Kadavrogrifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kadavrogrifo
Egyptian vulture.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Neophron Neophron
Specio: Kadavrogrifo 'Neophron percnopterus'
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La KadavrogrifoPerknoptero (Neophron percnopterus) estas birdo de la familio de Akcipitredoj, kiel aliaj malnovmondaj vulturoj, inter kiuj ĝi estas la plej malgranda, kun plej malgranda enverguro. Krome ĝi estas la ununura vivanta specio de genro Neophron. Kiel ĉe aliaj vulturoj, ili ŝvebas super termikoj kaj la subbildo blankanigra kaj kaj la kojnforma vosto faras ilin tre facile distingaj. Dumfluge vidataj desube kaj de malproksime ili konfuzeblas nur kun la tre malsimila kaj tute nerilata Blanka cikonio, kiu estas simile blankanigra, sed korpoformo, kapo (kun beko) kaj vosto (kaj kruroj) utilas kiel diferenciloj.

Populacioj de tiu specio malpliiĝis dum la 20a jarcento kaj kelkaj izolataj insulformoj estas klare endanĝeritaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas amplekse distribuata el sudokcidenta Eŭropo kaj norda Afriko al suda Azio. Kadavrogrifoj estas sufiĉe komunaj en Barato, sudokcidenta Azio, la Iberia Duoninsulo, kaj centra kaj norda Afriko. Ili estas enparte migrantaj, depende de la loka klimato: tiuj kiuj reproduktiĝas en moderklimataj regionoj migras suden vintre, dum la tropikaj populacioj estas ĉefe loĝantaj birdoj. Aŭtune 5.000 aŭ 6.000 trapasas markolon de Ĝibraltaro; aliaj faras simile tra Tunizio kaj aliaj lokoj: ĝis 10.000 vintras en Afriko. Se la Kadavrogrifo eltenas la lokan vintron, restas, ne migras kaj loĝantiĝas. Ne temas pri malvarmo tiom kiom pri la rapida varmoperdo necesa por flugadi. Ties medio estas ĉu dezerta ĉu duondezerta, nome sekaj ebenaĵoj kaj reproduktiĝas ĉefe en aridaj kaj rokaj montetaj regionoj. Ĝi estas rara vaganto en Srilanko.[1] Vagantoj foje troviĝas pli norde en Eŭropo kaj en Suda Afriko.[2] Eŭropaj populacioj migras suden ĝis Afriko ĉirkaŭ 3500 al 5500 km, foje farante preskaŭ 500 km en ununura tago. Unu birdo kiu reproduktiĝis en Francio migris suden nur en sia tria jaro.[3][4] Kiel multaj aliaj ŝvebantaj tagulaj migrantoj, ili evitas fari longajn veturojn super akvo.[5] Italaj birdoj trapasas super Sicilio kaj en Tunizion super la insuloj de Marettimo kaj Pantelleria.[6]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de nomiga subspecio en freŝa plumaro

Junuloj estas brunaj, dum plenkreskuloj (post siaj 5 jaroj) karakteriĝas pro siaj flavegaj kruroj kaj kaphaŭto (tute senpluma kaj iome oranĝeca dum nestado), blankaj korpo (foje malpura pro ties kutimaro) kaj kojnforma vosto, blankaj flugiloj kun nigra flugilplumaro klare kontraste videbla dumfluge. Kresteca plumaro ĉe nuko al kolflankoj. La beko estas svelta kaj longa kaj la pinto de la supra makzelo estas hokoforma (kiel ĉe aliaj rabobirdoj, sed ne fortika) kaj griza. La naztruo estas longeca horizontala linio. La flugiloj estas pintecaj kun la tria unuaranga la plej longa. La ungoj estas longaj kaj mallarĝaj kaj la 3a kaj 4a fingroj estas iome retecaj ĉe la bazo. La beko estas nigra ĉe la nomiga populacio sed ĝi estas pala aŭ flaveca en la plej malgranda hindia ginginianus, sed tiu variado povus esti necesa de pluaj studoj.[7] Junuloj estas nigrecaj aŭ ĉokoladbrunaj kun nigrablankaj makuloj.[8]

