Félix Rodríguez de la Fuente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al Félix Rodríguez de la Fuente en la Duoninsulo La Magdalena, en Santandero.

Félix Samuel Rodríguez de la Fuente (Poza de la Sal, provinco Burgoso, 14-a de marto de 1928 – Ŝaktuliko, Alasko, 14-a de marto de 1980), konata kiel Félix Rodríguez de la Fuente, estis fama diskonigisto de la ekologiismo hispana, pioniro en tiu lando por la defendo de naturo, kaj realigisto de dokumentaloj (dokumentaj filmoj) por radio kaj televido, elstare inter ili la sukcesa kaj influega serio El Hombre y la Tierra (La Homo kaj la Tero, 1974-1980).[1] Licenciita en medicino kaj memlernanto en biologio, estis multfaka figuro de granda influo kiu pluvivis dum jardekoj.[2] Lia scio enhavis fakojn kiaj falkado[3] kaj la etologio, elstare pri studoj kaj kunvivado kun lupoj, kies malica famo ŝanĝis al populareco en Hispanio. Li estis edzo de Marcelle Genevieve Parmentier [4]

Rodríguez de la Fuente gravis ankaŭ kiel ekspediciisto, gvidisto de fotaj safaroj (ekspedicioj) en Afriko, prelegisto kaj verkisto, krom kontribui al ekologia konsciigo de Hispanio en epoko kiam la lando ankoraŭ tute malhavis movadon pri defendo de la naturo. Lia famo estis ne nur nacia sed ankaŭ internacia ĉar oni ĉirkaŭkalkulas ke liaj televidserioj, elsenditaj en nombraj landoj, estis vidataj de kelkaj centoj de milionoj de personoj. Li mortiĝis en Alasko, Usono, kun aliaj kvar kunlaborantoj dum akcidento de aviadilo kiu transportis ilin por elaera filmado por dokumentalo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝe[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis notario, legoŝatanto kaj amanto de la kastilia, tio estis de ege intelekta etoso. Pro la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) kaj tiamaj malfacilaĵoj lia patro okupiĝis eduki siajn gefilojn hejme kaj pro tio la aliro de Félix en la naturon estis konstantaj dum infanaĝo. Kio ege influos lin por sia posta publikiga taskaro. Li kutime somerumis en Santander (Kantabrio), kie lia patro finfine profesiis.[5] La adoro de Félix al naturo konvertis lin iom post iom en granda konanto de zoologio kaj dum kampara ekskurso, li observis kiel falko ĉasis anason, kio emigis lin al la falkado.

En 1946, laŭ patra konsilo ekstudis medicinon en la Universitato de Valadolido. La unuan jaron sukcesis nur en la tri plej facilaj fakoj. En postaj jaroj, studis dum unu monato antaŭ ekzamenoj kaj elstaris en parolaj ekzamenoj pro sia parolfacilo. Li estis tiam sportema, kaj venkis en la universitata ĉampioneco de 400 m kure. En tiu epoko ege influis super li la biologo José Antonio Valverde, kiu atingos internacian famon fine de la 1950-aj jaroj kontraŭante la planojn de la tiama Ministerio de Agrikulturo por sekigi la marmarĉoj de Gvadalkiviro, kio poste permesis la kreadon en la zono de la Parko de Doñana. Krome Valverde ankaŭ estis ŝatanto de la falkado, kiu ne estis praktikata en Hispanio dum jarcento kaj duono, sed kiun Félix klopodis rekuperi helpe de mezepokaj verkoj pri tiu temo, nome la Libro de la caza de las aves (Libro pri birdoĉaso), de Pero López de Ayala, kaj la Libro de la caça, de Don Juan Manuel. En 1954 Félix estis unu de la fondintoj de la Sociedad Española de Ornitología.

En 1957 li licenciiĝis en Dentokuracado en Madrido. Dum du jaroj li profesiis kiel dentisto en la madrida hospitalo de la doktoro Baldomero Sol, sed nur meztempe por dediĉi sin ĉiutage al falkado. Tamen, en 1960, post la morto de sia patro, li abandonis la metion de dentisto por dediĉi sin definitive al falkado kaj al scienca disvastigo. En 1961 li estis falkada konsilisto por la holivuda filmo El Cid, filmita en Hispanio. En 1964, danke al pliiĝantaj internaciaj kontaktoj kun fakuloj de la tuta Eŭropo, prezentis en la Internacia Kongreso por Rabobirda Protektado, okazinta en Caen (Francio), studon pri la situacio de la Migra falko en Hispanio. Publikigis tiam sian unuan verkon, El arte de la cetrería (Arto falkadi).

