Cebolla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cebolla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Distrikto Torrijos
Poŝtkodo 45680
Retpaĝaro www.mataro.org
Politiko
Urbestro Silvia Díaz del Fresno (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 3 834  (2010)
Loĝdenso 86 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 4° 34′ U (mapo)39.950555555556-4.5686111111111Koordinatoj: 39° 57′ N, 4° 34′ U (mapo) [+]
Alto 440 m [+]
Areo 37 km² (3 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cebolla (Hispanio)
Cebolla (Hispanio)
DEC
Cebolla
Cebolla
Situo de Cebolla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cebolla (Toledo) [+]
vdr
Situo de la Provinco Toledo en Hispanio
Situo de Cebolla en la Provinco Toledo kaj en Hispanio

Cebolla [zebOja] (Cepo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Cebolla" devenas el la araba "yevayla", kiu signifas monteto, loko kie setlis kaj preĝejo kaj domaro. La termino arabe ŝanĝoformiĝis al Jubaila kaj de tie al Zeboila, aperante en tekstoj poste al 14a jarcento kiel Zebolla.

Alia opinio asertas, ke la nomo povus deveni el latina caepulla kiu signifas la cepon. Antikve ĝi nomiĝis "Las Casas de Cebolla" (domoj de cepo).

Alia teorio indikas la terminon ankaŭ araban Gebel La(Dio faris min), ĉar en araba epoko oni translokigis la domaron el la bordoj de la rivero Taĵo al ĉirkaŭo de malgranda moskeo situanta en la monteto kie nun estas la preĝejo.

Alia versio parolas pro gastejo survoje al Talavera nome "Venta de la Cebolla" (gastejo de la cepo), kaj de tie la aktuala nomo de la vilaĝo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Cebollanos. La censita populacio en 2010 estis de 3.834 loĝantoj kaj la denseco estas de 103,62 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Cebolla estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Torrijos en la okcidenta parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 440 m; je 55 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 37 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′2″ N 4°34′7″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta inter du montetoj en la Distrikto Torrijos. Limas kun la municipaj teritorioj de Lucillos, Illán de Vacas, Domingo Pérez, Erustes, Mesegar de Tajo, Malpica de Tajo, La Pueblanueva kaj Montearagón, ĉiuj el la provinco de Toledo.

Tra ties teritorio fluas la rivero Taĵo, je ĉirkaŭ 3 km sude de la vilaĝo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tie estis romia setlejo. La unua dokumento kie aperas la vilaĝo datas de 1184, kaj temas pri dokumento de mozaraboj kie oni mencias kampardomaron aŭ domararon en la loko de Cebolla, kiu estis formata de la domaroj de La Aldehuela (domareto), Villalba, Sanchón kaj Las Casas de Cebolla. En 1215 ĝi estis donata de Alfonso la 8-a al episkopo de Plasencia. En 1477 ĝi akiris la titolon de vilaĝo.

En la Milito de Sendependigo la francoj detruis multajn stratojn kaj domojn de la vilaĝo, kies ruinoj observeblos dum multaj jaroj postaj.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elstaras:

  • La kastelo de Villalba.
  • La palaco de la dukoj de Frías.
  • La Ermitejo de San Illán.
  • La Ermitejo de San Blas.
  • La Preĝejo de San Cipriano.
  • La pilorio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]