Plenkreskulo longas 47 al 75 cm. kun enverguro de ĝis 170 cm. kaj mezaveraĝa pezo de 2 kg. Ambaŭ seksoj estas similaj. La maskloj de N. p. ginginianus estas ĉirkaŭ 47.5-52.5 cm longaj, dum inoj estas 52-55.5 cm longaj.[9] La birdoj de la subspecio majorensis averaĝe pezas ĉ. 2.4 kg, ĉirkaŭ 18% pli pezaj ol la birdoj el Iberio.[10]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Kadavrogrifo dumfluge

Tiu specio estas ofte vidata dum ŝvebado super termikoj ofte kun aliaj kadavromanĝantoj. Ili manĝas ampleksan gamon de manĝeroj inklude mamulajn fekojn (ĉefe homajn[11]), insektojn en fekaĵoj, kadavraĵojn same kiel vegetalan materialon kaj foje malgrandajn vivantajn predojn.[12] Studoj sugestas, ke manĝo de mamulaj fakoj (tiukaze, de hufuloj) helpas akiri pigmentojn de karotenoido responsaj de la brilflava kaj oranĝeca vizaĝa haŭtaĵo.[13] Ili estas kutime silentemaj sed ĉe la nesto ili faras altatonajn miaŭojn aŭ prifajfajn notojn.[14]

Kadavrogrifoj flugas kutime solece, sed foje sekvas samspecianojn aŭ aliajn nesamspeciajn vulturojn aŭ korvojn. Tiu ĉi vulturo plej ofte estas la lasta besto kiu gustumas la kadavraĵojn kiujn ili manĝas. Kiam birdoj de aliaj pli grandaj specioj -kaj eĉ aliaj bestoj, kiel hienoj- jam manĝis preskaŭ la tutan viandon, la Kadavrogrifo venas por engluti la reston de haŭtaĵoj kaj la lastajn viandaĵerojn enmetitajn inter la ostoj. Por tio ties kapo kaj beko estas tute taŭgaj. Oni supozas, ke ties senpluma kapo malhelpas restadon de kadavraĵeroj, kiu povus kaŭzi malsanon aŭ malhelpi ek- kaj elflugon. Per ties longa kaj maldikega beko tiu vulturo povas elrompi restaĵojn lasitajn de aliaj vulturoj kaj ĉefe eĉ eniri inter ostoj por fari tion.

Ili manĝas ankaŭ insektojn kaj etajn bestetojn, same kiel aliajn restaĵojn kaj eĉ fekaĵojn. Tiele la kadavrogrifoj ofte vizitas homajn rubuĵojn, kie ili manĝas rubaĵojn. Inter tiuj etaj bestoj la Kadavrogrifo ŝatas testudojn kiujn ili prenas kaj faligas el alta flugo kontraŭ rokaron por rompi iliajn ŝelojn.

Kuriozaĵo estas, ke tiu vulturo manĝas ankaŭ ovojn, kiujn ili rompas preninte ilin perbeke kaj ĵetante ilin kontraŭ rokoj. En Afriko, la kadavrogrifoj sukcesas rompi la dikan ovoŝelon de grandaj ovoj de strutojotidoj, preninte ŝtonon kaj per ripetota ĵetado -per rapida movo de kolo kaj kapo- kontraŭ la ovon, ĝis kiam la ŝelo rompiĝas.[15] Tiu kutimo ne estis konstatita ĉe N. p. ginginianus.[16] Tiu ĉi estas unu el malmultaj kazoj en kiu birdoj uzas ilojn. En Hispanio, konata naturalisto Félix Rodríguez de la Fuente pruvis popolege per televida programero, ke tiu konduto estas ne lernita de gepatroj, ĉar eĉ ankaŭ hombreditaj birdoj sen kontakto kun samspecianoj faris tion kiam oni kontaktigas ilin al ovoj kun manĝo. Ili montras fortan preferon al rondigitaj ŝtonetoj pli ol al angulecaj rokoj.[17] Bulgaraj birdoj estis observataj uzantaj bastonetojn por ruligi kaj arigi erojn de lano kiujn ili poste uzas por sia nestokovrado.[18]