Famo[redakti | redakti fonton]

En 1962 la hispana registaro mendis al li la kapton de du migraj falkoj por oferi ilin kiel donaco al reĝo Saud de Saŭdarabio, kaj veturis tien por havigi ilin al li. Oktobre de 1964 organizis Internacian Seminarion de Falkado, unuafoje en Hispanio, en la provinco Guadalajara. La ĵurnalo ABC dediĉis al li la kovrilpaĝan foton de la 21-a de oktobro kie li aperas lanĉante Durandal, sia falkonino, kiu iom poste estis venkintino de konkurenco, kaj pro tio li estis invitata al programo de Televisión Española, kie li komencis esti konata kaj mirata de la granda publiko. Félix eniris en la televidstudio havante falkon sur la enganta pugno kaj, kvankam temis pi simpla intervjuo kvinminuta por klarigi bazon de falkado, li montris tiom ampleksegan konon tiom pasie kaj oratore ke eĉ oni petis por li postenon en la Real Academia de la Lengua. En televido oni ricevis centojn de leteroj petante novajn intervenojn de li surekrane, kaj tiel ekkunlaboris en la programo Fin de semana (Semajnfino), kie tute kurte kvinminute ĉiun duan semajnon li parolis pri ĉaso, fiŝkaptado, ekskursismo kaj temoj rilataj al animaloj ĝenerale.

Tiu kunlaborado pluis kvar jarojn. En 1966 li komencis en TVE labori por la programo Televisión Escolar (Lerneja Televido) kaj Félix estis respondeca pri la klaso de Zoologio, prezentata kiel Félix, el amigo de los animales (la bestamiko), per kio li iĝis ege populara rolulo. Estis la unua kiu en Hispanio parolis pri faŭno kaj flaŭro de la lando ekster la ekonomia konsidero. En epoko de industria disvolvigo, li sukcesis konekti kun laboristaro elmigranta el kamparo al urbo kaj kiu sentas proprajn la espertojn kaj konojn kiujn Félix elsendas. Ĉio orname per majstra oratorio kaj komprena sento de la televida tempodaŭro kiuj ege interesigis la spektantojn.

Li sukcesis filmi sian unaun dokumentan filmon, Señores del espacio (Spacsenjoroj), dediĉita al falkado kaj realigita danke al la reĝo de Saŭdarabio kaj de kelkaj nobeloj. La 5-a de aŭgusto de 1966 edziĝis al la franca Marcelle-Genevieve Parmentier (1937), kun kiu ŝi havos tri filinojn: María de las Mercedes Genevieve (1967), Leticia Jimena (1969) kaj Odile Patricia (1973).[6] Li pluis siajn kunlaborojn en diversaj televidprogramoj kiaj Imágenes para saber (1966) kaj A toda plana (1967), kie li montris intereson por la prapopoloj. En 1966 li sukcesis havigi protekton en Hispanio por la Migra falko kaj por la noktaj rabobirdoj, kio igis lin referencon en la lando, ĉar unuafoje oni aprobis tiajn regularojn.

En 1967 li ekverkis artikolojn por la gazeto Blanco y Negro, dimanĉa suplemento de la ĵurnalo ABC, laŭtitole de Serie ibérica (1967) kaj Serie africana (1968), kiu sukcesis plialtigi grandkvante la elsendon de la revuo. Li verkis tiuepoke ankaŭ kvar entuziasmajn seriojn por la gazeto La Actualidad Española, kiu same plialtigis grandkvante la elsendon pro tiuj artikoloj, kaj komencis epokon de veturoj kaj ekspedicioj. Tio permesis lin dediĉiĝi al alia pasio, nome la studo de lupoj, ĉefe kiam en 1965 akiris du lupidojn mortontajn en vilaĝo kaj kreskis ilin helpe de sia edzino kaj tiele li iĝis lupo alfa (ĉefo), kion poste li ripetos ĉe luparoj ĉe la montoj ĉe la rivero Dulce, en Pelegrina (ĉe Sigüenza, Guadalajara).

