Magán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magán
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45590
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Enrique Julián Hijosa García
Demografio
Loĝantaro 2 982  (2010)
Loĝdenso 102,83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 58′ N, 3° 56′ U (mapo)39.96-3.9319444444444Koordinatoj: 39° 58′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 697 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Magán (Hispanio)
Magán (Hispanio)
DEC
Magán
Magán
Situo de Magán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Magán [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Magán en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Estas samnoma vilaĝo en la provinco de Pontevedro, Hispanio.

Magán estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas maganos. La censita populacio en 2010 estis de 2.982 loĝantoj kaj la denseco estas de 102,83 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la populacio estis ĉirkaŭ milo da loĝantoj, sed nur dum la unua jardeko de la 21a jarcento jam triobliĝis pro proksimeco al Madrido.

Situo[redakti | redakti fonton]

Magán estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 697 m; je 16 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′36″ N 3°55′55″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta en ebenaĵo protektita de la orientaj ventoj. Ĝi apartenas al la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj terminoj de Cabañas de la Sagra, Villaluenga de la Sagra, Villaseca de la Sagra, Mocejón kaj Olías del Rey, ĉiuj el la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Norde de la domaro kaj sur orienta monteto restas restoj de arabaj fortikaĵoj, de la epoko kiam kristanoj venkis sur almoravidoj kaj konkeris Toledon en 1114. La areo suferis reprezaliojn de ambaŭ armeoj.

En la 13a jarcento kelkaj de la teroj de la municipo estis donataj al la Ordeno de Monfragüe, poste kunigita al la Ordeno de Kalatrava.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]