Sanaj plenkreskuloj ne havas predantojn sed oni notis mortecon pro kolizio kun elektraj linioj, poluado kaj venenado. Junuloj povas esti predataj de la Reĝa aglo, la Granda kornostrigo aŭ la Ruĝa vulpo. Birdoj falintaj el klifoj povas esti kaptataj de ŝakaloj.[19]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La kadavrogrifoj estas seksomaturaj je sia 5a jaro. Ili reproduktiĝas kiel plej-parto de rabobirdoj: pariĝas porvive. Ili nestas kutime en kavernetoj situantaj en klifoj kaj krutaj valoj, kie la ino demetas du ovojn – blankajn kun brunaj punktoj – inter marto kaj aprilo en nesto konstruita de la du gepatroj el bastoneteroj kaj interne kovrita je bestoharoj (plej ofte ŝafolano), branĉetoj, konkoj kaj ostoj. Tiu enŝtofo estos reenmetita dum la tuta kovoperiodo. Ili transportas tian materialon perbeke, malkiel aliaj vulturoj, kiuj faras tion perkrife. La troa uzado de pesticidoj eble malpliigas la demeton al nur unu ovo, kiel jam okazis en diversaj zonoj de Hispanio kaj Portugalio kie lastatempe tiu birdo malplinombriĝas.

Kovado estas farita de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 48 tagoj. La idoj elnestiĝas post du kaj duona monatoj aŭ post tri.

Ili ripozas komunume[20] kaj nestoj estas tre ofte tradicie uzataj jaron post jaro. Birdoj estas tamen vidataj kutime solaj aŭ en paroj. Ili estas socie monogamaj kaj parligoj povas daŭri dum pli da unu reprodukta sezono. Tamen foje oni konstatas eksterparan kopulacion kun najbaraj birdoj kaj masklaj plenkreskuloj tendencas resti proksime al la ino antaŭ kaj dum la periodo de ovodemetado.[21] La nestolokoj inkludas klifojn, konstruaĵojn same kiel arboj.[22] Malkutimaj nestolokoj kiaj surgrunde estis konstatitaj ĉe N. p. ginginianus kaj ĉe N. p. majorensis.[23][24] La reprodukta sezono estas februaro al aprilo en Barato. Ambaŭ gepatroj kovas la du ovojn kaj eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 42 tagojn.[25] La dua ido povas eloviĝi post intertempo de 3 al 5 tagoj pluaj. Ju pli longa la intertempo, des pli probabla estos la morto de la dua ido pro malsato.[26] Ĉe areoj kie nestoj estas proksimaj unu al alia, junuloj povas foje moviĝi al najbaraj nestoj por akiri manĝon.[27] Ĉe la hispana populacio, junuloj eloviĝas kaj elnestiĝas post 90 al 110 tagoj.[28] Junuloj disiĝas el la nestolokoj kaj birdoj el Hispanio moviĝas preskaŭ 500 km for el sia nestoloko.[29][30] Ili akiras la plenan plumaron de plenkreskuloj en la kvara aŭ kvina jaro. En kaptiveco, oni scias ke birdoj povas vivi ĝis 37 jaroj.[31]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskas ĉefe du subspeciojn, nome

  • N. p. percnopterus en suda Eŭropo, Afriko, Azio ĝis nordokcidento de Barato kaj
  • N. p. ginginianus en Barato kaj Nepalo.

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro Neophron enhavas ununuran specion. Kelkaj prahistoriaj specioj el Neogeno de Nordameriko lokigitaj en la genro Neophrontops (la nomo signifas "Neophroneca") ŝajne estis tre similaj al tiuj vulturoj en vivstilo, sed la rilatoj ne estas klaraj.[32] Tiu genro estas konsiderata inter la plej antikvaj specibranĉoj inter vulturoj kaj la plej proksima vivanta parenco estas la Ŝafgrifo (Gypaetus barbatus).[33] [34] Kelkaj fakuloj sugestis, ke ĝi estu lokigita en separata subfamilio, nome Gipaetenoj.[35] Estas tri (iam nur du) amplekse agnoskataj subspecioj de la Kadavrogrifo, kvankam estas konsiderinda gradado pro movoj kaj intermiksado de populacioj.[36] La subspecio rubripersonatus el Beluĉistano kaj nordokcidenta Himalajo (ŝajne kun malhela beko kaj flaveca bekopinto) priskribita de Nikolaj Zarudnij kaj Härms estas rare agnoskata.[37][38][39]