Tiele li diskonigis "la lupoveron", en epoko kiam tiu estis persekutata kaj atakata besto konsiderata malamiko de homo kaj, ĉefe, de la brutobredado kaj de ĉasspecioj. Liaj studoj pri tiu mita animalo profondiĝis en la etologio de tiu specio, kiu, unue kunvivis kun homoj dum la lastaj 100.000 jaroj de la Paleolitiko, danke al kio antaŭ 30.000 jaroj oni enhejmigis la lupon, kiu transformiĝis en hundo, kio estis tialo poste de la malamikeco de la homo kun la sovaĝaj hundedoj post enhejmigo de la herbivoroj por eniri en la Neolitikon antaŭ 10.000 jaroj.

En 1966 reĝisoris kaj prezentis la filmon Alas y garras (Flugiloj kaj krifoj), de kiu li estis ankaŭ scenariisto, kiu akiros kelkajn premiojn. En 1968 estraranoj de TVE mendis al li estri programon propran nome Fauna. Tiujare oni mendis al li ankaŭ novan planon, danke al liaj konoj pri falkado, nome uzi rabobirdojn por kontroli la eventualajn danĝerajn birdojn en flughavenoj. Per televidaj programoj li celis ĉefe infanojn kaj junulojn, sed iom nevole li celis ankaŭ plenkreskulojn.

Monda agnosko[redakti | redakti fonton]

El 1970 al 1974 li realigis la unuan de siaj grandaj serioj kiu havigos al li mondan agnoskon, ĉefe en la hispanparolanta etoso, nome Planeta Azul (Blua planedo). En decembro de 1973 li ekkunlaborais per radio ĉe la programo La aventura de la Vida, ĉiusemajna dum venontaj sep jaroj, atingante pli da 350 elsendoj. Por radio li kunlaboris ankaŭ ĉe Planeta agua kaj Objetivo: salvar la naturaleza. Paralele dum tiuj jaroj li dediĉis sin al diversaj konservadistaj movadoj, kiaj tiuj de la savado de diversaj specioj animalaj endanĝerigitaj, ĉefe la lupo, kiu probable ŝuldas al li sian survivadon en Iberio, male al plej parto de landoj de Okcidenta Eŭropo, kie íli jam estis formortinta, kaj por kiu oni akiris respekton kaj aprezon de granda parto de la socio, same kiel ĉe la rabobirdoj, foje kontraŭstare al paŝtistoj kaj ĉasistoj. Aliaj animaloj kiujn ili klopodis protekti estis la Iberia urso, la Iberia linko, la Reĝa aglo aŭ la Imperia aglo. Same li penis por konservado de diversaj medioj de Hispanio, kiaj la dunoj de El Saler, la Parko de Doñana, la Tablas de Daimiel, la Monto Pardo aŭ la laguno de Gallocanta.

Dum la 1970-aj jaroj li kunordigis la kolektivan verkon Enciclopedia Salvat de la Fauna (1970-73), fare de junaj biologoj inter kiuj Miguel Delibes de Castro, filo de la romanisto Miguel Delibes, Javier Castroviejo, Cosme Morillo kaj Carlos Vallecillo, inter aliaj. La enciklopedio dum tri jaroj publikis semajnaĵon, el kiuj oni vendis nur en Hispanio dekok milionoj de volumenoj. Poste ĝi estos tradukita al dekkvar lingvoj kaj publikata en la kvin kontinentoj kaj iĝis verko de referenco (Delibes memoros poste esti vidinta tiun enciklopedion inter la teknikaj libroj de la plej parto de la muzeoj de natura scienco de Eŭropo). Li publikis ankaŭ la verkon de la Enciclopedia Salvat de la Fauna ibérica y europea kunordigata de Joaquín Araújo, Los libros de El Hombre y la Tierra, Los cuadernos de Campo kaj la enciklopedion La aventura de la vida, publikata post sia morto.

En 1973-1980 li realigis por televido sian plej faman serion, El Hombre y la Tierra, dividita en tri partoj: nome serioj sudamerika, iberia kaj nordamerika. La serio sudamerika filmiĝis en 1973 en Venezuelo, en regiono Los Llanos, la rivero Orinoko kaj ĉe la Amazono, kaj dekomence konsista je nur 8 ĉapitroj sed poste ampleksita fine al dekok. La serio iberia konsistis de tri partoj kaj de kvara nefinita. Laste, de la nordamerika serio oni filmis nur la kanadan parton kaj du ĉapitrojn en Alasko. Krom la serio mem ege sukcesa, famiĝis eĉ la muziko de la serio fare de Antón García Abril. La serio iĝis monda referenco kaj filmis kelkajn animalojn unuafoje, kiaj la Pirenea miogalo. Uzante animalojn homalkutimiĝintajn sed konservantajn naturan konduton[7]), ili sukcesis filmi impresegajn scenojn internacie famajn inter kiuj elstaras ĉasadon de diversaj animaloj fare de la luparoj kies Félix estis ĉefo, kaj eble la plej spektakla, memorita kaj ripetata, la ĉaso de muflono fare de reĝa aglo. La serio elsendiĝis en multaj landoj kaj akiris multajn premiojn kaj en Hispanio kaj eksterlande.

