Navalcán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navalcán
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Campana de Oropesa
Poŝtkodo 45610
Retpaĝaro www.navalcan.com
Politiko
Urbestro Manuel Arroyo
Demografio
Loĝantaro 2 405  (2011)
Loĝdenso 40,08 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 4′ N, 5° 6′ U (mapo)40.068055555556-5.0927777777778Koordinatoj: 40° 4′ N, 5° 6′ U (mapo) [+]
Alto 394 m [+]
Areo 60 km² (6 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Navalcán (Hispanio)
Navalcán (Hispanio)
DEC
Navalcán
Navalcán
Situo de Navalcán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navalcán [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Navalcán en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Navalcán estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Navalcán" ŝajne estas koruptaĵo de Nava del Can. Nava estas ebenaĵo inter montetoj aŭ supermonteta[1] kaj can, kun plej verŝajna hipotezo kiel derivaĵo el latina CANEM, 'hundo', kvankam ankaŭ povus deveni de la bazo antaŭhindeŭropa *can*cant, 'ŝtono, roko'.[2] La toponimo povus aludi al brutobreda vojo proksima al la vilaĝo kun la paŝteja kulturo de la zono, kie la figuro de la hundo estas intime ligata kun tiu,

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Navalqueño. La censita populacio en 2011 estis de 2.405 loĝantoj kaj la denseco estas de 40,08 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Navalcán estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 394 m; je 115 km el Toledo, provinca ĉefurbo, je 145 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo kaj je 30 km el Talavera de la Reina, plej proksima urbo. La areo de ties teritorio estas de 60 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°4′5″ N 5°5′34″ Ok.

Geografía[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta «sur ebenaĵo ĉirkaŭata de nealtaj altaĵoj».[3] Ĝi apartenas al la komarko de la Campana de Oropesa kaj limas kun la municipaj teritorioj de Arenas de San Pedro norde en la provinco de Ávila, Parrillas oriente kaj Oropesa sude kaj okcidente en la provinco de Toledo.

Sude troviĝas la akvorezervejo de Navalcán kie enfluas kaj elfluas la rivero Guadyerbas al la rivero Tiétar. Enfluas ankaŭ en tiu akvorezervejo la rojo de Casas kies fina ero troviĝas en la municipa teritorio. Ĝi enhavas parton de la montoj de Oropesa kiuj etendas de oriento al okcidento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Navalcán estis dekomence paŝtista vilaĝo. La proksima brutobreda vojo nome Cañada Real Leonesa Occidental ludis gravan rolon iame ĉar utilis kiel bazo por la migrobredado kaj antaŭe al romia atendo. La reloĝigo de la teritorio post islama epoko estis farata de urbanoj de Ávila. Henriko la 2-a, en 1366, donis al García Álvarez de Toledo la senjorlandon de Oropesa kaj ties teron, kie estis Navalcán. En 1594 estis en ties teritori minejo de arĝento. En 1653, Navalcán iĝis vilaĝo reĝa kaj fora de la hegemonio de la feŭda senjoro.

Meze de la 19a jarcento estis 300 domoj.[3]

Meze de la 20a jarcento oni atingis la 4,558 loĝantojn, sed poste pro elmigrado la populacio preskaŭ duoniĝis al 2,452 en la 1980-aj jaroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu ekzemple la terminon Nava ĉe Navahermosa.
  2. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, paĝo 86, ISBN 84-88439-70-9.
  3. 3,0 3,1 Madoz, volumeno 12, paĝo 52.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]