  • N. p. percnopterus, la nomiga subspecio, havas la plej grandan teritorion, loĝanta en suda Eŭropo, norda Afriko, Mezoriento, Centra Azio kaj nordokcidento de la Hindia subkontinento. La populacioj reproduktantaj en moderklimataj zonoj migras suden dum vintro.
  • N. p. ginginianus, la plej malgranda subspecio kun tutpala beko, loĝanta en plej Hindia subkontinento. La nomo devenas el urbeto Gingi en sudorienta Barato.[40]
  • N. p. majorensis, la kanaria Kadavrogrifo, la plej granda subspecio kun la multe plej malgranda kaj plej limigita populacio, troviĝas nur en la orientaj Kanarioj kie ili estas konataj laŭ la nomo de güirre. Priskribita kiel nova subspecio nur en 2002, studoj sugestas, ke ĝi estas genetike pli malproksima el la afrikeŭropa N. p. percnopterus ol el la hindia N. p. ginginianus. Malkiel la najbaraj populacioj de Afriko kaj suda Eŭropo, ili ne estas migrantaj kaj estas klare pli grandaj. La nomo majorensis devenas el “Majorata”, antikva nomo de la insulo de Fuerteventura. La insulo estis nomata tiele de la hispanaj konkerintoj en la 15a jarcento laŭ “Majos”, la ĉefa indiĝena tribo de Guanĉoj tie.[41] [42] Unu studo sugestas, ke la specio koloniigis la insulon antaŭ ĉirkaŭ 2500 jaroj kaj la setligo de la populacio povus esti helpata de la homa koloniigo ĉirkaŭ la sama epoko.[43]

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Nematurulo (malantaŭe) kaj plenkreskulo (el la verko de John Gould Birds of Europe)

La Kadavrogrifo malpliiĝas en grandaj partoj de siaj teritorioj, ofte akre. En Eŭropo kaj plej Mezoriento, ĝi estas duone el kiom estis ĉirkaŭ antaŭ 20 jaroj, kaj la populacioj de Barato kaj sudokcidenta Afriko ege malpliiĝis. En 1967-70, en la areo ĉe Delhi oni ĉirkaŭkalkulis 12000-15000 de tiuj vulturoj kun averaĝa denseco de ĉirkaŭ 5 paroj por 10 km2.[44] La kaŭzo de tiu malpliiĝo estas nekonata sed ligiĝas al uzado de medicino Diklofenako kio estis certe la mortokaŭzo ĉe vulturoj de la genro Gyps.[45] En suda Eŭropo sugestitaj kaŭzoj de malpliiĝo inkludas venenadon pro akumuligo de plumbo, pesticidoj (ĉefe pro grandskala uzado en la kontrolo de lokustosvarmoj de Schistocerca gregaria) kaj pro elektrokutado.[46][47] Studoj en Hispanio sugestis, ke la absorbo de veterinaraj antibiotikoj nuligas ties denaskan imunecon, kio pretigas ilin al infektado.[48]

La populacio de Kanario estis izolata el la populacioj de Eŭropo kaj Afriko dum longega periodo kaj ege malpliiĝis kaj estas de pleja zorgo pro sia genetika distingo. La Kanaria kadavrogrifo estis historie komuna, loĝanta en la insuloj de La Gomera, Tenerife, Gran Canaria, Fuerteventura kaj Lanzarote. Ĝi estas nune limigita al Fuerteventura kaj Lanzarote, la du plej orientaj insuloj. La totala populacio en 2000 estis ĉirkaŭkalkulita je 130 individuoj, inklude 25 al 30 reproduktantaj paroj.[49][50] La insulaj birdoj ŝajnas pli klinaj al infekto.[51] La insulaj birdoj ŝajne akumulas grandajn kvantojn de plumbo el kadavraĵoj de ĉasitaj animaloj kaj la longdaŭra efiko de tiu veneno je submortiga nivelo ne estas konata kvankam ĝi tuŝas la mineraligon de ties ostoj.[52] Por havigi sekuran kaj senpoluan manĝon al reproduktantaj birdoj, oni faris klopodojn por krei "vulturajn manĝejojn" kie disponeblas kadavraĵoj. Tiu interveno tamen povas ankaŭ kuraĝigi oportunemajn predantojn kaj kadavromanĝantojn koncentriĝi ĉe tiuj lokoj kaj metas minacon al nestobirdoj najbare.[53]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

