Saltu al enhavo

Kadavrogrifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kadavrogrifo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Neophron Neophron
Specio: Kadavrogrifo 'Neophron percnopterus'
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La KadavrogrifoPerknoptero (Neophron percnopterus) estas birdo de la familio de Akcipitredoj, kiel aliaj malnovmondaj vulturoj, inter kiuj ĝi estas la plej malgranda, kun plej malgranda enverguro. Krome ĝi estas la ununura vivanta specio de genro Neophron. Kiel ĉe aliaj vulturoj, ili ŝvebas super termikaj ventoj kaj la subbildo blankanigra kaj la kojnforma vosto faras ilin tre facile distingeblaj. Dumfluge vidataj desube kaj de malproksime ili facile konfuzeblas nur kun la tre malsimila kaj tute nerilata Blanka cikonio, kiu estas simile blankanigra, sed korpoformo, kapo (kun beko) kaj vosto (kaj kruroj) utilas kiel diferenciloj.

Populacioj de tiu specio malpliiĝis dum la 20-a jarcento kaj kelkaj izolataj insulformoj estas klare endanĝeritaj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas amplekse distribuata el sudokcidenta Eŭropo kaj norda Afriko ĝis suda Azio. Kadavrogrifoj estas sufiĉe oftaj en Barato, sudokcidenta Azio, Iberia Duoninsulo, kaj centra kaj norda Afriko. Ili estas parte migrantaj, depende de la loka klimato: tiuj kiuj reproduktiĝas en moderklimataj regionoj migras suden vintre, dum la tropikaj populacioj estas ĉefe loĝantaj birdoj. Aŭtune 5 000 aŭ 6 000 individuoj trapasas la markolon de Ĝibraltaro; aliaj faras simile tra Tunizio kaj aliaj lokoj: ĝis 10 000 vintras en Afriko. Se la Kadavrogrifo eltenas la lokan vintron, restas, ne migras kaj loĝantiĝas. Ne temas pri malvarmo tiom kiom pri la rapida varmoperdo necesa por flugadi.

Ties medio estas ĉu dezerta ĉu duondezerta, nome sekaj ebenaĵoj kaj reproduktiĝas ĉefe en aridaj kaj rokaj montetaj regionoj. Ĝi estas rara vaganto en Srilanko.[1] Vagantoj foje troviĝas pli norde en Eŭropo kaj en Suda Afriko.[2] Eŭropaj populacioj migras suden ĝis Afriko ĉirkaŭ 3500 al 5500 km, foje farante preskaŭ 500 km en ununura tago. Unu birdo kiu reproduktiĝis en Francio migris suden nur en sia tria jaro.[3][4] Kiel multaj aliaj ŝvebantaj tagulaj migrantoj, ili evitas fari longajn veturojn super akvo.[5] Italaj birdoj trapasas super Sicilio kaj en Tunizion super la insuloj de Marettimo kaj Pantelleria.[6]

Nematurulo (malantaŭe) kaj plenkreskulo (el la verko de John Gould Birds of Europe).

Junuloj estas brunaj, dum plenkreskuloj (post siaj 5 jaroj) karakteriziĝas pro siaj flavegaj kruroj kaj kaphaŭto (tute senpluma kaj iome oranĝeca dum nestumado), blankaj korpo (foje malpura pro ties kutimaro) kaj kojnforma vosto, blankaj flugiloj kun nigra flugilplumaro klare kontraste videbla dumfluge. Kresteca plumaro ĉe nuko al kolflankoj. La beko estas svelta kaj longa kaj la pinto de la supra makzelo estas hokoforma (kiel ĉe aliaj rabobirdoj, sed ne fortika) kaj griza. La naztruo estas longeca horizontala linio. La flugiloj estas pintecaj kun la tria unuaranga la plej longa. La ungoj estas longaj kaj mallarĝaj kaj la 3a kaj 4a fingroj estas iome retecaj ĉe la bazo. La beko estas nigra ĉe la nomiga populacio sed ĝi estas pala aŭ flaveca en la plej malgranda hindia ginginianus, sed tiu variado povus esti necesa de pluaj studoj.[7] Junuloj estas nigrecaj aŭ ĉokoladbrunaj kun nigrablankaj makuloj.[1]

