Novés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novés
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko Torrijos
Poŝtkodo 45519
Retpaĝaro www.noves.es
Politiko
Urbestro Benito Tapiador
Demografio
Loĝantaro 2 807  (2010)
Loĝdenso 66,83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 3′ N, 4° 16′ U (mapo)40.048333333333-4.2705555555556Koordinatoj: 40° 3′ N, 4° 16′ U (mapo) [+]
Alto 573 m [+]
Areo 42 km² (4 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Novés (Hispanio)
Novés (Hispanio)
DEC
Novés
Novés
Situo de Novés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Novés [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Novés en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Novés estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Manuel Belosillo, la termino "Novés" devenas el latina NOVUS 'nova'. José Gómez-Menor detaligas plie, kiam li indikas, ke devenas de NOVALIS 'kiu estas lasita ripoze', nome kampo aŭ tero. Por Javier García Sánchez malfacilas klarigi kaj la devenon kaj la motivon, akceptante, ke ĝi povus esti devena de novo laŭ la malkutima sufikso -és.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Novesanos. La censita populacio en 2010 estis de 2.807 loĝantoj kaj la denseco estas de 66,83 loĝ/km². Dum la du lastaj jardekoj de la 20a jarcento kaj la unua de la 21a, la populacio duobliĝis el 1,381 komence de la 1980-aj jaroj al 2.807 loĝantoj (2010).

Situo[redakti | redakti fonton]

Novés estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la nordacentra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 573 m; je 36 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°2′54″ N 4°16′14″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hidrografio.

La municipo situantas sur deklivaro kiun formas la rojo kiu trapasas la domaron, nome San Silvestre kaj kiu fluas al nordo ĝis enflui en la rojo Gualavisa en la termino de Maqueda. Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Maqueda kaj Portillo de Toledo norde, Fuensalida kaj Huecas oriente, Barcience kaj Torrijos sude, kaj Santo Domingo-Caudilla okcidente, ĉiuj el la provinco de Toledo.

La plej alta punkto estas La Atalaya je 583 super marnivelo. Krom la rojo San Silvestre, ĉe la limo kun Portillo de Toledo naskiĝas la rojo Barcience kiu trafluas la municipon de nordo al sudo kaj enfluas en la riveron Taĵon post trapasi kelkajn municipojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (tritiko, hordeo, olivoj, vino) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj ĉefe muloj por la laborforto) tradicie. Estis industrio rilate al la unuaranga sektoro, nome tekstila el lano, muelejo por oleo kaj fabriko de pano kaj vendejoj. En la aktualo la hegemonia sektoro estas servoj kun 47,4 % de la totalo de entreprenoj, sekve de la konstruado kun 31,6 %, la industrio kun 14,0 % kaj fine la agrikulturo kun 7 %.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj mencioj ŝajne estas de dokumento de la reĝo Alfonso la 8-a de 1208 kiel Noes; per sia nuna nomo Novés en testamento de mozaraboj de 12667 nome domaro de Novés, dependa de Fontalba de la Sagra. En 1360 katastrofo malpliigis la populacion de 300 al 50 familioj. Laŭ Madoz, en Novés naskiĝis la komunumanoj Padilla kaj Bravo, nome estroj de la insurekcio kiu kondukis al la Milito de la Komunumoj de Kastilio. Ties domoj estis detruitaj kaj ili mem ekzekutitaj.

Tie iome loĝis Lope de Vega kaj naskiĝis kaj loĝis Guiomar Carrillo, amantino de Garcilaso de la Vega.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]