La genronomo devenas el la greka mitologio. Neofron estis la filo de Timandra, la amantino de Egipio. Neofron trompis Egipion por dormi kun sia propra patrino nome Bulis imagine ke ŝi estas Timandra. Kiam ŝi komprenis tion, Bulis klopodis elirigi la okulojn al sia filo sed Zeŭso ŝanĝis kaj Egipion kaj Neofron en vulturojn.[54] La specinomo aludas al la nigraj flugiloj ("περκνóς" = bluec-nigra +"πτερόν"= flugilo).[55]

La "sakra paro" en 1906

En Antikva Egipto, la vultura aŭ akcipitra hieroglifo estis unulitera signo uzata por la gorĝa sono (3). La Hebrea vorto raĉamah/raĉam uzata en la Biblio kaj tradukata en anglan kiel gier-eagle aludas al tiu specio.[56] La birdo estis dediĉita al Iziso. La asociigo de tiu vulturo kiel simbolo de reĝeco en egipta kulturo kondukis al la uzado de la nomo "Faraona koko" por tiu specio.[57]

Sudbarata templo ĉe Tirukalukundramo ĉe Ĉengalpatuo famas pro paro de birdoj kiuj estis dediĉate vizitata loko dum "jarcentoj". Tiuj birdoj estas tradicie manĝigataj de la templopastroj kaj alvenas antaŭtagmeze por manĝi la donacojn faritajn el rizo, tritiko, gio kaj sukero. Kvankam akurataj, se la birdoj malfruas tio atribuiĝas al esto de "pekantoj" inter la rigardantoj.[58] Legendo diras, ke vulturoj (aŭ "agloj") reprezentas ok saĝulojn kiuj estis punataj de Ŝivao kiuj lasis ĉiujn ilin po du en diversaj epokoj.[59]