Plenkreskulo longas de 47 ĝis 75 cm kun enverguro de ĝis 170 cm kaj mezaveraĝa pezo de 2 kg. Ambaŭ seksoj estas similaj. Apenaŭ estas seksa duformismo. La maskloj de N. p. ginginianus estas ĉirkaŭ 47,5–52,5 cm longaj, dum inoj estas 52–55,5 cm longaj.[7] La birdoj de la subspecio majorensis averaĝe pezas ĉ. 2,4 kg, ĉirkaŭ 18% pli pezaj ol la birdoj el Iberio.[8]

Kadavrogrifo dumfluge.

Tiu specio estas ofte vidata dum ŝvebado super termikaj aerfluoj ofte kun aliaj kadavromanĝantoj. Ili manĝas ampleksan gamon de manĝeroj inklude mamulajn fekojn (ĉefe homajn[9]), insektojn en fekaĵoj, kadavraĵojn same kiel vegetalan materialon kaj foje malgrandajn vivantajn predojn.[10] Studoj sugestas, ke manĝo de mamulaj fekoj (tiukaze, de hufuloj) helpas akiri pigmentojn de karotenoido responsaj de la brilflava kaj oranĝeca vizaĝa haŭtaĵo.[11] Ili estas kutime silentemaj sed ĉe la nesto ili faras altatonajn miaŭojn aŭ prifajfajn notojn.[7]

Kadavrogrifoj flugas kutime solece, sed foje sekvas samspecianojn aŭ aliajn nesamspeciajn vulturojn aŭ korvojn. Tiu ĉi vulturo plej ofte estas la lasta besto kiu gustumas la kadavraĵojn kiujn ili manĝas. Kiam birdoj de aliaj pli grandaj specioj –kaj eĉ aliaj bestoj, kiel hienoj– jam manĝis preskaŭ la tutan viandon, la Kadavrogrifo venas por engluti la restaĵon de haŭtaĵoj kaj la lastajn viandaĵerojn enmetitajn inter la ostoj. Por tio ĝiaj kapo kaj beko estas tute taŭgaj. Oni supozas, ke ĝia senpluma kapo malhelpas restadon de kadavraĵeroj, kiu povus kaŭzi malsanon aŭ malhelpi ek- kaj elflugon. Per sia longa kaj maldikega beko tiu vulturo povas elrompi restaĵojn lasitajn de aliaj vulturoj kaj ĉefe eĉ eniri inter ostoj por fari tion.

Ili manĝas ankaŭ insektojn kaj etajn bestetojn, same kiel aliajn restaĵojn kaj eĉ fekaĵojn. Tiele la kadavrogrifoj ofte vizitas homajn rubujojn, kie ili manĝas rubaĵojn. Inter tiuj etaj bestoj la Kadavrogrifo ŝatas testudojn kiujn ili prenas kaj faligas el alta flugo kontraŭ rokaron por rompi iliajn ŝelojn.

Kuriozaĵo estas, ke tiu vulturo manĝas ankaŭ ovojn, kiujn li rompas preninte ilin perbeke kaj ĵetante ilin kontraŭ rokoj. En Afriko, la kadavrogrifoj sukcesas rompi la dikan ovoŝelon de grandaj ovoj de strutojotidoj, preninte ŝtonon kaj per ripetota ĵetado — per rapida movo de kolo kaj kapo — kontraŭ la ovon, ĝis kiam la ŝelo rompiĝas.[12] Tiu kutimo ne estis konstatita ĉe N. p. ginginianus.[7] Tiu ĉi estas unu el malmultaj kazoj en kiu birdoj uzas ilojn. En Hispanio, konata naturalisto Félix Rodríguez de la Fuente pruvis populare per televida programero, ke tiu konduto estas ne lernita de gepatroj, ĉar eĉ ankaŭ hombreditaj birdoj sen kontakto kun samspecianoj faris tion kiam oni kontaktigas ilin al ovoj kun manĝo. Ili montras fortan preferon al rondigitaj ŝtonetoj pli ol al angulecaj rokoj.[13] Bulgaraj birdoj estis observataj uzantaj bastonetojn por ruligi kaj arigi erojn de lano kiujn ili poste uzas por sia nestokovrado.[14]