Morto[redakti | redakti fonton]

Monumento al Rodríguez de la Fuente en la Parko Genovés de Kadizo, Hispanio.

La 10-a de marto de 1980 Féliz veturis kun sia teamo de El Hombre y la Tierra al Alasko, al Arkta Cirklo, por filmi la "Iditarod Trail Sled Dog Race", la konkurenco de sledoj elpelataj de sledhundoj plej grava de la mondo. Por tio ili dungis aviadistojn Tony Oney kaj Warren Dodson. Post starto el Unalakleet, la du aviadiloj kunflugas kaj iom poste tiu kiun pilotis Dobson frakasiĝis kaj tiele mortis Félix, Dobson, la kameraisto Teodoro Roa kaj la helpisto Alberto Mariano Huéscar. Oney surteriĝis kaj estis la unua kiu atingis la frakasitan aviadilon. La loko de la katastrofo estis Ŝaktuliko, vilaĝo de inuitoj je ĉirkaŭ 25 km de la marbordo de la Beringa Maro, proksime de Klondike, loko adorita de Félix el ties adoleska legado de Jack London.

Rodríguez de la Fuente estis estinta iome malsaneta je la dentoj, sed dekdu horojn antaŭ sia morto li bonfartis kaj faris planojn por du novaj filmoj, kaj pri albatrosoj de Cordova, loko de Alasko, kaj alia pri la Aleŭtoj.

Dum ties estado en Nordameriko, Rodríguez de la Fuente kaj lia teamo akiris grandan popularecon en la kanada regiono de Jukono, en la urboj de Dawson City, Whitehorse kaj Yellowknife; kaj en Alasko en Nome, Anchorage kaj Fairbanks. La ĉefa ĵurnalo de la ŝtato publikis kovrilpaĝe grandajn literojn "Adiaŭ al nia hispana Jack London".

Lia morto tute kortuŝis la tutan landon Hispanio.

Félix estis entombigita en la simpla tombejo de lia naskiĝloko Poza de la Sal (Burgos) dum amasaevento la 19-an de marto de 1980. En junio de 1981 laŭ iniciato de lia vidvino Marcelle Parmentier liaj restaĵoj estis eltombigitaj kaj translokigitaj al tombejo de Burgos, provinca ĉefurbo, kie ili estas ekde tiam en ornama tombo fare de la arkitekto Miguel Fisac kun skulptaĵo fare de la artisto Pablo Serrano. La polemika translokigo al tombejo de Burgos okazis frumateniĝe por eviti kontraŭstaron de la loĝantoj kaj aŭtoritatoj de Poza de la Sal.

Lia heredo[redakti | redakti fonton]

Filozofio kaj proponoj[redakti | redakti fonton]

La filozofio de Félix Rodríguez de la Fuente eliras el biologiista koncepto de la vivo laŭ kiu la vivaj estaĵoj, pere de la evoluo, perfektiĝas, plibeliĝas kaj adaptiĝas. Same ĉe la homo, kies ideala kaj feliĉa modelo estas la prahomo –tiu de la kulturo de los ĉasistoj-rikolitstoj de la Magdaleniensa de antaŭ 15.000 jaroj, tiuj kiuj pentris en la groto de Altamira– kiu vivis armonie kun la naturo kiu nutras ĝin kaj el kiu ĝi estas parto. Laŭ li la neolitiko estis komenco de malbonigo kaj maladaptigo de la homo. Tiele li ne proponis reveni al pasinteco paleolitika, sed ja proponas akcepti en la aktualo ties perditajn pozitivajn elementojn, kiuj formis la homan specion kaj kiujn homoj sopiras.

Inspirata de aŭtoroj kiaj Teilhard de Chardin kaj Remi Chauvin, li imagis futuran mondon kie homoj vivos armonie kun naturo kaj kun si mem post atingi kapablon komuniki tuje kaj universale pere de parolo kiel transmito de kono kaj kiel kultura ligilo kiu superu la aktualajn malbonaĵojn. La kreado de koletiva penso celus en lia opinio esperon de la homaro por solvi la sociajn kaj mediajn problemojn.