La kutimo de koprofagio havigis la hispanajn nomojn de "churretero" [ĉuretEro] kaj "moñiguero" [monjigEro] kiuj signifas "fekomanĝantoj".[60] Britaj naturalistoj de kolonia Hindio konsideris ilin inter la plej malbelaj birdoj kaj ties kutimo manĝi fekaĵojn esti ĉefe malŝatata.[61]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ali, Ripley, 1978.
  2. Mundy, 1978.
  3. Meyburg, Gallardo, Meyburg, Dimitrova, 2004.
  4. García-Ripollés, López-López, Urios, 2010.
  5. Yosef, Alon, 1997.
  6. Agostini, Premuda, Mellone, Panuccio, 2004.
  7. Rasmussen, Anderton, 2005.
  8. Ali, Ripley, 1978.
  9. Rasmussen, Anderton, 2005.
  10. Donázar et al. 2002a.
  11. Whistler, 1949.
  12. Prakash, Nanjappa, 1988.
  13. Negro, Grande, Tella, Garrido, 2002.
  14. Rasmussen, Anderton, 2005.
  15. van Lawick-Goodall, van Lawick-Goodall, 1966.
  16. Rasmussen, Anderton, 2005.
  17. Thouless, Fanshawe, Bertram, 1989.
  18. Stoyanova, Stefanov, Schmutz, 2010.
  19. Stoyanova, Stefanov, 1993.
  20. Donázar, Ceballos, Tella, 1996.
  21. Donázar, Ceballos, Tella, 1994.
  22. Rasmussen, Anderton, 2005.
  23. Biddulph, 1937. Paynter, 1924.
  24. Gangoso, 2005.
  25. Ali, Ripley, 1978.
  26. Donázar & Ceballos, 1989a.
  27. Donázar, Ceballos, 1990.
  28. Donázar & Ceballos, 1989b.
  29. Elorriaga, Zuberogoitia, Castillo, Azkona, 2009.
  30. Ceballos, Donázar, 1990.
  31. Grande, Serrano, Tavecchia, Carrete, 2009.
  32. Feduccia, 1974. Hertel, 1995.
  33. Wink, 1995.
  34. Wink, Heidrich, Fentzloff, 1996.
  35. Seibold, Helbig, 1995.
  36. Donázar et al. 2002b.
  37. Zarudny, Härms, 1902.
  38. Rasmussen, Anderton, 2005.
  39. Hartert, 1910.
  40. Pittie, 2004.
  41. Donázar et al. 2002b.
  42. Kretzmann, Capote, Gautschi, Godoy, 2003.
  43. Agudo, Rico, Vilà, Hiraldo, 2010.
  44. Galushin, 2001. Galushin, 1975.
  45. Cuthbert, Green, Ranade, Saravanan, 2006.
  46. Donázar et al. 2002a.
  47. Hernández, Margalida, 2009.
  48. Lemus, Blanco, 2009.
  49. Donázar et al. 2002a.
  50. Palacios, 2004.
  51. Gangoso et al. 2009b.
  52. Gangoso et al. 2009a.
  53. Cortés-Avizanda, Carrete, Serrano, Donázar, 2009.
  54. Grimal, 1996.
  55. Koenig, 1907.
  56. Koenig, 1907. Coultas, Harland, 1876, p. 138.
  57. Ingerson, 1923, p. 34. Thompson, 1895, p. 48.
  58. Ali, Ripley, 1978. Neelakantan, 1977. Siromoney, 1977
  59. Pope, 1900, p. 260. Thurston, 1906, p. 252.
  60. Negro, Grande, Tella, Garrido, 2002.
  61. Dewar, 1906.

Cititaj verkoj

(2010) "The role of humans in the diversification of a threatened island raptor", gazeto : BMC Evolutionary Biology, volumo : 10, paĝoj : 384. COI:10.1186/1471-2148-10-384

  • (1978) Handbook of the birds of India and Pakistan, Volume 1, 2, Oxford University Press, 310–314. ISBN 978-0-195-62063-4. 

Biddulph, C. H. (1937). "Unusual site for the nest of the White Scavenger Vulture Neophron percnopterus ginginianus (Lath.)", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 39, numero : 3, paĝoj : 635–636

Ceballos, Olga (1990). "Roost-tree characteristics, food habits and seasonal abundance of roosting Egyptian Vultures in northern Spain", gazeto : Journal of Raptor Research, volumo : 24, numero : 1–2, paĝoj : 19–25 (pdf)

(2004) "Crossing the sea en route to Africa: autumn migration of some Accipitriformes over two Central Mediterranean islands", gazeto : Ring, volumo : 26, numero : 2, paĝoj : 71–78. COI:10.2478/v10050-008-0062-6

(2009) "Carcasses increase the probability of predation of ground-nesting birds: a caveat regarding the conservation value of vulture restaurants", gazeto : Animal Conservation, volumo : 12, paĝoj : 85–88. COI:10.1111/j.1469-1795.2008.00231.x

(2006) "Rapid population declines of Egyptian vulture (Neophron percnopterus) and red-headed vulture (Sarcogyps calvus) in India", gazeto : Animal Conservation, volumo : 9, numero : 3, paĝoj : 349–354. COI:10.1111/j.1469-1795.2006.00041.x

Donázar, José Antonio (1989). "Growth rates of nestling Egyptian Vultures Neophron percnopterus in relation to brood size, hatching order and environmental factors", gazeto : Ardea, volumo : 77, numero : 2, paĝoj : 217–226 (pdf)

Donázar, José Antonio (1989). "Post-fledging dependence period and development of flight and foraging behaviour in the Egyptian Vulture Neophron percnopterus", gazeto : Ardea, volumo : 78, numero : 3, paĝoj : 387–394 (pdf)

(2008) "Acquisition of food by fledgling Egyptian Vultures Neophron percnopterus by nest-switching and acceptance by foster adults", gazeto : Ibis, volumo : 132, numero : 4, paĝoj : 603–607. COI:10.1111/j.1474-919X.1990.tb00284.x

(1994) "Copulation behaviour in the Egyptian Vulture Neophron percnopterus", gazeto : Bird Study, volumo : 41, paĝoj : 37–41. COI:10.1080/00063659409477195

(2002) "Conservation status and limiting factors in the endangered population of Egyptian vulture (Neophron percnopterus) in the Canary Islands", gazeto : Biological Conservation, volumo : 107, paĝoj : 89–97. COI:10.1016/S0006-3207(02)00049-6

Donázar, José Antonio (2002). "Description of a new subspecies of the Egyptian Vulture (Accipitridae: Neophron percnopterus) from the Canary Islands", gazeto : Journal of Raptor Research, volumo : 36, numero : 1, paĝoj : 17–23 (pdf)

(2009) "First Documented Case of Long-Distance Dispersal in the Egyptian Vulture (Neophron percnopterus)", gazeto : Journal of Raptor Research, volumo : 43, numero : 2, paĝoj : 142–145. COI:10.3356/JRR-08-53.1

Feduccia, Alan (1974). "Another Old World Vulture from the New World", gazeto : The Wilson Bulletin, volumo : 86, numero : 3, paĝoj : 251–255 (pdf)

Galushin, V. M. (1975). "A comparative analysis of the density of predatory birds in two selected areas within the Palaearctic and Oriental regions, near Moscow and Delhi (IOC Abstracts)", gazeto : Emu, volumo : 74

Gangoso, Laura (2005). "Ground nesting by Egyptian Vultures (Neophron percnopterus) in the Canary Islands", gazeto : Journal of Raptor Research, volumo : 39, numero : 2, paĝoj : 186–187 (pdf)

(2009) "Long-term effects of lead poisoning on bone mineralization in vultures exposed to ammunition sources", gazeto : Environmental Pollution, volumo : 157, numero : 2, paĝoj : 569–574. COI:10.1016/j.envpol.2008.09.015

(2009) "Susceptibility to Infection and Immune Response in Insular and Continental Populations of Egyptian Vulture: Implications for Conservation", gazeto : PLoS ONE, volumo : 4, numero : 7, paĝoj : e6333. COI:10.1371/journal.pone.0006333

(2010) "First description of migration and wintering of adult Egyptian Vultures Neophron percnopterus tracked by GPS satellite telemetry", gazeto : Bird Study, volumo : 57, numero : 2, paĝoj : 261–265. COI:10.1080/00063650903505762 }

(2009) "Survival in a long-lived territorial migrant: effects of life-history traits and ecological conditions in wintering and breeding areas", gazeto : Oikos, volumo : 118, numero : 4, paĝoj : 580–590. COI:10.1111/j.1600-0706.2009.17218.x

(2009) "Poison-related mortality effects in the endangered Egyptian vulture (Neophron percnopterus) population in Spain", gazeto : European Journal of Wildlife Research, volumo : 55, numero : 4, paĝoj : 415–423. COI:10.1007/s10344-009-0255-6

Hertel, Fritz (1995). "Ecomorphological indicators of feeding behavior in recent and fossil raptors", gazeto : The Auk, volumo : 112, numero : 4, paĝoj : 890–903 (pdf)

(1907) "Die Geier Aegyptens", gazeto : Journal für Ornithologie, volumo : 55, paĝoj : 59–134. COI:10.1007/BF02098853

(2003) "Genetically distinct island populations of the Egyptian vulture (Neophron percnopterus)", gazeto : Conservation Genetics, volumo : 4, numero : 6, paĝoj : 697–706. COI:10.1023/B:COGE.0000006123.67128.86

(2009) "Cellular and humoral immunodepression in vultures feeding upon medicated livestock carrion", gazeto : Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences, volumo : 276, numero : 1665, paĝoj : 2307–2313. COI:10.1098/rspb.2009.0071

