Alcolea de Tajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcolea de Tajo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Campana de Oropesa
Poŝtkodo 45571
Retpaĝaro [www.alcoleadetajo.es]
Politiko
Urbestro Ignacio Moreno López (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 904  (2011)
Loĝdenso 14,02 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 49′ N, 5° 9′ U (mapo)39.809444444444-5.1463888888889Koordinatoj: 39° 49′ N, 5° 9′ U (mapo)
Alto 340 m [+]
Areo 64,47 km² (6 447 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcolea de Tajo (Kastilio-Manĉo)
Alcolea de Tajo (Kastilio-Manĉo)
DEC
Alcolea de Tajo
Alcolea de Tajo
Situo de Alcolea de Tajo
Alcolea de Tajo (Hispanio)
Alcolea de Tajo (Hispanio)
DEC
Alcolea de Tajo
Alcolea de Tajo
Situo de Alcolea de Tajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcolea de Tajo [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Alcolea de Tajo en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Alcolea de Tajo estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Kiel la nomo indikas, la municipo situas borde de la rivero Taĵo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Alcolea" devenas el araba "al-quleya" kiu signifas kasteleton (diminutivo de al-qal 'a, kastelo). En 1129 aperis kun la nomo de Barranco de Alcolea (Ravino de Alkolea) kaj en 1086 kun tiu de Alcoleya.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas alcoleano. La censita populacio en 2011 estis de 904 loĝantoj kaj la denseco estas de 14,02 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la preĝejo de Nia Sinjorino de la Ĉieliro.

Alcolea de Tajo estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 340 m; je 121 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 64.47 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°48′34″ N 5°08′47″ Ok.

Limas kun la municipoj toledaj de El Puente del Arzobispo, Torrico, Oropesa, Calera y Chozas, Aldeanueva de Barbarroya, Navalmoralejo, kaj Azután, kaj kun la municipo de la provinco de Cáceres nome Villar del Pedroso.

La municipo alkoleaa enhavas la domarojn de Alcolea de Tajo, El Bercial, El Bercial de San Rafael kaj Vistalegre.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Ankaŭ nutraĵa industrio. Pri ĉio ligiĝas al proksima urbo Talavera de la Reina.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj eĉ el Paleolitiko, ĉe alfluo de rojo al rivero Taĵo. Estas ankaŭ restaĵoj de kastroj el vetonoj, apartenantaj al la popoloj keltiberoj, el la Ferepoko, kie troviĝis ceramiko kaj ŝtonaj skulptaĵoj de bestegoj (taŭroj?). Estas restaĵoj de vilaoj de romianoj de la 3-a kaj 4-a jarcentoj kaj nekropoloj de visigotoj.

La setlejo en la nuna domaro venas el la epoko araba, nome reloĝigo fare de almohadoj en la 10-a kaj 11-a jarcentoj. El tiam datas la almohada fortifikaĵo noma nun "Ciudad de Vascos" (urbo de eŭskoj), situanta je 20 km de Alcolea de Tajo, ene de la teritorio municipa de Navalmoralejo. En la "Cerro Sebastián" (monteto Sebastiano) oni malkovris fortikaĵon, de kies ekzisto devenas la nomo de la municipo, kiu utilis al la tiamaj loĝantoj por rigardejo por kontroli grandan etendon el Campo Arañuelo al la Sierra de Gredos.

Post la konkero de la zono en la 11-a jarcento, Alfonso la 6-a donis la lokon en 1085 al la eklezio de Toledo (urbo konkerita ĉirkaŭ sama epoko), kaj tiam nomiĝis Alcolea de Talavera.

Dum la regado de Johano la 1-a, la arkiepiskopo de Toledo, Pedro Tenorio, senjoro de la vilaĝo de Alcolea, petis al Reĝo la privilegion de parto de Alcolea, por konstruigi tie palacon ĉe la bordo de la rivero Taĵo. Estis problemoj pro inundoj de menciita rivero, kiuj malpermesis trapason de nutraĵoj kaj aliaj varoj. La Arkiepiskopo de Toledo Pedro Tenorio konstruigis ponton el ŝtono (nome la Ponto de la Arkiepiskopo), kiu nomigis tiun malgrandan parton de Alcolea kiu apartiĝis definitive el ties jurisdikcio, nome El Puente del Arzobispo, kiu estas la municipo kun plej malgranda jurisdikcio en Hispanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]