Anubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anubo
en hieroglifa skribaĵo

(inkluzive de determinantivo)

M17 N35
Q3
G43
E16
Teriantropia bildigo de la dio Anubo

Anubo (iam ankaŭ Anúpev, pli precize verŝajne Inpu, kiel ĝustaj versioj de elparolado oni taksas: Anupu, Ienpw, atd.; helene Aνουβις – Anúbis; etimologion de lia nomo oni ne konas kaj estis malklara jam al egiptanoj. Egiptologo Kurt Heinrich Sethe aljuĝadis al li verŝajne misan signifon "hundo". Nun oni prijuĝas signifon "La ulo sub montaro estanta", kio substrekas lian signifon de gardisto de mortuloj kaj de iliaj kriptoj. Ankaŭ sciencistoj interkonsentas titolon "La ulo en loko de balzamado estanta". Temas pri dio de Antikva Egiptio, nome dio de mortuloj, sepultejoj kaj mumiigado kaj li estis ankaŭ dio de balzamistoj. Sed lia signifo estis, same kiel ĉe alia egipta diaro, diversmaniera, certe li apartenis al malnovegiptaj imagoj pri postmorta vivo. Li estis bildigata aŭ zoomorfe, en formo de ŝakalo, aŭ estis bildigita en t.n. teriantropia bildigo, kiam li havis formon de la viro kun ŝakala kapo. Ĝi apartenas al la plej malnovaj egiptiaj dioj. La plej malnovaj mencioj pri li estas atestitaj ekzemple en Tekstoj de piramidoj de Malnova regno kaj lia adorado daŭris ĝis fino de la antikva epoko. Ofte li estis ligata kun signife, aŭ ikonografie proksimaj dioj, ekzemple kun Sokaro, iujn li pli aŭ malpli ensorbis, ekzemple Vepuauet, Chentiimentiu, kaj iliaj nomoj fariĝis Anubaj epitetoj.

Plej frue en tempo de Meza Imperio, kiam en sepulta rito eminentiĝis kulto de Usiro kaj tiel li ombrigis la ceterajn submondajn diojn, estis Anubo konektita en rondon de usiraj mitoj. Plej malfrue en Nova Imperio li estis ligata ne nur kun mumifo, sed ankaŭ kun ceremonio de malfermado de buŝo, kiu estis unu el garantiaĵoj de la postmorta vivo. Pro konteksto kun Usiro en la tempo de helenismo Anuba kulto fine aperas kune kun kultoj de Serapo kaj Iziso (egipte Ast [aset]) ankaŭ en antikva mondo kaj postvivadis ankoraŭ en tempo de kristanismo.

La ĉefa centro de Anuba kulto estis regiono de Supra Egiptio signata kiel Anuba regiono kaj ĝia ĉefurbo Sako, greke Κυνουπόλις – Kynopolis (Urbo de la hundo), kiu situis verŝajne en la regiono de nuna el-Keso en centra Egiptio. Ĝia granda valoro en la kulto de postmorta vivo estis kompreneble adorata ankaŭ en vico da pluaj lokoj, ne nur en faraonaj nekropoloj.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Anubo protektas mumion

Anubo bonvenadis mortintojn en postmorta mondo kaj akompanadis ilin al Usiro. Ĉe la juĝo li pesis korojn de la mortintoj kun t.n. plumo de vero (Ĝi simbolis la animon de dio). Krom Anubo kaj Usiro ĉe la juĝo estis ankoraŭ dio Toto (Tehuti). Anubo estis danke al tiuj ĉi funkcioj nomata mastro de elirejo. Sendube li estis majstro de ĉiuj mumiigaj ritoj kaj teĥnikoj. Li estis dio de balzamado. Ekleziistoj gvidantaj mumiigadon surmetis lian maskon , por ke ili proksimiĝu al la dio. Anubo estis ankaŭ dio de espero, ĉar li povis redoni vivon al la mortintoj, li estis kreanto de renaskiĝo de la homo.

Anubo onidire naskiĝis el eksteredzeca rilato de Usiro kun lia fratino Nebteta kaj estis mamnutrata kaj edukata de la diino Iziso. Kiel ŝia fidela kunulo li pli poste protektis ŝin, kiam ŝi serĉesploris pecetojn de la korpo de sia edzo, kiun murdis lia frato Setho. Helpe de tiu ĉi diino li malkovris mumiigadon, danke al kiu li kunmetis la korpon de Usiro.

Ikonografio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Anubo el kripto de faraono Tutanĥamono
Anubo en antikva interpreto

Anubo estis konkretigata en formo de hundo aŭ (multe pli ofte) ŝakalo kuŝanta sur ventro, ofte sur soklo en formo de adorejo aŭ de plata kesto. Lia koloro estas ĉiam nigra kombinita kun oraj orloj. Ankaŭ li povas havi formon de la viro kun hunda (ŝakala) kapo, nur esceptokaze li estas bildigata pure antropoforme. En la roma tempo, kiam estis akcentata lia aspekto de la protektanto de Iziso, li povas esti konkretigata armita (ekzemple kiel la roma legiano). Plej malfrue de komenco de la Malnova Regno li estis ligata kun sanktaĵo imiuto.

Ankaŭ en la antikva medio, en kiu alie tio estas tute nekutima, Anubo konservas al si bildigon en formo de la viro kun animala kapo (sed ĉi tie prefere de la hundo ol de ŝakalo). Ĉar li estas ligata kun Hermo (en tiu ĉi aspekto li estas nomata ‛Ερµανουβις – Hermanubis), resp. kun Hermo Psiĥopompo, estas lia atributo bastono kun du ĉirkaŭvolvitaj serpentoj. Al la kosma aspekto, kiu estas al li nove atributata, respondas la suno kaj lunarko enmetitaj inter la oreloj.

Anubo estas ŝirmanta mumion