(2004) "Migrations and sojourn in Africa of Egyptian vultures (Neophron percnopterus) tracked by satellite", gazeto : Journal of Ornithology, volumo : 145, numero : 4, paĝoj : 273–280. COI:10.1007/s10336-004-0037-6

(1978) "The Egyptian vulture (Neophron Percnopterus) in Southern Africa", gazeto : Biological Conservation, volumo : 14, numero : 4, paĝoj : 307–315. COI:10.1016/0006-3207(78)90047-2

Neelakantan, K. K. (1977). "The sacred birds of Thirukkalukundram", gazeto : Newsletter for Birdwatchers, volumo : 17, numero : 4

Negro, J. J. (2002). "An unusual source of essential carotenoids", gazeto : Nature, volumo : 47, numero : 6883. COI:10.1038/416807a (pdf)

(2004) "Current status and distribution of birds of prey in the Canary Islands", gazeto : Bird Conservation International, volumo : 14, numero : 03. COI:10.1017/S0959270904000255

Paynter, W. P. (1924). "Lesser White Scavenger Vulture N. ginginianus nesting on the ground", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 30, numero : 1, paĝoj : 224–225

Pittie, Aasheesh (2004). "A dictionary of scientific bird names originating from the Indian region", gazeto : Buceros, volumo : 9, numero : 2 (pdf)

Prakash, Vibhu (1988). "An instance of active predation by Scavenger Vulture (Neophron p. ginginianus) on Checkered Keelback watersnake (Xenochrophis piscator) in Keoladeo National Park, Bharatpur, Rajasthan", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 85, numero : 2

  • (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions. 

(1995) "Evolutionary History of New and Old World Vultures Inferred from Nucleotide Sequences of the Mitochondrial Cytochrome b Gene", gazeto : Philosophical Transactions of the Royal Society B: Biological Sciences, volumo : 350, numero : 1332, paĝoj : 163–178. COI:10.1098/rstb.1995.0150

Siromoney, Gift (1977). "The Neophron Vultures of Thirukkalukundram", gazeto : Newsletter for Birdwatchers, volumo : 17, numero : 6, paĝoj : 1–4

Stoyanova, Yva (1993). "Predation upon nestling Egyptian Vultures (Neophron percnopterus) in the Vratsa Mountains of Bulgaria", gazeto : Journal of Raptor Research, volumo : 27, numero : 2 (pdf)

(2010) "Twig Used as a Tool by the Egyptian Vulture (Neophron percnopterus)", gazeto : Journal of Raptor Research, volumo : 44, numero : 2, paĝoj : 154–156. COI:10.3356/JRR-09-20.1

(2008) "Egyptian Vultures Neophron percnopterus and Ostrich Struthio camelus eggs: the origins of stone-throwing behaviour", gazeto : Ibis, volumo : 131, paĝoj : 9–15. COI:10.1111/j.1474-919X.1989.tb02737.x

(1966) "Use of Tools by the Egyptian Vulture, Neophron percnopterus", gazeto : Nature, volumo : 212, numero : 5069, paĝoj : 1468–1469. COI:10.1038/2121468a0

Wink, Michael (1995). "Phylogeny of Old and New World Vultures (Aves: Accipitridae and Cathartidae) Inferred from Nucleotide Sequences of the Mitochondrial Cytochrome b Gene", gazeto : Zeitschrift for Naturforschung C, volumo : 50, numero : 11/12, paĝoj : 868–882 (pdf)

(1996) "A mtDNA phylogeny of sea eagles (genus Haliaeetus) based on nucleotide sequences of the cytochrome b-gene", gazeto : Biochemical Systematics and Ecology, volumo : 24, numero : 7–8, paĝoj : 783–791. COI:10.1016/S0305-1978(96)00049-X

Yosef, Reuven (1997). "Do immature Palearctic Egyptian Vultures Neophron percnopterus remain in Africa during the northern summer?", gazeto : Vogelwelt, volumo : 118, paĝoj : 285–289 (pdf)

Zarudny, V. (1902). "Neue Vogelarten", gazeto : Ornithologische Monatsberichte (German), numero : 4, paĝoj : 49–55

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]