Monfragüe

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Floro de Cisto en Monfragüe

La Nacia Parko de Monfragüe estas unu el la 14 Naciaj Parkoj kiuj ekzistas en Hispanio. Ĝi troviĝas ene de la Provinco de Cáceres, kaj estas la unua nacia parko de Ekstremaduro. Ĝi estas vizitata ĉiujare de miloj de ŝatantoj de la naturo kaj de la trankvileco kaj ĉefe de birdoŝatantoj (320,000 en 2006) kiuj povas tre komforte birdumi ekde facile atingeblaj kaj aranĝitaj rigardejoj. Eblas vidi ĝis 12 aŭ 15 diversajn speciojn de rabobirdoj en nur unu tago kaj dum la ferio de Pasko estas tro vizitata la parko (ĉirkaŭ 7,000 personoj).

En la centro de la parko estas monto kun kastelo de kie rigardeblas belega panoramo kaj multaj flugantaj vulturoj. La ĉesuna kaj subumbra deklivoj montras diferencajn vegetalarojn. En la ĉesuna deklivo estas kaveto kun prahistoriaj surmuraj pentraĵoj.

La konverto de la iama Natura Parko en Nacia Parko, plibonigis la kondiĉojn kaj eblojn de la Parko (antaŭe kun buĝeto de 1,2 milionoj da eŭroj kaj nuntempe kun 4,5 milionoj).

Enhavo

[redakti] Historio

Ansergrifoj (Gyps fulvus) sur la rokejoj de Monfragüe.
Ansergrifoj (Gyps fulvus) sur la rokejoj de Monfragüe.
  • 4 de aprilo de 1979: deklarita Natura Parko (plej alta kategorio de protektado en la regiona nivelo).
  • 1988: deklarita ZEPA (Zono de Speciala Protekto de Birdoj).
  • Julio de 2003: rezervejo de la Biosfero agnoskita de UNESCO.
  • Januaro de 2006: propono de Monfragüe kiel Nacia Parko de la Junta de Extremadura al la hispana registaro.
  • Majo de 2006: La Ministra Konsilantaro sendis la proponon al la Parlamento.
  • Decembro de 2006: oni pristudas la aferon en la Parlamento.
  • Februaro de 2007: ĝi estis aprobita de la lasta parlamenta instanco.
  • Marto de 2007: la nacia oficia ĵurnalo BOE publikas la Leĝon de deklaro de la Nacia Parko de Monfragüe.

[redakti] Teknika Datumaro de la parko

Monfragüe - panoramo ekde la kastelo.

[redakti] Informo

La nomo devenas el la nomo de la regioneto uzata de la romianoj kiel "mons fragorum" (densega monto).

  • Tipo de medio:
  • Faŭno (plej gravaj specioj):
  • Flaŭro (plej gravaj specioj):

[redakti] Referencoj

  1. Plej granda eŭropa kolonio, je 21a de februaro de 2007, dum la Deklaro de Nacia Parko

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj