Torrejón el Rubio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrejón el Rubio
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10694
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Luis Miguel Vacas Campo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 614  (2009)
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 46′ N, 6° 1′ U (mapo)39.7713402-6.013256Koordinatoj: 39° 46′ N, 6° 1′ U (mapo) [+]
Alto 290 m [+]
Areo 221,88 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrejón el Rubio (Ekstremaduro)
Torrejón el Rubio (Ekstremaduro)
DEC
Torrejón el Rubio
Torrejón el Rubio
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Torrejón el Rubio (Hispanio)
Torrejón el Rubio (Hispanio)
DEC
Torrejón el Rubio
Torrejón el Rubio
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrejón el Rubio [+]
vdr

Torrejón el Rubio (Tureto de la Blondulo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Torrejoniegos. La censita populacio en 2009 estis de 614 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Torrejón el Rubio estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Monfragüe, je altitudo de 290 m; je 55 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 105 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. Plej proksimaj urboj estas Plasencia je 42 km kaj Trujillo je 40. La areo de ties teritorio estas de 221,88 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Diadema steleo de Torrejón el Rubio III

El la Prahistorio devenas la interesaj steleoj el granito dekoritaj, kiuj aktuale konserviĝas en la Provincia Muzeo de Cáceres.

La deveno de tiu loko estas en la mezepoka Reconquista, kiu permesis koloniigi teritoriojn samtempe al la kristana konkero super islamanoj. La reloĝado de Torrejón el Rubio okazis ĉirkaŭ 1230 proksimume. Legendoj parolas pri iu Pedro Ruvio, hidalgo el Kastilio kiu setlis ĉe fruktoĝardeno kun tureto, kio nomigus la estontan vilaĝon. Ĉirkaŭ la 13a jarcento, la loko estus gastejo por veturantoj aŭ paŝtistoj survoje el Plasencia al Trujillo (Cáceres) aŭ reen.

Ĉirkaŭ la 16a jarcento Torrejón sendependiĝus kaj tiam oni ekkonstruus la preĝejon de San Miguel Arcángel.

Aktuale Torrejón el Rubio estas vilaĝo tute turisma, ene de la suda parto de la Nacia Parko de Monfragüe.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Torrejón el Rubio inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

691 654 612 602 613 613

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj ĉefe brutobredado (ŝafo kaj iom kapro kaj porko).