Iberimperia aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Iberimperia aglo
Iberimperia aglo, nematurulo
Iberimperia aglo, nematurulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aquila
Specio: A. adalberti
Aquila adalberti
(C. L. Brehm, 1861)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Iberimperia aglo, Hispanimperia aglo, Hispana agloAdalberta aglo, laŭ la latina scienca nomo (Aquila adalberti) estas minacata specio de aglo loĝanta kaj ekzistanta nur en centro kaj sudokcidento de la Iberia Duoninsulo kaj eble nordo de Maroko, kvankam tio estas pridispuatata. Ĝis antaŭ nelonge ĝi estis konsiderata kiel subspecio de Imperia aglo (Aquila heliaca), sed DNA studoj -Sangster, 2002-, ekologiaj diferencoj kaj la distingoj inter plumaroj de junuloj kaj plenkreskuloj de ambaŭ birdoj pruvis, ke ili estis tiom apartaj ke ili estis diferencaj specioj. La Iberimperia aglo estas pli malgranda kaj malhela ol la parenca Orienta imperia aglo (Aquila heliaca). Ĝi estas nuntempe tute endanĝerigita je monda malapero.

La dunoma nome rememoras la fugiron de la Princo Adalberto de Bavario (1828–1875).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La plumaro estas malhelbruna en la tuta korpo, escepte ĉe la ŝultroj kaj la alta aŭ antaŭa parto de la flugiloj, kiu estas tute blanka. La Orienta imperia aglo (Aquila heliaca) havas nur ĉeŝultre kaj malpli. La nuko estas iom pli hela ol la aliaj partoj de la korpo kaj la vosto pli malhela sen helaj strioj kiel en la orientimperia aglo. Junuloj estas iom ruĝece tute brunaj, kaj ne atingas la plenkreskulan plumaron ĝis post kvin jaroj kune kun la seksa matureco. La mezaveraĝa grando de la plenkreskuloj estas 80 cm alta kaj pezas 2'8 kg. Tamen la inoj, pli grandaj ol la maskloj, kiel en aliaj agloj, povas atingi 3'5 kg. La enverguro estas el 1'8 ĝis 2'2 m. Tiu specio estas averaĝe pli malgranda, 78-82 cm longa,[1] kaj pli malhela ol sia orienta kuzo, kaj estas speio de loĝantaj birdoj (dum la Orientimperia aglo estas parte migranta).

Medio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en kverkaroj kun proksimaj herbejoj. Ili manĝas preskaŭ nur kuniklojn, kiujn ili ĉasas ĉu sole ĉu popare. Ili povas predi ankaŭ perdrikojn, leporojn, kolombojn, korvojn, anasojn kaj aliajn birdojn, kaj pli malofte vulpojn, malgrandajn hundojn kaj etajn ronĝulojn; tre eventuale ili povas manĝi kadavraĵojn. Ties predoj estas pli malgrandaj ol tiuj de Reĝa aglo, ĉar ties krifoj ne estas tiom fortaj.

Malsimile kiel la Orientimperia aglo, la Iberimperia aglo ne migras. Ĉiu paro defendas sian ĉasan kaj reproduktan teritorion (ĉirkaŭ 2000 hektarojn) la tutan jaron.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Iberimperia aglo estas monogama. La reprodukta sezono iras el marto ĝis julio; dume la paro rekonstruas unu el la nestoj uzataj la lastajn jarojn, ĉar ili reuzas ilin unu post la alia. Tiuj nestoj situas en kronoj de arboj kiel kverkojpinoj. En zonoj de Rearbarigoreforestigo tiuj agloj alkutimiĝis nesti eĉ sur eŭkaliptoj, spite la fakto ke temas pri neaŭtoktona specio. Ili povas nesti kaj sur altaj kaj sur malaltaj branĉoj.

La ino demetas el 4 ĝis 5 ovojn de 130 gm. La kovado daŭras 43 tagojn. Estis ofta kresko de ĝis tri idoj, sed lastatempe malpli ol tri, ĉar la misuzo de pesticidoj plialtigis la nombron de malplenaj ovoj. Se la jaro estas malfruktodona kaj manĝo malabundas, la plej aĝa ido prenas la tuton kaj nur tiu survivas; sed tio ne estas vera kainismo. Kiam la gepatroj foriras serĉi manĝaĵon, ili kovras ĉu la ovojn ĉu la idojn per folioj aŭ branĉoj por malhelpi malkaŝon kaj sinsekvan predon; tamen ĝi ne ĉiam sukcesas, ĉar foje iu ido estas predata de Reĝa aglo aŭ, se la la nesto estas malalta, de vulpo aŭ alia mezgranda karnovorulo.

Junuloj elnestiĝas 65 ĝis 78 tagojn post eloviĝo, sed ili restas proksime kaj estas zorgataj de la gepatroj dum 2 ĝis 4 monatoj. Post tiu tempo, ili sendependiĝas kaj ekvagantas. Kiam ili maturiĝas ofte vizitas la teritorion de loĝantaj paroj serĉe de sola birdo de alia sekso. Tiam plenkreskuloj povas ataki ilin.

