Carriches

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Carriches
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Isidro Castaño del Pino
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 315  (2011)
Loĝdenso 16,58 loĝ./km2
Geografio
Areo 19
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Carriches en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Carriches [karIĉes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Estas du teorioj pri la deveno de la termino "Carriches". La unua indikas, ke povus deveni de la termino "carrizal" aŭ "carrizos" de mozaraba deveno (kareksejo). La dua baziĝas sur la okazas apero skribita kiel "Carriche" aŭ "Carruche", kio pensigas pri la ligna ilo uzata por elpreni teron el farataj putoj kaj kiu populare estas konata per ambaŭ nomoj. Tiu dua teorio aspektas pli solida, ĉar en la 16a jarcento ŝajne la vilaĝo havis akvon nur el putoj ĉar ne havis fonton.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Carrichanos. La censita populacio en 2011 estis de 315 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,58 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Carriches estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 553 m; je 45 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′42″ N 4°27′28″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta en la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Santa Olalla, Carmena, La Mata, Mesegar de Tajo kaj Erustes, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 16a jarcento aperas kiel malgranda domaro majoritate de kamparanoj, kiu iĝis vilaĝo en tempo de la reĝo Fernando la 6-a (Hispanio).

Meze de la 20a jarcento la populacio trioniĝis el 900 al 300 pro elmigrado al Madrido, sed poste stabiliĝis.

Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento post la Hispana transiro al demokratio, la vilaĝo estis regata ĉiam de municipa konsilantaro hegemonia de la dekstraj partioj.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]