellas Artes de San Eloy (lernejo pornobeluloj) en sia naskiĝurbo, kie li vivtenis sin per ludado en orkestretoj provincaj, teatroj kaj preĝejoj. 16jaraĝa li translokiĝis en Madridon, kie li ludis en orkestroj de teatroj de zarzuelo kaj plulernis en la Konservatorio ĉe la majstro Emilio Arrieta. En 1872 li ricevis, kun Ruperto Chapí, la unuan premion de komponarto de la Konservatorio.

Post kelkaj jaroj de laboro en teatretoj, en 1881 li ricevis stipendion de la Akademio de Belartoj de San Fernando por studi eksterlande, kaj li translokiĝis al Romo, Milano, Vieno kaj Parizo el 1881 al 1884. Tie li verkis por pli ambiciaj verkoj, kiaj la oratorio El Apocalipsis kaj lia opero Los amantes de Teruel, kies premiero en la Teatro Real de Madrido certigis kiel la ĉefa komponisto de la hispana opero.

Krome li ege laboris kiel dirigento, unue ĉe la Unión Artístico Musical (1878-81), kiun li fondis, poste ĉe la Sociedad de Conciertos de Madrid, ĉefa madrida orkestro kiun li dirigentis el 1885 al 1891. Li organizis la koncertojn en Madrido per programoj de hispana kaj de internacia muzikoj. En 1901 li ekdirektoris en la Konservatorio de Madrido, ĝis sia emeritiĝo en 1921.

Bretón kaj la hispana opero[redakti | redakti fonton]

Li ĉiam estis obsedita pro la gravo disvastigi kaj pliriĉigi la hispanan operon. Li proponis diversajn solvojn:

  • 1.- Uzi la hispanan lingvon, ĉu kiel normala uzo ĉu kiel lingvo al kiu traduki la internaciajn operojn.
  • 2.- Adapti la modelojn internaciajn ĉu la francan ĉu la germanan de Wagner ĉu la italan, al kiu la hispana same latinida lingvo povus konsideriĝi proksima.
  • 3.- Konsideri la gravon de la ekonomia aspekto, por kiu hispanlingva opero ege gravas pro la amplekso de la merkato se konsideri la hispanamerikan ŝatantaron.

Persone li elektis ĉefe historiajn temojn kaj ĉefe tragikajn pli ol komediajn.

Vekaro[redakti | redakti fonton]

Zarzueloj[redakti | redakti fonton]

  • Los dos caminos, opero 1akta premierita en 1874 kun libreto de Calixto Navarro.
  • El viaje de Europa, opero 2akta (1874) kun libreto de Feliú y Codina.
  • El alma en un hilo, opero 2akta (1874) kun libreto de Pedro Ponce kaj Juan Carranza.
  • El bautizo de Pepín (1874), kunlabore kun la majstro Arche.
  • Dos leones, zarzuelo 2akta kunlabore kun Manuel Nieto), premierita en el Teatro Romea de Madrido, la 30-a de novembro de 1874; teksto de Salvador María Granés kaj Calixto Navarro.
  • María (1875), opero 2akta (1875) kun libreto de Navarro.
  • El 93 (1875), zarzuelo 1akta kun libreto de Navarro.
  • El inválido (1875), opero 1akta kun libreto de Navarro.
  • Un chaparrón de maridos, opero 1akta (1875) kun libreto de Rafael María Liern kaj Anselmo Pilá.
  • El barberillo de Orán, opero 3akta, libreto de Rafael María Liern.
  • Por un cantar juguete (1875), komika-kirika komedieto 1akta, libreto de Alejandro Vidal y Díaz.
  • El capitán Mendoza (1876), opero 2akta kun libreto de Luis de Olona y Gaeta.
  • Huyendo de ellas (1877), opero 2akta.
  • Novio, padre y suegro (1877), opero 2akta, libreto de Augusto E. Madan y García.
  • ¡Cuidado con los estudiantes! (1877), opero 1akta, libreto de Augusto E. Madan y García.
  • Estudiantes y alguaciles (1877), opero 1akta, libreto de Augusto E. Madan y García.
  • Contar con la huéspedaLocuras madrileñas, (1977), opero 1akta, libreto de Luis Pérez.
  • Bonito país (1877), zarzuelo kunlabore kun Federico Chueca kaj Joaquín Valverde.
  • El campanero de Begoña, opero 3akta (1878) con libreto de Mariano Pina Domínguez.
  • Corona contra Corona (1879), opero 3akta, libreto de Navarro.
  • Las señoritas de Conil (1880), lirika-komika verketo 1akta, libreto de R. Palomino de Guzmán.
  • Los amores de un príncipe (1881), opero 3akta, libreto de José Sala kaj Ramiro Sirgue.
  • Vista y sentencia (1886), zarzuelo 1akta, libreto de Navarro y Granés.
  • El grito en el cielo (1886), opero 1akta, libreto de Navarro.
  • Bal masqué (1888), opero 1akta, libreto de Strauss kaj Bretón.
  • El caballo del señorito (1890), opero 1akta, libreto de Ricardo de la Vega.
  • La verbena de la Paloma, lirika komedieto 1akta, eble le plej fama verko, premierita la 17-a de februaro de 1894; la libreto es de De la Vega.
  • El domingo de Ramos (1894), opero 1akta, libreto de Miguel Echegaray.
  • Al fin se casa la Nieves (1895), opero 1akta, libreto de De la Vega.
  • Botín de guerra (1896), zarzuelo 1akta, libreto de Eusebio Sierra.
  • El guardia de corps (1897), opero 1akta, libreto de Mariano Vela kaj Carlos Servet Fortunyo
  • El puente del diablo (1898), opero 1akta, libreto de Mariano Vela kaj Carlos Servet Fortunyo
  • El reloj de cuco (1898), opero 1akta, libreto de Manuel de Labra kaj Enrique Ayuso.
  • El clavel rojo (1899), opero 3akta, libreto de Guillermo Perrín kaj Miguel de Palacios.
  • La cariñosa (1899), opero 1akta, libreto de José Jackson Veyán.
  • Covadonga (1900), opero 3akta, libreto de Marcos Zapata kaj Eusebio Sierra.
  • La bien plantá (1902-1904), opero 1akta, libreto de Vela y Servet.
  • El ojo del amo (1901).
  • La paz del campo (1906), zarzuelo-komedieto 1akta, libreto de Enrique Vega.
  • El sueño de Regina (1906), opero 1akta, libreto de Manuel Linares Rivas.
  • Felicidad (1907), opero 1akta, libreto de Justo Huete.
  • Ya se van los quintos, madre (1908), opero 1akta, libreto de Alfonso B. Alfaro.
  • La generosa (1909), opero 1akta, libreto de Gabriel Merino.
  • Piel de oso (1909), opero 1akta, libreto de José Luis Barbadillo kaj A. Custodio.
  • Al alcance de la mano (1911), opero 1akta, libreto de Jorge kaj José de la Cueva.
  • Las percheleras (1911), opero 1akta, libreto de Mihura kaj González del Toro.
  • Los húsares del Zar (1914), opero 1akta, libreto de R. Campo, Avilés Meana kaj Carlos Rufart Camps.
  • La guitarra del amor (1914), muzika fantazio 1akta, libreto de Perrín kaj de De Palacios.
  • Fraile fingido (1919), opero 1akta, libreto de Luceño.