Sanaj plenkreskuloj ne havas predantojn sed oni notis mortecon pro kolizio kun elektraj lineoj, poluado kaj venenado. Junuloj povas esti predataj de la Reĝa aglo, la Granda kornostrigo aŭ la Ruĝa vulpo. Birdoj falintaj el klifoj povas esti kaptataj de ŝakaloj.[15]

Reproduktado kaj vivociklo

[redakti | redakti fonton]
Ovo de Neophron percnopterus - MHNT.

La kadavrogrifoj estas seksomaturaj je sia kvina jaro. Ili reproduktiĝas kiel plej-parto de rabobirdoj: pariĝas porvive. Ili nestas kutime en kavernetoj situantaj en klifoj kaj krutaj valoj, kie la ino demetas du ovojn – blankajn kun brunaj punktoj – inter marto kaj aprilo en nesto konstruita de la du gepatroj el bastoneteroj kaj interne kovrita je bestoharoj (plej ofte ŝafolano), branĉetoj, konkoj kaj ostoj. Tiu enŝtofo estos reenmetita dum la tuta kovoperiodo. Ili transportas tian materialon perbeke, malkiel aliaj vulturoj, kiuj faras tion perkrife. La troa uzado de pesticidoj eble malpliigas la demeton al nur unu ovo, kiel jam okazis en diversaj zonoj de Hispanio kaj Portugalio kie lastatempe tiu birdo malplinombriĝas.

Kovado estas farita de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 48 tagoj. La idoj elnestiĝas post du kaj duona monatoj aŭ post tri.

Ili ripozas komunume[16] kaj nestoj estas tre ofte tradicie uzataj jaron post jaro. Birdoj estas tamen vidataj kutime solaj aŭ en paroj. Ili estas socie monogamaj kaj parligoj povas daŭri dum pli ol unu reprodukta sezono. Tamen foje oni konstatas eksterparan kopulacion kun najbaraj birdoj kaj masklaj plenkreskuloj tendencas resti proksime al la ino antaŭ kaj dum la periodo de ovodemetado.[17] La nestolokoj inkludas klifojn, konstruaĵojn same kiel arboj.[7] Malkutimaj nestolokoj kiaj surgrunde estis konstatitaj ĉe N. p. ginginianus kaj ĉe N. p. majorensis.[18][19] La reprodukta sezono estas februaro ĝis aprilo en Barato. Ambaŭ gepatroj kovas la du ovojn kaj eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 42 tagoj.[1] La dua ido povas eloviĝi post intertempo de 3 ĝis 5 tagoj pluaj. Ju pli longa la intertempo, des pli probabla estos la morto de la dua ido pro malsato.[20] Ĉe areoj kie nestoj estas proksimaj unu al alia, junuloj povas foje moviĝi al najbaraj nestoj por akiri manĝon.[21] Ĉe la hispana populacio, junuloj eloviĝas kaj elnestiĝas post 90 ĝis 110 tagoj.[22] Junuloj disiĝas el la nestolokoj kaj birdoj el Hispanio moviĝas preskaŭ 500 km for el sia nestoloko.[23][24]

Ili akiras la plenan plumaron de plenkreskuloj en la kvara aŭ kvina jaro. En kaptiteco, oni scias, ke birdoj povas vivi ĝis 37 jaroj.[25] En naturo lastatempaj studoj montris, ke almenaŭ unu ekzemplero, nome "Doce", povis atingi 30 jarojn kaj ankoraŭ fari la ĉiujaran migradon inter nordo de Hispanio (Provinco Huesca) kaj suda Maŭritanio. Li estis ringita en 1993 kaj rekaptita en 2020, kiam ĝi estis denove kontrolita per GPS. Elmigris suden la 8an de septembro 2020 kaj alvenis al suda Maŭritanio la 26an; revenis la 20an de februaro kaj alvenis "hejmen" la 11an de marto 2021.[26]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskas ĉefe du subspeciojn, nome

