Lope de Vega
El Vikipedio
Lope de VEGA (kompleta nomo Lope Félix de Vega Carpio) (Madrido, 25-a de novembro 1562 - 27-a de aŭgusto 1632) estis hispana verkisto kaj la plej fama dramaturgo de la Hispana ora epoko.
Li studis en Madrido kaj Alcalá de Henares.
Li estas unu el la plej famaj aŭtoroj de la t.n. "hispana ora epoko" de la hispana literaturo, en sia tempo eĉ pli fama ol Miguel de Cervantes. Lope, kiel li estas ofte simple nomata, verkis teatraĵojn (dramaj kaj komediaj) kaj poezion.
[redakti] Ĉefaj dramaj verkoj
- El perro del Hortelano
- La viuda de Valencia
- El maestro de danzar
- Peribáñez y el comendador de Ocaña
- Fuente Ovejuna
- El mejor alcalde, el Rey
- El caballero de Olmedo
- La dama boba
[redakti] Eksteraj ligoj
http://www.cervantesvirtual.com/bib_autor/lope Portalo de Lope en la Virtuala Biblioteko "Cervantes"
http://www.delbarrio.eu/soneto.htm Kiel verki soneton (poemo de Lope tradukita al Esperanto)