Konservado kaj loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado

La Iberimperia aglo estis multnombra birdo komence de la 20-a jarcento en la sama regiono kie nun malabundas. Dum la lastaj jardekoj ties nombro malplialtiĝis terure. Ŝajne en Portugalio nur videblas vagantaj junuloj kaj neniu paro reproduktiĝas; en Maroko eble estas nur unu reproduktanta paro kaj ties idoj. En Hispanio estas ĉirkaŭ 200 paroj kaj sennombraj junuloj ĉefe en naciaj parkoj Monfragüe, Cabañeros kaj Doñana. Ekde 1991 observeblas malekvilibro inter seksoj de tiu specio, ĉar 70 % de la idoj estas maskloj. En 2005 oni organizis planon por plialtigi la nombron de inoj.

En 2010 estis 279 en Hispanio kaj nur 3 paroj en Portugalio, kio estas pliigo de 16 paroj ekde 2009.[1] Spite montri signojn de rekupero, ĝi estas ankoraŭ tutmonde minacata specio. Malgranda populacio estas protektata en la Nacia Parko Doñana, Hispanio (descendaj el nur 7 paroj en 1970: Schuhmacher, 1973) sed ĝia bastiono estas la malferma arbaro nome en hispana “dehesa” de centra kaj sudokcidenta Hispanio, ĉefe en Ekstremaduro aŭ norda montara areo de la Sevilo kaj Onubo.

Februare de 2009 unu masklo de la tre rara portugalia populacio estis bedaŭrinde mortpafita.[2]

Tiu specio estas klasata kiel vundebla fare de BirdLife International kaj de la IUCN. Ĉefaj minacoj estas habitatoperdo, homa etendo, kolizioj kun elektraj fostoj kaj kontraŭleĝa venenado. Korm estis malpliiĝo en la populacioj de kunikloj, kiel rezulto de miksomatozo kaj de aliaj virusaj malsanoj. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je malpli de 500.

Danĝeroj[redakti | redakti fonton]

La kaŭzoj de la malplialtiĝo de la loĝantaro de tiu specio estas diversaj. Meze de la 20a jarcento tiuj agloj estis mortigataj de brutbredistoj kune kun aliaj rabobirdoj, spite ke neniam ili atakis gregon (eble nur eventuala atako kontraŭ hejmaj anasoj). Ankaŭ ĉasistoj kulpis ilin je malplialtigo de nombro de kunikloj. Pafado kaj venenado estis oftaj kaj eĉ ankoraŭ okazas. La unua protektado okazis danke al agado de konata konservisto kaj ekologiisto hispana Félix Rodríguez de la Fuente fine de 1960-aj jaroj.

Spite tio la disvolvigo de elektra reto -kaj sinsekva mortigado de junuloj- la misuzo de pesticidoj kaj la ampleksiĝo de malsano miksomatozo kaj aliaj epidemioj de kunikloj, ties ĉefa manĝaĵo, preskaŭ malaperigis tiun specion. Danĝero ankoraŭ estas, sed agado unue de centra kaj nun de almenaŭ tri regionaj registaroj iom plialtigis tiun loĝantaron dum la 1990-aj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 European Raptor Conservation. Spanish Imperial Eagle, Aquila adalberti. Konsultita la 17an de majo 2011
  2. http://ultimahora.publico.clix.pt/noticia.aspx?id=1367354 Encontrado morto o macho do único casal de águia-imperial que nidificou no país (en portugala)
  • BirdLife International (2005). Aquila adalberti. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Mapo kaj kriterioj kial tiu specio estas vundebla.
  • British Ornithologists' Club. (1988). Bulletin of the British Ornithologists' Club 108-109. British Ornithologists' Club. 
  • Cramp, S. & Simmons, K. E. L. (1980) Birds of the Western Palearctic, Vol. 2. Oxford University Press, Oxford.
  • Ferguson-Lees, James & Christie, David A. (2001): Raptors of the World. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-618-12762-3
  • Ferrer, Miguel (2001): The Spanish Imperial Eagle. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-34-2
  • Meyburg, B. U. (1994): [210 & 211: Imperial Eagles]. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors): Handbook of Birds of the World, Volume 2: New World Vultures to Guineafowl: 194-195, plate 20. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  • Padilla, J. A.; Martinez-Trancón, M.; Rabasco, A. & Fernández-García, J. L. (1999): The karyotype of the Iberian imperial eagle (Aquila adalberti) analyzed by classical and DNA replication banding. Cytogenetics and Cell Genetics 84: 61–66. COI:10.1159/000015216 (HTML resumo)
  • Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. COI:10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x PDF plena teksto
  • Schuhmacher, Eugen (1973): Europe's Paradises
  • Seibold, I.; Helbig, A. J.; Meyburg, B. U.; Negro, J. J. & Wink, M. (1996): Genetic differentiation and molecular phylogeny of European Aquila eagles (Aves: Falconiformes) according to cytochrome-b nucleotide sequences. In: Meyburg, B. U. & Chancellor, R. D. (eds): Eagle Studies: 1–15. Berlin: World Working Group on Birds of Prey.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]