Almendral de la Cañada

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Almendral de la Cañada
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Victoriano Fernandez
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 373  (2011)
Loĝdenso 10,97 loĝ./km2
Geografio
Areo 34
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Almendral de la Cañada en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Almendral de la Cañada [kanjAda] (Migdalarbaro de la Brutovojo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Enhavo

Toponimio [redakti]

Ĝia nomo estis "Almendral de Arriba" (Supra Migdalarbaro) pro abundaj migdalarboj, ĝis 1916 kiam ŝanĝis la nomon al aktuala, kiel referenco al mezepoka brutovojo nome Cañada Real Leonesa kiu pasas tra tiu loko.

Loĝantoj [redakti]

La loĝanto nomiĝas Almendraleño. La censita populacio en 2011 estis de 373 loĝantoj kaj la denseco estas de 10,97 loĝ/km².

Situo [redakti]

Almendral de la Cañada estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 620 m; je 87 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 34 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°11′11″ N 4°44′33″ Ok.

Geografio [redakti]

La municipo troviĝas en la komarko de Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de La Iglesuela, El Real de San Vicente, Navamorcuende kaj Sartajada, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio [redakti]

En la zono oni starigis turon jam citita en dokumento de 1337, laŭ la nomo de Almendral. En la ĉirkaŭoj de tiu turo kaj ĉe la brutovojo nakiĝis la domaro de Almendral, formante parton de la senjorlando de Dávila, poste markisoj de Navamorcuende.

Dum la unua duono de la 20a jarcento la vilaĝo preskaŭ atingis la milon da loĝantoj, sed ekde la elmigrado de la 1960-aj jaroj la populacio trioniĝis al la ĉ. 300 nune.

Kie kuriozaĵo, oni notu ke tiu vilaĝo posedas la rekordon "Guinnes" pro posedo de la plej granda zambombo de la mondo.

Notoj [redakti]


Vidu ankaŭ [redakti]