Lia filozofio resumeblas en humanismo vitalista kiu produktu sanajn individuojn kiuj plibonigu la socion konstante. Laŭ Félix homo ne estas normala specio, sed sintezo de la naturo, kun kaj bonaĵoj kaj malbonaĵoj. Kontraŭ disigo pro egoismo, Félix defendas ordon kaj plenumon de leĝaro. Li sentas sin solidara kun la mondo kie li loĝas kaj petas de ĉiu kompromiton kaj rompon de antaŭĵuĝojn. Multaj mitoj kiujn li petis forigon ne estas tiuj de la penso animista, "mita" aŭ "infana", sed tiuj pelitaj artefarite de la ekonomiaj interesoj separitaj de la naturo kaj de la empiriismo. Ŝatanto de scienco kaj kono, li opiniis, ke la uzado de la sciencoj revenigos onin al la bazo de la postuloj de la pensaro animista: tero vivanta sentita, komprenata kaj vivata kiel komunumo fare de la homo, la homo kaj la tero, kiel indikis lia fama programo.

En tiu kunteksto kompreneblas lia emo por la falkado. Laŭ li tiu tipo de ĉasado, ĉar farita per animaloj (falkoj, akcipitroj kaj agloj) "el la propra natura evoluo" ne konsistas el trompo, artifiko aŭ enorma avantaĝo rilate al la naturo, kio ja estas la ĉasado per pafilo ("El halcón falla muchas veces el lance y las presas escapan", Félix, el amigo de los animales, "Falko eraras ofte kaj predoj fuĝas", Félix, la bestamiko).

Sekvo[redakti | redakti fonton]

En epoko kiam en Hispanio ne ekzistis ankoraŭ klara ekologia konscio, la influo de Rodríguez de la Fuente gravis por la kreado de tiu konscio por defendo de la medio kaj konservado, kiu en liaj programoj de radio kaj televido iĝis pli kaj pli pova kaj urĝa. Ĉirkaŭ lia arta kaj pasia maniero montri la naturon kreiĝis la nomita "fenomeno Félix", tendenco pri amo al naturo kaj ties defendo kiu sukcesis ekzemple ŝanĝi la tiam kritikitan politikon de la ICONA, Instituto por Konservado de la Naturo, aŭ nuligi la asociojn por ekstermo de nocivaj bestoj. Krome li helpis la kreon de la hispana delegitaro de WWF (el kio postsekvos diversaj ekologiismaj kaj pormediaj asocioj), defendis la kreadon de Naturaj kaj Naciaj Parkoj kaj sukcesis protekti laŭleĝe speciojn kiaj la Migra falko kaj la Lupo. Li krome fondis en 1975 Rifuĝejon de Rabobirdoj en Montejo de la Vega de la Serrezuela, ĉe la plej granda populacio de gipoj de Eŭropo, kie li organizis porinfanajn kampadejojn.

Tiu kompromito konservadista kondukis lin defendi la ekologian ekvilibron super ĉiu besto individue konsiderata, kio metis lin en polemikoj ankoraŭ vivaj kaj en konstraŭstaroj al mediaj politikoj fare de diversaj institucioj, kiaj la Altlernejoj de inĝenieroj pri montoj kaj vojoj aŭ la IRYDA, Instituto por Agra Reformo, kio estis tialo por diversaj malamikecoj. Laŭ la biografio "Félix Rodríguez de la Fuente, el hombre y su obra", lia lupodefendo estis tialo eĉ por diversaj mortominacoj.

Pri lia granda populareco estas ekzemplo la jenaj. Laŭ enketoj rikoltitaj de lia biografiisto, Miguel Pou, el 1971 al 1974 en Hispanio li estis konsiderata "el personaje más famoso después de Franco" (la plej fama figuro post Franco). Laŭ Joaquín Araújo, en informo rikoltita ankaŭ de Pou, en 1983 70 % de la studentoj de Biologio intervjuitaj asertis esti elektinta tiun karieron pro la influo de Rodríguez de la Fuente. Je internacia nivelo, la serio El Hombre y la Tierra vidiĝis en la kvin kontinentoj, inklude landojn kiaj Ĉinio, kaj tiele lia mesaĝo atingis eble kelkajn centojn de milionoj de spektantoj.

