Iziso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iziso
egipta dio
Karakterizaĵoj
Sekso ina
En hieroglifoj
stt
,
H8
B1

stt
,
y
I12
Transskribo Aset aŭ Iset
Greka nomo antikve-greke Ἶσις
Kulto
Centro de kulto Philae, Abidozo
Familio
Gepatroj Geb, Nut
Patro Horuso
Patrino Nut
Gefratoj Oziriso, Setho, Neftiso, Horuso
Edzo/Edzino Oziriso
Infanoj Horuso, Anubo
simbolo trono, la suna disko kun kornoj de bovino, pasero, kobro, vulturo, sikomoro
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Isis
vdr
Stone building fronted by a tall gateway, a colonnade, and another gateway.
La Templo de Iziso ĉe Philae, kun pilonoj kaj interna korto dekstre kaj interna konstruaĵo maldekstre

Iziso[1] (egipte: Ast [aset]), aŭ foje Izisa, en la egipta mitologio estis dia edzino kaj fratino de la dio Oziriso, kaj patrino de la dio Horuso. Tiu dia familio estas la plej fama en la egipta mitologio. Iziso estis la simbolo de bonega patrino.

Iziso finfine iĝis ne nur ĉe la egiptoj, sed ĉefe la aliaj popoloj de Romia imperio la plej granda el la grandaj diinoj. Ŝia gloro superpasis tiujn de ĉiuj aliaj diinoj kune, inkluzive tiujn de Egiptio kaj de la Azia-Eŭropa mondo. Ŝi estis indentigita je multaj diinoj kiaj Persefona, Diana (Artemisa), Seleno kaj Demetra, kies aŭtenta nomo ŝi estis laŭ ŝiaj fervoruloj. Tiel ŝia kulto disvastiĝis tra la plena Romia imperio. Ekzemple en Pompejo, kie ŝi estis adorata kune kun alia sinkreta fenomeno: la dio Serapiso, kaj ilia filo Anubo. Oni trovis restaĵojn de temploj ŝiaj ĝis en Parizo (Lutecio) kaj Arras (Nemetacum), Belgio, Hispanio ktp. Iuj romiaj imperiestroj kiel Hadriano evidentigis apartan piecon al ŝi. Iziso estis la patrina diino de la mondo. Ŝia lasta templo estis tiu de la nila insulo Fileo (latine Philae) apud Asuano en la 4-a jarcento de nia erao.

Referencoj[redakti | redakti fonton]