Mejorada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Mejorada
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro José María Cuadrado González
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 1.337  (2011)
Loĝdenso 29,07 loĝ./km2
Geografio
Areo 46
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Mejorada en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Mejorada [meĥorAda] (plibonigaĵoplibonigita) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Mejorada" devenas el latina MELIORARE, kiu signifias en Esperanto plibonigi, kun la sufikso -ada ankaŭ de la latina -ATAM.[1]

Ties deveno povus havi tialon ĉe la antikva nomo de ties teroj: Malpartida (malbone partita). Tio havis devenon en problemoj pro limoj kun la Ávila pro malbona dispartigo de la tereno ĉu neegalece ĉu nesufiĉa pri etendo. Kiam en 1288 Sanĉo la 4-a donas tiujn terojn al Johano García de Toledo, ŝanĝas la nomon kontraŭ tiu de Mejorada (plibonigita), ĉu pro pliigo en la areo de tiuj ĉu pro donaco por ties plibonigo. Laŭ Corominas la nova nomo necesas ĉar la antaŭa estis malbonaŭgura.[2]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Zorreros. La censita populacio en 2011 estis de 2.033 loĝantoj kaj la denseco estas de 29,07 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Mejorada estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 548 m; je 90 km el Toledo, provinca ĉefurbo, je 122 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 7 km el la plej proksima urbo nome Talavera de la Reina. La areo de ties teritorio estas de 46 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°0′35″ N 4°52′55″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta «sur granda altaĵo, en malgranda loko ĉirkaŭata de rokaroj kaj enormaj ŝtonoj».[3] Ĝi apartenas al la komarko de la Sierra de San Vicente kiu siavice estas unu de la subkomarkoj de Talavera. Limas kun la municipaj teritorioj de Montesclaros norde, Segurilla oriente, Talavera de la Reina sude kaj Velada okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ĝi troviĝas en la geografia areo limigita de la rivero Taĵo sude kaj la valo de la rivero Tiétar norde, en areo konata kie El Berrocal (La Rokegejo).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la reconquista Alfonso la 8-a formis la municipajn teritoriojn de la zono kiu poste formos parton de Cervera de los Montes kaj Mejorada. En la 13a jarcento Sanĉo la 4-a donis la vilaĝon al sia ĉefa pordisto Johano García de Toledo kiu konstruigos la kastelon de Mejorada. En la 14a jarcento, jam kun titolo de vilaĝo, apartenis al Diego García Gómez. En la 15a jarcento heredis ĝin María Manrique de Toledo, Senjorino de Mejorada, Magán, Segurilla, kaj Cerbera, unua edzino de Johano de Silva kaj Ribera, markiso de Montemayor. Poste ĝi ekapartenis al Diego López de Toledo, kiu vendis ĝin al sia nevo Johano de Ayala, senjoro de Cebolla kaj Villalba. Poste ĝi apartenis al la graflando de Oropesa.

Atingebloj[redakti | redakti fonton]

La loko estas komunicata kun Talavera de la Reina pere de la ŝoseo CM-9512 kiu ĉe sia km 3 (Talavera-Mejorada) havas alirejon al punkto kilometra 118 de la Aŭtoŝoseo de Ekstremaduro. Ĝi komunikiĝas kun Segurilla, kiu distas 2 km, per de la ŝoseo TO-9042-V; kaj pere de la ŝoseo TO-9043-V, kun eko en Segurilla, oni atingas al Montesclaros, je 13 km, el kie oni povas aliri al valo de Tiétar.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo, je 200 m sudoriente de la vilaĝo, en ruinoj, kun du muroj kaj unu turo. El 13a jarcento.
  • Preĝejo de Virgulino de Ĉieliro, ununura navo kaj turo. El 15a jarcento kun postaj multaj rekonstruoj. Krado el plateresko kaj plafono de kapelo de mudeĥara stilo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, paĝo 78, ISBN 84-88439-70-9.
  2. Corominas, Joan, Tópica Hespérica. Estudio sobre los antiguos dialectos, el substrato y la toponimia romances, Madrid, 1972, Editorial Gredos, vol. I, paĝo 90, ISBN 84-249-0453-2.
  3. Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumen XI, pág. 356.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]