Hormigos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hormigos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45919
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Basilio Damián Solórzano Sánchez
Demografio
Loĝantaro 830  (2011)
Loĝdenso 29,64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 4° 27′ U (mapo)40.097222222222-4.4488888888889Koordinatoj: 40° 6′ N, 4° 27′ U (mapo) [+]
Alto 457 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Hormigos (Hispanio)
Hormigos (Hispanio)
DEC
Hormigos
Hormigos
Situo de Hormigos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hormigos [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Hormigos en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Hormigos [ormIgos] (Virformikoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Hormigos" estas de necerta deveno, kvankam probable devenas el latina formica, formiko. [1]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Hormigueños. La censita populacio en 2011 estis de 830 loĝantoj kaj la denseco estas de 29,64 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Hormigos estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 457 m; je 52 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 28 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°5′50″ N 4°26′56″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo situantas «sur valo, sed aerumita el ĉiu loko»,[2] en la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Escalona kaj Nombela norde, Maqueda oriente, Santa Olalla kaj Otero sude, kaj El Casar de Escalona okcidente.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (tritiko, hordeo, oleo) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj) tradicie. Nune ĉefe vitejoj kaj la municipo posedas bienojn. Plivivigis la lokon du urbanizaĵoj ĉe la rivero Alberĉe dekomence por semajnfinoj, sed poste por definitiva loĝado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 15a jarcento, la loĝantoj de la antikva loko de La Higuera del Campo (figarbo) ekabandonis ĝin pro sanproblemoj kaj proksime formiĝis la kerno nomota Hormigos. La elekto de la lokor eble rilatis al proksimeco al grava brutovojo kaj al du vadejoj en la rivero Alberĉe. Meze de la 16a jarcento la vilaĝo nomiĝis Hormigos kaj La Higuera del Campo.

Ĝi apartenis al duklando de Escalona, depende ties parokoj el arkiprestaro de tiu vilaĝo. En 1749 ĝi akiris la titolon de vilaĝo, kaj fine de tiu jarcento La Higuera del Campo senloĝiĝis, kvankam restis la ermitejo kaj la densa figarbo kiu estis nomiginta ĝin kaj el kiu la lokanoj konservis foliojn kiel kuraciloj.

Dum la 1960-aj jaroj la populacio ege malpliiĝis pro elmigrado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, pág. 192, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Madoz, volumo 9, paĝo 229.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]