Johano de Padilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juan de Padilla)
Saltu al: navigado, serĉo
Ekzekuto de la tri estroj de la komunumanoj, nome nome Padilla, Bravo kaj Maldonado en Villalar de los Comuneros

Juan de Padilla, esperante Johano de Padilla, prononce [padIja] (Toledo, 1490 - Villalar, Valladolid, 24-a de aprilo de 1521) estis hidalgo kaj revoluciulo kastilia, konata pro sia partopreno en la Milito de la Komunumoj de Kastilio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juan de Padilla naskiĝis en familio hidalga toleda la 10-an de novembro de 1490. Oni decidis lian edzigon al María Pacheco, de la nobela familio Mendoza (supera rango al lia; poste ili estos nomumitaj "granduloj" de Hispanio). Ili geedziĝis en Granado la 18-a de aŭgusto de 1511, kiam li estis 20jaraĝa kaj María 15jaraĝa.

Post la morto de lia patro en 1518, li sukcedis lin en la posteno de kapitano de la milico de Toledo, kie translokiĝis la paro. Probable ĝena ĉar la reĝo Karlo la 1-a ne aprobis lin por posteno al kiu li pensis, ke li havas rajton heredan, kaj eble instigata de sia edzino, li unuiĝis al la insurekciuloj kontraŭ la monarko en 1520 kaj kontraŭstaris la servon kiun la reĝo estis petinta al la Kortegoj de Kastilio por financi liajn kampanjojn en Eŭropo.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

La reĝo Karlo la 1-a estis promesinta al la Kortego de Kastilio ne doni publikajn postenojn al eksterlandanoj nek dediĉi monon de Kastilio al aliaj teritorioj. Li akiris 400.000 dukatojn kiujn li kunportis al Frankfurto danke al voĉdono de delegitoj al kiuj la urboj estis malpermesintaj tion, kaj lasis kiel regento de la regno eksterlandanon, nome Adriano de Utreĥto (futura Papo Adriano la 6-a. Krome estis okazinta puĉo kian li kronigis sin reĝon eĉ kiam ankoraŭ lia patrino Johana de Kastilio estis reĝino laŭleĝa kaj posedanta, kaj la kastiliaj urboj sentis sin perfiditaj.

Dum apenaŭ du monatoj, Karlo la 1-a estis perdinta perforte la respekton kiun la regento, nome la kardenalo Cisneros, estis akirinta por li. Por la civitanoj tiuj estis provoko kaj la etoso varmiĝis, ĉar la populacio sentis sin trompita tiom de siaj propraj lokaj reprezentantoj kaj de sia reĝo. Post tri jaroj de regado, la aferoj ne solviĝis, kaj la monarko ŝajnis pli priokupita pro sia nova granda imperio ol pro la problemoj de Kastilio.