  • N. p. percnopterus en suda Eŭropo, Afriko, Azio ĝis nordokcidento de Barato kaj
  • N. p. ginginianus en Barato kaj Nepalo.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La genro Neophron enhavas ununuran specion. Kelkaj prahistoriaj specioj el Neogeno de Nordameriko lokigitaj en la genro Neophrontops (la nomo signifas "Neophroneca") ŝajne estis tre similaj al tiuj vulturoj en vivostilo, sed la rilatoj ne estas klaraj.[27] Tiu genro estas konsiderata inter la plej antikvaj specibranĉoj inter vulturoj kaj la plej proksima vivanta parenco estas la Ŝafgrifo (Gypaetus barbatus).[28][29] Kelkaj fakuloj sugestis, ke ĝi estu lokigita en apartigita subfamilio, nome Gipaetenoj.[30] Estas tri (iam nur du) amplekse agnoskataj subspecioj de la Kadavrogrifo, kvankam estas konsiderinda gradado pro movoj kaj intermiksado de populacioj.[31] La subspecio rubripersonatus el Beluĉistano kaj nordokcidenta Himalajo (ŝajne kun malhela beko kaj flaveca bekopinto) priskribita de Nikolaj Zarudnij kaj Härms estas rare agnoskata.[7][32][33]

  • N. p. percnopterus, la nomiga subspecio, havas la plej grandan teritorion, loĝanta en suda Eŭropo, norda Afriko, Mezoriento, Centra Azio kaj nordokcidento de la Hindia subkontinento. La populacioj reproduktantaj en moderklimataj zonoj migras suden dum vintro.
  • N. p. ginginianus, la plej malgranda subspecio kun tutpala beko, loĝanta en plej granda parto de Hindia subkontinento. La nomo devenas el urbeto Gingi en sudorienta Barato.[34]
  • N. p. majorensis, la kanaria Kadavrogrifo, la plej granda subspecio kun la multe plej malgranda kaj plej limigita populacio, troviĝas nur en la orientaj Kanarioj kie ili estas konataj laŭ la nomo de güirre. Priskribita kiel nova subspecio nur en 2002, studoj sugestas, ke ĝi estas genetike pli malproksima el la afrikeŭropa N. p. percnopterus ol el la hindia N. p. ginginianus. Malkiel la najbaraj populacioj de Afriko kaj suda Eŭropo, ili ne estas migrantaj kaj estas klare pli grandaj. La nomo majorensis devenas el “Majorata”, antikva nomo de la insulo de Fuerteventura. La insulo estis nomata tiele de la hispanaj konkerintoj en la 15a jarcento laŭ “Majos”, la ĉefa indiĝena tribo de Guanĉoj tie.[31][35] Unu studo sugestas, ke la specio koloniis la insulon antaŭ ĉirkaŭ 2 500 jaroj kaj la setligo de la populacio povus esti helpata de la homa koloniigo ĉirkaŭ la sama epoko.[36] Ĵusa kalkulo konstatis, ke post malpliigo de tiu subspecio, ĝis nur 100 ekzempleroj, post konservoklopodoj la populacio atingis en 2021 nombron de 402 individuoj.[37]

Konservostatuso

[redakti | redakti fonton]
Plenkreskulo de nomiga subspecio en freŝa plumaro.

La Kadavrogrifo malpliiĝas en grandaj partoj de siaj teritorioj, ofte draste. En Eŭropo kaj plej granda parto de Mezoriento, ĝi estas duone el kiom estis ĉirkaŭ antaŭ 20 jaroj, kaj la populacioj de Barato kaj sudokcidenta Afriko ege malpliiĝis. En 1967-70, en la areo ĉe Delhi oni ĉirkaŭkalkulis 12 000-15 000 de tiuj vulturoj kun averaĝa denseco de ĉirkaŭ 5 paroj por 10 km2.[38] La kaŭzo de tiu malpliiĝo estas nekonata sed ligiĝas plej verŝajne al uzado de medicino Diklofenako kio estis certe la mortokaŭzo ĉe vulturoj de la genro Gyps.[39] En suda Eŭropo sugestitaj kaŭzoj de malpliiĝo inkludas venenadon pro akumuligo de plumbo, pesticidoj (ĉefe pro grandskala uzado en la kontrolo de lokustosvarmoj de Schistocerca gregaria) kaj pro elektrokutado.[8][40] Studoj en Hispanio sugestis, ke la absorbo de veterinaraj antibiotikoj nuligas ties denaskan imunecon, kio pretigas ilin al infektado.[41]

