El Real de San Vicente

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

El Real de San Vicente
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Lorenzo Martín Maqueda
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 1.119  (2011)
Loĝdenso 20,72 loĝ./km2
Geografio
Areo 54
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de El Real de San Vicente en la provinco Toledo kaj en Hispanio

El Real de San Vicente (La Reĝa Loko -sed vidu sube- de Sankta Vincento) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Enhavo

Toponimio [redakti]

La termino "real" signifas "militista kampadejo", kaj devenas el araba "aryal" kiu signifas "loko kie estas kampadita armeo". En la epoko de Romia Imperio ĝi nomiĝis Monto de Venuso.

Loĝantoj [redakti]

La loĝantoj nomiĝas Realeños. La censita populacio en 2011 estis de 1.119 loĝantoj kaj la denseco estas de 20,72 loĝ/km².

Situo [redakti]

El Real de San Vicente estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 800 m; je 76 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 54 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°8′21″ N 4°41′25″ Ok.

Geografio [redakti]

Limas kun la municipaj teritorioj de Fresnedilla en la provinco de Ávila kaj Pelahustán, Garciotum, Castillo de Bayuela, Hinojosa de San Vicente, Navamorcuende, Almendral de la Cañada kaj La Iglesuela en la provinco de Toledo.

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio [redakti]

Dum la epoko de kristana reloĝigo post la konkero al islamanoj, la areo estis ligata al Avilo.

Meze de la 20a jarcento la populacio duoniĝis pro elmigrado el la 1950-aj jaroj el 2,000 loĝantoj al 1,000 loĝantoj komence de la 1980-aj jaroj kaj tiele pli malpli stabiliĝis ĝis nun.

Monumentoj kaj interesaĵoj [redakti]

  • Ermitejo de Sankta Nikazo
  • Preĝejo de Sankta Katerino.

Notoj [redakti]


Referencoj [redakti]

  • Canto Hituero.
  • Diputación de Toledo.
  • Listo de urbestroj ĉe MAP.
  • GUTIÉRREZ PULIDO, David (2008): "Apeo de la majada de la Cabeza de la Pinosa (1585)" en Real, nº 40, marzo de 2008, pp.25-26.
  • SÁNCHEZ MORENO, Antonio (2007): "La guerra civil en El Real de San Vicente" en Aguasal, nº40, agosto de 2007.
  • SÁNCHEZ MORENO, Antonio (2006-2007): "La guerra civil en El Real de San Vicente" en Cuaderna, nº 14-15, 2006-2007, pp. 135-154.

Vidu ankaŭ [redakti]