La biografio Félix, el amigo de los animales detaligis lian vivon. La conciencia planetaria de Félix Rodríguez de la Fuente kolektas liajn pensojn kaj teoriojn, kiu enhavas konojn de antropologio same kiel proponojn por la aktuala socio. En 2010 publikiĝis nova biografio titolita "Félix Rodríguez de la Fuente, su vida, mensaje de futuro", kiu kolektas grandan parton de liaj personaj dokumentoj, korespondado kaj pensoj el la programo de Radio Nacional de España, ĝis tiam nepublikitaj, kiuj konfirmas lian kompromiton kun naturkonservado kaj vivo el tre frua junaĝo.

Polemikaj aspektoj kaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

Jam dum sia vivo, Félix Rodríguez de la Fuente, suferis kritikon pro la filmado de la preparita morto de animaloj por siaj dokumentaj filmoj, eĉ se lia intenco estas konsciigi landon pri la gravo de la ekologia ekvilibro. Tiele li defendis la preparon de morto de kaprido fare de aglo, se tio utilas al amigo de agloj, kiuj estas endanĝerigitaj je formorto, por per ties savo defendi la tutan ekosistemon.

Li ricevis kritikon ankaŭ pro sia forta personeco, impeta kaj pasia, pro kio li devigigis siajn kunlaborantojn fari saman labornivelon de li mem. Memorindas, ke dum la 1970-aj jaroj li havis frenezan laborritmon, kiel reĝisoro kaj prezentisto de programoj de radio kaj televido kaj verkinte librojn, krom lia aktiveco defendi naturon.

Post lia morto oni kritikis al li ke multaj scenoj de liaj dokumentaloj, ĉefe de El Hombre y la Tierra, estis filmitaj, ĉefe en la Natura Parko de la Ravino de la Rivero Dulce aŭ ravinaro de Pelegrina, pere de hejmigitaj animaloj[7] kiujn li havis kaptivece, aŭ farante falsajn scenojn per senmovigitaj animaloj aŭ eĉ remburitaj.[8] Tamen defendintoj de lia laborsistemo asertis, ke alimaniere ne estus eblinta akiri tiajn scenojn en naturo kaj ke ĉiukaze la hejmigitaj animaloj ne suferis iujn ajn damaĝon, kaj male oni sukcesis altiri la publikan intereson, kaj sekve ties apogon kaj konsciigon defendi la medion.

Monumentoj honore de li[redakti | redakti fonton]

Bona pruvo de la influo de Félix Rodríguez de la Fuente en la socio hispana kaj de la memoro kiun li postlasis estas granda nombro de monumentoj, memoraĵoj kaj parkoj en lia honoro distribuitaj tra la tuta Hispanio.[9] Post lia morto li pluricevis premiojn, trofeojn, medalojn kaj distingojn ĝis totalo de pli da 60 kaj oni kreis por lia honoro la Naturan Mar-Teran Rezervejon de Cabrera (Balearoj).

En Madrido estas la Parko Félix Rodríguez de la Fuente.

Oni eldonis du poŝtmarkojn. La duo de porinfana muziko Enrique y Ana dediĉis al li la kanton "Amigo Félix", kiu siavice iĝos granda sukceso. Kaj multaj lernejoj kaj institucioj en Hispanio portas fiere lian nomon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Araújo, Joaquín. La Voz de la Naturaleza: biografía de Félix Rodríguez de la Fuente. Barcelona: Salvat, 1990.
  • Araújo, Joaquín. El amigo de los animales. Biografía de Félix Rodríguez de la Fuente. Ediciones SM, 1991.
  • Pou, Miguel. Félix Rodríguez de la Fuente: el hombre y su obra Barcelona: Planeta, 1995. Edición casi agotada, en posesión de la Federación de Asociaciones de Félix Rodríguez de la Fuente.
  • Ramos Cumplido, Juan Manuel. Qué lugar tan hermoso para morir. Crónicas inéditas sobre la Vida y la muerte de Félix Rodríguez de la Fuente". Raíces, 2001.
  • Pou, Miguel. Félix, el amigo de los animales (reedición y ampliación de la anterior biografía). Equipo Sirius, 2005.
  • Pou, Miguel. La conciencia planetaria de Félix Rodríguez de la Fuente. Ed. Rueda, 2008.
  • Acción Naturaleza (revuo pri Félix eldonita de la NRO El Proyecto Félix, estrate de Miguel Pou).
  • Varillas, Benigno. Félix Rodríguez de la Fuente, su vida, mensaje de futuro. Ed. La Esfera de los Libros, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]