La populacio de Kanarioj estis izolata el la populacioj de Eŭropo kaj Afriko dum longega periodo kaj ege malpliiĝis kaj estas de pleja zorgo pro sia genetika distingo. La Kanaria kadavrogrifo estis historie odta, loĝanta en la insuloj de La Gomera, Tenerife, Gran Canaria, Fuerteventura kaj Lanzarote. Ĝi estas nune limigita al Fuerteventura kaj Lanzarote, la du plej orientaj insuloj. La totala populacio en 2000 estis ĉirkaŭkalkulita je 130 individuoj, inklude 25 al 30 reproduktantaj paroj.[8][42] La insulaj birdoj ŝajnas pli klinaj al infekto.[43] La insulaj birdoj ŝajne akumulas grandajn kvantojn de plumbo el kadavraĵoj de ĉasitaj animaloj kaj la longdaŭra efiko de tiu veneno je submortiga nivelo ne estas konata, kvankam ĝi tuŝas la mineraligon de ties ostoj.[44] Por havigi sekuran kaj senpoluan manĝon al reproduktantaj birdoj, oni faris klopodojn por krei "vulturajn manĝejojn" kie disponeblas kadavraĵoj. Tiu interveno tamen povas ankaŭ kuraĝigi oportunemajn predantojn kaj kadavromanĝantojn koncentriĝi ĉe tiuj lokoj kaj metas minacon al nestobirdoj najbare.[45]

Lastaj kalkuloj pri tiu kanaria populacio montris ke en 2014 estis 60 teritorioj okupitaj, preskaŭ trioble ol ĉe la 1990-aj jaroj kaj oni produktis 35 idojn, el kiuj 30 en Fuerteventura.[46]

En kulturo

[redakti | redakti fonton]

La genronomo devenas el la greka mitologio. Neofron estis la filo de la princino Timandro, la amantino de Egipio. Neofron trompis Egipion por dormi kun sia propra patrino nome Bulis imagine ke ŝi estas Timandro. Kiam ŝi komprenis tion, Bulis klopodis elirigi la okulojn al sia filo sed Zeŭso ŝanĝis kaj Egipion kaj Neofron en vulturojn.[47] La specinomo aludas al la nigraj flugiloj ("περκνóς" = bluec-nigra +"πτερόν"= flugilo).[48]

La "sakra paro" en 1906.

En Antikva Egiptio, la vultura aŭ akcipitra hieroglifo estis unulitera signo uzata por la gorĝa sono (3). La Hebrea vorto raĥama/raĥam uzata en la Biblio kaj tradukata en anglan kiel gier-eagle aludas al tiu specio.[49] La birdo estis dediĉita al Iziso. La asociigo de tiu vulturo kiel simbolo de reĝeco en egipta kulturo kondukis al la uzado de la nomo "Faraona koko" por tiu specio.[50]

Sudbarata templo ĉe Tirukalukundramo en Ĉengalpatuo famas pro paro de birdoj kiuj estis dediĉate vizitata loko dum "jarcentoj". Tiuj birdoj estas tradicie manĝigataj de la templopastroj kaj alvenas antaŭtagmeze por manĝi la donacojn faritajn el rizo, tritiko, gio kaj sukero. Kvankam akurataj, se la birdoj malfruas tio atribuiĝas al ĉeesto de "pekantoj" inter la rigardantoj.[51] Legendo diras, ke vulturoj (aŭ "agloj") reprezentas ok saĝulojn, kiuj estis punataj de Ŝivo kiuj lasis ĉiujn ilin po du en diversaj epokoj.[52]

