Arras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arras (stacidomo).
Arras
urbo
komunumo en Francio • urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Pas-de-Calais
(prefektejo)
Arondismento Arras (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
INSEE kodo 62041 [+]
Poŝtkodo 62000
Retpaĝaro http://www.ville-arras.fr/
Demografio
Loĝantaro 42 600  (2021) [+]
Loĝdenso 3 663 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 17′ N, 2° 47′ O (mapo)50.2897222222222.7808333333333Koordinatoj: 50° 17′ N, 2° 47′ O (mapo)
Alto De 52 al 99 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 11,63 km² (1 163 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Arras (Pas-de-Calais)
Arras (Pas-de-Calais)
DEC
Arras
Arras
Lokigo de Pas-de-Calais en Francio
Situo de Arras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arras [+]
vdr
Centra placo de Arras

Arras [aras], en esperanto Araso[1], 200 km norde de Parizo, 50 km sude de belga landlimo, estas la ĉefurbo de la departemento Pas-de-Calais, en la regiono Hauts-de-France. Tiu mezgranda urbo en nordo de Francio, kun siaj ĉirkaŭurboj, sumas proksimume 50 000 loĝantojn.

Blazono
Blazono

Historio[redakti | redakti fonton]

Robespiero naskiĝis en Arras la 6-an de majo 1758.

Arras estis, sub tiama nomo Nemetacum, ĉefurbo de la galla gento Atrebatoj. Poste romia urbo, kies restaĵoj estas prifosataj, dum la 2-a jarcento post tuta detruo kaj malhomigo de la regiono far la unuaj ĝermanaj ĝermanoj ligo al Ĝermanoj invadoj, ĝermanaj koloniantoj estis instalitaj de la romiaj imperiestroj.

En la jaro 1105, la urbo suferis terura epidemio kaŭzita de Claviceps purpurea. Laŭ la tradicio, la virgo kun mirakla kandelo kuracis 143 malsanulojn.

En la malnova Francio Araso estis la ĉefurbo de la provinco Artezo. Dum Mezepoko Arras estis, krom farado de drapo, plej konata en Eŭropo centro de elfarado de tapetoj, ĝigrade, ke en la angla lingvo tiam Arras signifis "tapeto" kaj en Italio Arazzi, kaj en la pola lingvo oni ĝis nun diras Arras por tapeto. Tiu produktado ĉesis pr. komence de la 16-a jarcento. Poste Arras iĝis produktanto de punto.

Ĉirkaŭ Arras okazis diversaj bataloj en diversaj militoj (Pri tio vidu listeton en artikolo Batalo de Arras. Dum la unua mondmilito Araso situis apud la fronto. Tie la britia armeo konstruis subteran malsanulejon por 700 malsanuloj. La lasta batalo de Arras okazis dum la batalo de Francio, en la unuaj etapoj de la Dua Mondmilito.

Nuntempe Araso estas ĉefe oficeja urbo.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj vidindaĵoj de la urbo estas la renesanca urbodomo kaj ĝia urboturo kaj kariljono, la du placoj "Granda placo" (Grand'-Place) kaj "Malgranda placo" (Petite-Place), ĉirkaŭitaj de 17-jarcentaj (fakte re-konstruita post detruo de la urbo dum la Unua mondmilito) domoj, kaj la kilometroj da subteraj galerioj laŭ tri taveloj, datiĝantaj el la mezepoko, kaj kiuj denove utilis por la brita armeo dum la unua mondmilito.

Ankaŭ la vasta abatejo Sankta-Vaast, en klasika stilo de la 18-a jarcento, kies monaĥapreĝejo ekde 1804 anstataŭas la de la revolucio malkonstruitan katedralon. En tiu abatejo (kiu apenaŭ utilis kiel tion) estas nun la muzeo. En 1934 okazis la franca nacia Esperanto kongreso.

Ankaŭ estas fortikejo, restaĵo de la urbaj fortikaĵoj, konstruita kiel multaj aliaj tiuepokaj de Vauban. Estas nun inskribita ĉe la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Famuloj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]

aliaj revolucianoj de 1789 vivis tempere tie:
Babeuf en karcero
Joseph Fouché estis profesoro
Lazare Carnot estis garnizone

aliaj naskitoj:

cetere:

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Esperanto-Klubo[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ PIV kaj laŭ la retejo de la loka klubo: http://arrasesperanto.free.fr

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]