Mascaraque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Mascaraque
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Vicenta Agustín Sánchez
Retpaĝaro Oficiala retejo de la Municipo Mascaraque
Demografio
Loĝantaro 522  (2011)
Loĝdenso 7,95 loĝ./km2
Geografio
Areo 65.7
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Mascaraque en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Mascaraque estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Mascaraque" povus deveni el la radiko kelta Mascaracu (m), kun la sufikso -acus, kun bazo maska (r)- ankaŭ de kelta origino. Ties signifo ne estas facile precizebla, sed povus esti 'nigra, malhela' alude al koloro de ŝtono aŭ de la tereno.[1]

Rilatiginte Mascaraque kun la nombraj toponimoj kiuj prezentas similan aspekton kiaj Mascarat, MascarellMascaró oni estus laŭ Corominas antaŭ antaŭromia deveno kun influo araba.[2]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Mascaraqueño. La censita populacio en 2011 estis de 522 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,95 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Mascaraque estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 714 m; je 25 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 98 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 65.7 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′4″ N 3°48′48″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta «en un llano con varios cerros ó colinas de poca consideración» (sur ebenaĵo kun diversaj montetoj malaltaj)[3] en la zono centra de la provinco kaj sudoriente de la regiona kaj provinca ĉefurbo. Ĝi apartenas al la komarko Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Los Cuartos, teritorio separita de La Guardia norde, Villamuelas nordoriente, Mora sude kaj sudoriente, Orgaz sudokcidente kaj Villaminaya kaj Almonacid de Toledo okcidente, ĉiuj de la provinco Toledo.

La municipa teritorio havas longecan formon de nordo suden, variante ties geografiaj koordinatoj inter 39°39´ kaj 39°46´ de latitudo kaj 3°53´ kaj 3°42´ de longitudo. Ĝi troviĝas precize super la marnivelo ĉe Alikanto inter 700 kaj 720 metroj. Estas de kontinenta klimato kaj fundamente seka, kvankam ekstrema nek laŭ maksimumoj nek laŭ minimumoj.

Ĝi apartenas al la natura regiono Manĉo toleda kaj ĝis la vilaĝo alvenas la Vojo Kiĥota en sia Itineraro-1 de Toledo al San Clemente, startintaj el Mascaraque tri vojeroj: al La Guardia, al Tembleque kaj al Consuegra.

Tra la teritorio fluas, de sudo norden, la rojo Campo Rey kiu enfluas en la rojon Padilla de la Moncloa, alfluanto siavice de la rivero Algodor. Unua parto de la rojo Padilla de la Moncloa limigas la teritorion de Mascaraque kun tiu de Los Cuartos kaj alia kun la Algodor faras same kun Villamuelas. Ĉe la rivero troviĝis la iamaj setlejoj Yegros kaj Campo Rey.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la setlejo plej verŝajne estas de tempo de la araba hegemonio, epoko kiam oni konstruis la kastelon de Mascaraque, rekonstruita en la 14a jarcento, kaj poste palachejmo de Juan de Padilla, estro de la Milito de la Komunumoj de Kastilio.

Estas legendoj pri sekretaj koridoroj sub la kastelo kaj pri trezoro de la epoko de la Milito de la Komunumoj de Kastilio, kiu estis certe ege serĉita kaj tute netrovita.

Dum la milito de Sendependiĝo oni bruligis la municipajn arkivojn kaj pro tio oni ne konas multe pri la pasinto de la municipo. Dum la 19a jarcento ne estis okupita de la atakantoj karlistaj, kaj estis defendita la vilaĝo per propra milico. Dum la invado fare de la trupoj de la karlisto Basilio García, Mascaraque estis la unika vilaĝo de la zono kiu malakceptis doni necesaĵojn al tiu trupo kaj pro tio la registaro permesis ilin emeti en la blazono de la vilaĝo la moton no temieron (ili ne timis).

Meze de la 19a jarcento estis 170 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 8.725 "reales" el kiuj 2.200 estis por pago al la sekretario.[3]

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, ĉe Mascaraque super milo da loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ĉe Mascaraque oni falis eĉ sube de la nunaj 500, tio estas ĝi duoniĝis.

Ekde 1983 sin sekvis diversaj urbestroj de maldekstraj partioj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Estis industrio tekstila iame. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sanmta Maria Magdalena: baroka konstruaĵo de la 18a jarcento.
  • Kastelo de Mascaraque: konstruita en la 14a jarcento kaj konsiderata kiel apartenanto al la familio Padilla.
  • Ermitejo de La Kristoj: aktuale rekonvertita en kulturdomo kaj sidejo de la muzeo Correa de Vivar. Ties nomo rilatas al tio ke iame oni uzis por gastigi la figurojn de Sankta Semajno.
  • Ermitejo Krucoj.
  • Ermitejo de Nia Sinjorino Gracia.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 224, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Joan Corominas, Onomasticon Cataloniae, 1989-1997, Curial Edicions Catalanes, 8 volumenoj.
  3. 3,0 3,1 Madoz, volumeno 11a, paĝo 281.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]