La kutimo de koprofagio havigis la hispanajn nomojn de "churretero" [ĉuretEro] kaj "moñiguero" [monjigEro] kiuj signifas "fekomanĝantoj".[11] Britaj naturalistoj de kolonia Hindio konsideris ilin inter la plej malbelaj birdoj kaj ties kutimo manĝi fekaĵojn esti ĉefe malŝatata.[53]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Ali, Ripley, 1978.
  2. Mundy, 1978.
  3. Meyburg, Gallardo, Meyburg, Dimitrova, 2004.
  4. García-Ripollés, López-López, Urios, 2010.
  5. Yosef, Alon, 1997.
  6. Agostini, Premuda, Mellone, Panuccio, 2004.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Rasmussen, Anderton, 2005.
  8. 8,0 8,1 8,2 Donázar et al. 2002a.
  9. Whistler, 1949.
  10. Prakash, Nanjappa, 1988.
  11. 11,0 11,1 Negro, Grande, Tella, Garrido, 2002.
  12. van Lawick-Goodall, van Lawick-Goodall, 1966.
  13. Thouless, Fanshawe, Bertram, 1989.
  14. Stoyanova, Stefanov, Schmutz, 2010.
  15. Stoyanova, Stefanov, 1993.
  16. Donázar, Ceballos, Tella, 1996.
  17. Donázar, Ceballos, Tella, 1994.
  18. Biddulph, 1937. Paynter, 1924.
  19. Gangoso, 2005.
  20. Donázar & Ceballos, 1989a.
  21. Donázar, Ceballos, 1990.
  22. Donázar & Ceballos, 1989b.
  23. Elorriaga, Zuberogoitia, Castillo, Azkona, 2009.
  24. Ceballos, Donázar, 1990.
  25. Grande, Serrano, Tavecchia, Carrete, 2009.
  26. Esther Sánchez, Las cuatro vueltas al mundo del abuelo de los alimoches, El País, 24a de aprilo 2021.
  27. Feduccia, 1974. Hertel, 1995.
  28. Wink, 1995.
  29. Wink, Heidrich, Fentzloff, 1996.
  30. Seibold, Helbig, 1995.
  31. 31,0 31,1 Donázar et al. 2002b.
  32. Zarudny, Härms, 1902.
  33. Hartert, 1910.
  34. Pittie, 2004.
  35. Kretzmann, Capote, Gautschi, Godoy, 2003.
  36. Agudo, Rico, Vilà, Hiraldo, 2010.
  37. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 38, p 12, citita el Roldán, Moreno García kaj aliaj, Quercus 438: 22-29.
  38. Galushin, 2001. Galushin, 1975.
  39. Cuthbert, Green, Ranade, Saravanan, 2006.
  40. Hernández, Margalida, 2009.
  41. Lemus, Blanco, 2009.
  42. Palacios, 2004.
  43. Gangoso et al. 2009b.
  44. Gangoso et al. 2009a.
  45. Cortés-Avizanda, Carrete, Serrano, Donázar, 2009.
  46. "Aves de España", Aves y naturaleza, Madrido, nº 17, paĝo 14. Citita el J. Ramírez, J. Roldán kaj W. Moreno, Quercus, 346: 32-37.
  47. Grimal, 1996.
  48. Koenig, 1907.
  49. Koenig, 1907. Coultas, Harland, 1876, p. 138.
  50. Ingerson, 1923, p. 34. Thompson, 1895, p. 48.
  51. Ali, Ripley, 1978. Neelakantan, 1977. Siromoney, 1977
  52. Pope, 1900, p. 260. Thurston, 1906, p. 252.
  53. Dewar, 1906.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Cititaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • (2010) “The role of humans in the diversification of a threatened island raptor (angle: "la rolo de homoj en la diversigo de minacata insula rabobirdo")”, BMC Evolutionary Biology 10, p. 384. doi:10.1186/1471-2148-10-384. 
  • (1937) “Unusual site for the nest of the White Scavenger Vulture Neophron percnopterus ginginianus (Lath., angle: "Nekutima loko por la nesto de la Blanka kadavromanĝa vulturo Neophron percnopterus ginginianus")”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 39 (3), p. 635–636. 
Arkivigite je 2010-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2012-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2011-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  • Coultas, Harland. (1876) Zoology of the Bible. Londono: Wesleyan Conference Office.
  • (2006) “Rapid population declines of Egyptian vulture (Neophron percnopterus) and red-headed vulture (Sarcogyps calvus) in India”, Animal Conservation 9 (3), p. 349–354. doi:10.1111/j.1469-1795.2006.00041.x. 
Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2014-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2014-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
  • Donázar, José A.. (1996) “Communal roosts of Egyptian vultures (Neophron percnopterus): dynamics and implications for the species conservation”, Biology and Conservation of Mediterranean Raptors (pdf), Monografía SEO-BirdLife, Madrid, p. 189–201.

Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine

Arkivigite je 2011-07-08 per la retarkivo Wayback Machine

Arkivigite je 2011-07-08 per la retarkivo Wayback Machine

Arkivigite je 2010-04-01 per la retarkivo Wayback Machine

Arkivigite je 2011-06-15 per la retarkivo Wayback Machine

  • (1975) “A comparative analysis of the density of predatory birds in two selected areas within the Palaearctic and Oriental regions, near Moscow and Delhi (IOC Abstracts)”, Emu 74, p. 331. 

Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine

Arkivigite je 2020-09-24 per la retarkivo Wayback Machine

  • (2009) “Susceptibility to Infection and Immune Response in Insular and Continental Populations of Egyptian Vulture: Implications for Conservation”, PLoS ONE 4 (7), p. e6333. doi:10.1371/journal.pone.0006333. 
Arkivigite je 2014-03-20 per la retarkivo Wayback Machine

Arkivigite je 2014-03-20 per la retarkivo Wayback Machine

Arkivigite je 2011-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
  • (2003) “Genetically distinct island populations of the Egyptian vulture (Neophron percnopterus)”, Conservation Genetics 4 (6), p. 697–706. doi:10.1023/B:COGE.0000006123.67128.86. 
  • (2009) “Cellular and humoral immunodepression in vultures feeding upon medicated livestock carrion”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 276 (1665), p. 2307–2313. doi:10.1098/rspb.2009.0071. 
  • (2004) “Migrations and sojourn in Africa of Egyptian vultures (Neophron percnopterus) tracked by satellite”, Journal of Ornithology 145 (4), p. 273–280. doi:10.1007/s10336-004-0037-6. 
  • Mundy, P (1978). “The Egyptian vulture (Neophron Percnopterus) in Southern Africa”, Biological Conservation 14 (4), p. 307–315. doi:10.1016/0006-3207(78)90047-2. 
  • (1977) “The sacred birds of Thirukkalukundram”, Newsletter for Birdwatchers 17 (4), p. 6. 

Arkivigite je 2014-03-20 per la retarkivo Wayback Machine

Arkivigite je 2014-03-20 per la retarkivo Wayback Machine

  • (1924) “Lesser White Scavenger Vulture N. ginginianus nesting on the ground”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 30 (1), p. 224–225. 
  • Rasmussen, P. C.. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.
  • (1995) “Evolutionary History of New and Old World Vultures Inferred from Nucleotide Sequences of the Mitochondrial Cytochrome b Gene”, Philosophical Transactions of the Royal Society B: Biological Sciences 350 (1332), p. 163–178. doi:10.1098/rstb.1995.0150. 

Arkivigite je 2010-08-09 per la retarkivo Wayback Machine

  • (2010) “Twig Used as a Tool by the Egyptian Vulture (Neophron percnopterus)”, Journal of Raptor Research 44 (2), p. 154–156. doi:10.3356/JRR-09-20.1. 

Arkivigite je 2012-03-16 per la retarkivo Wayback Machine

Arkivigite je 2014-12-06 per la retarkivo Wayback Machine

  • (1902) “Neue Vogelarten”, Ornithologische Monatsberichte (German) (4), p. 49–55. 


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.