Duoninsulo La Magdalena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duoninsulo La Magdalena
Duoninsulo
duoninsulo [+]

LandoHispanio
Koordinatoj43° 28′ 9″ N, 3° 45′ 58″ U (mapo)43.46916667-3.76611111Koordinatoj: 43° 28′ 9″ N, 3° 45′ 58″ U (mapo)


Duoninsulo La Magdalena (Kantabrio)
Duoninsulo La Magdalena (Kantabrio)
DEC
Duoninsulo La Magdalena
Duoninsulo La Magdalena

Map
Duoninsulo La Magdalena
Vikimedia Komunejo:  Península de la Magdalena [+]
vdr
Palaco de La Magdalena.

La Duoninsulo La Magdalena estas duoninsulo en Santandero, en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi situas ĉe la Kantabra Maro, en la Golfo de Santandero. Ties areo estas 24.5 hektaroj. Ties posedo estis prezento de la urbo Santandero al la reĝo Alfonso la 13-a, kiu uzis ĝin kiel someran feriejon inter 1912 kaj 1929. Ĝi nun estas publika parko vizitebla dum tago.

Dum multa tempo la duoninsulo estis la plej grava punkto laŭ strategia kaj milita valoro, ĉar de ĝi oni povas vide kontroli la aliron al la Golfo de Santandero kaj la urbo. Fakte, ekzistas romiaj arkeologiaj restaĵoj, kiuj datiĝas je post la 1-a jarcento. Dum longa tempo ĝi ankaŭ apartenis al armeo, kaj en ĝi estis artilerioj. En julio 1812, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, la angloj (apogite de Hispanio) invadis la insulon Moŭro, de kie ili fajre batalis kontraŭ la francoj.

En la jaro 1906 fondiĝas la Reĝa Societo de Teniso de La Magdalena, kiu iĝis alt-nivela klubo en Hispanio.

Poste, la duoninsulo ekapartenis al la loka registaro, kiu konstruis ferian palacon por la reĝo Alfonso la 13-a. La konstruo daŭris de la jaro 1909 al 1911. Nun, ĝi estas sidejo por la someraj kursoj de la Internacia Universitato Menéndez Pelayo (UIMP). La iamaj ĉeval-staloj estis renovigitaj kaj nun ili estas uzitaj kiel loĝejoj por la someraj kursanoj.

En la marbordo de la duoninsulo estas du strandoj: samnoma plaĝo La Magdalena kaj plaĝo Bikini. Apud la enirejo de la duoninsulo estas malgranda bestoĝardeno, kie vivas anasoj, pingvenoj kaj fokoj. Pli, en la parko estas monumento al Félix Rodríguez de la Fuente kaj tri karaveloj (apartenantaj al la Marmuzeo) uzitaj de la kantabra navigisto Vitar Alsar kiel rememorigilo de vojaĝo de Francisco de Orellana al Pacifiko.

Origine, la duoninsulo ne havis arbojn, sed kiam la reĝo Alfonso la 13-a ekhavis ĝin, li decidis planti grandan aron de pinastroj.

En la parko oni celebras diversajn festojn dum la tuta jaro, ekzemple, koncertojn, sportajn konkursojn (plej elstare, de rajdado) kaj la Infanan Tagon de Kantabrio (la unuan dimanĉon de junio). Ĝi estas tre populara loko inter turistoj vizitantan la urbon kaj ĝi estas rapide alirebla de apuda kvartalo El Sardinero.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]