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Guzmán el Bueno, opero 1akta premierita en la Teatro Apolo (Madrido) (1877) kun libreto de Antonio Arnao.
  • Los amantes de Teruel, opero 4akta estrenada en Madrid la 12-a de februaro de 1889, pri libreto de la propra Tomás Bretón baze sur la origina teatraĵo de Juan Eugenio Hartzenbusch.
  • Garín, opero premierita la 14-a de majo de 1892.
  • La Dolores, opero premierita la 16-a de marto de 1895 en la Teatro de la Zarzuela kun libreto de Feliú kaj Codina.
  • El certamen de Cremona (1906), muzika komedio 1akta, libreto de Carlos Fernández Shaw, baze sur teatraĵo de Coppée.
  • Tabaré, opero 3akta premierita en Bonaero en 1913 basze sur la epozo de la urugvaja poeto Juan Zorrilla de San Martín.
  • Las cortes de amorEl trovador Lisardo (1914), opereto 3akta, libreto de Jacinto Soriano.
  • Don Gil (1914), opero 3akta, libreto de Tomás Luceño.

Simfonia muziko[redakti | redakti fonton]

  • Sinfonía en Fa mayor (1874)
  • Sinfonía nº 2 en Mib mayor (1883)
  • El Apocalipsis (1882), oratorio por soloistoj, koruso kaj orkestro
  • Sinfonía en Sol mayor (1905)
  • Amadís de Gaula, simfonia poemo (1882)
  • Los Galeotes, simfonia poemo pri epizodo de la Kiĥoto (1905)
  • Salamanca, simfonia poemo (1914)
  • Elegía y Añoranza'', simfonia poemo (1916)
  • Marcha nupcial por nupto de Alfonso la 13a kaj Victoria Eugenia de Battenberg (1902)

Cambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Cuarteto de cuerda en Sol (1866)
  • Trio en Mi mayor (1893) por piano, violono kaj violonĉelo
  • Cuarteto de cuerda en Re mayor (1902)
  • Quinteto para piano y cuerda (1905)
  • Cuarteto de cuerda en do menor "Dramático" (1907)
  • Cuarteto de cuerda en Mi Mayor (1909)
  • Sexteto para viento (1909)
  • Cuatro piezas españolas para violín, violonchelo y piano
  • Canciones sobre poesías de Bécquer

Framasona vivo[redakti | redakti fonton]

Li eniris en framasonaro en la Loĝio Fraternidad Ibérica de Madrido apartenanta al Granda Oriento Nacia de Hispanio (GONE) en junio de 1873, estante nur 22jaraĝa. La templo framasona de tiu loĝio estis situa tiam ĉe la strato Preciados, numero 33.

En 1881 li estis nomumita membro de la Konsilantaro pri Administro kaj Disciplino de la Granda Oriento Nacia de Hispanio.

Li sakiris la Gradon 30an de la Skota Ritaro en 1887, la 31an en 1889, la 32an en 1893 kaj la 33an en 1894.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Víctor Sánchez Sánchez: Tomás Bretón, un músico de la Restauración. Madrid: Instituto Complutense de Ciencias Musicales, 2002.
  • F. Márquez, C. Payán, T. Roldán, M. J. Villegas: La masonería en Madrid. Editorial El Avapiés, 1987

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]