Yuncos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yuncos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45210
Retpaĝaro www.yuncos.es
Politiko
Urbestro Gregorio Rodríguez Martín
Demografio
Loĝantaro 9 700  (2010)
Loĝdenso 646,67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 5′ N, 3° 52′ U (mapo)40.086666666667-3.8722222222222Koordinatoj: 40° 5′ N, 3° 52′ U (mapo) [+]
Alto 551 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Yuncos (Hispanio)
Yuncos (Hispanio)
DEC
Yuncos
Yuncos
Situo de Yuncos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yuncos [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Yuncos en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Yuncos [jUnkos] (junkoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Yuncos" devenas el latina iunkus, junko. Laŭ informoj de 1788 ĝi nomiĝis dekomence "Las Ventas de Unco" (gastejoj), ĉar estis tero kie kreskis multaj junkoj. Tiaj plantoj videblas en la blazono de la vilaĝo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Yunqueros. La censita populacio en 2010 estis de 9.700 loĝantoj kaj la denseco estas de 646,67 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Yuncos estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 551 m; je 30 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 15 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°05′12″ N 3°52′20″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta en la komarko de La Sagra kaj limas kun la vilaĝoj de Illescas norde, Numancia de la Sagra oriente, Yuncler sude, kaj Cedillo del Condado okcidente, ĉiuj el la Provinco Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperas citata la unuan fojon la domaro de Yuncos en vendodokumento de mozaraboj de 1181, kie loĝis persono nomita Martín Raimundo, kiu havis vitejon en Cobisa.

La fondo de Yuncos estis posta al tiu de "Palomeque" aŭ "Palomequejo" nome apuda teritorio al Yuncos, kie setlis la unuaj loĝantoj, de fondo antauza al Yuncos kiu profitis el tio, sed poste ĝi malaperis laŭ la tiamaj dokumentoj.

Ĉirkaŭ 1488 la Katolikaj Gereĝoj vendis teron de Yuncos kaj Palomequejo al Pedro de Castilla kaj lia edzino Isabel Laso. En Yuncos pro reĝa privilegio oni ne pagis reĝajn impostojn. En 1634 Yuncos separiĝis el Toledo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]