Gerindote
| Gerindote | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Hispanio | |
| Regiono | Kastilio-Manĉo | |
| Provinco | Toledo | |
| Urbestro | Julián Morales Gutiérrez | |
| Retpaĝaro | municipo de Gerindote | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 2.441 (2010) | |
| Loĝdenso | 55,48 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Areo | 44 | |
Gerindote estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Enhavo |
Toponimio[redakti]
La termino "Gerindote" devenas el araba Yinān Dāwūd [1] kiu signifas "ĝardenisto..." aŭ "fruktoĝardeno de Davido". Iam ĝi nomiĝis Girendoth, Girenduch, Gerindot, Gerindote aŭ Zerindote, inter aliaj variantoj.
Loĝantoj[redakti]
La loĝantoj nomiĝas Gerindoteños. La censita populacio en 2010 estis de 2.441 loĝantoj kaj la denseco estas de 55,48 loĝ/km².
Situo[redakti]
Gerindote estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 540 m; je 32 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 44 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′4″ N 4°18′9″ Ok.
Geografio[redakti]
La municipo troviĝas situanta sur «malgranda ebenaĵo kun ioma deklivo»[2] en la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Torrijos, Barcience, Rielves, Albarreal de Tajo, Burujón, Escalonilla kaj Santo Domingo-Caudilla, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Ekonomio[redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historio[redakti]
La vilaĝo apartenis antikve al la episkopo de Segovio, kaj el 1482 al Gutierre de Cárdenas pro donaco fare de la Katolikaj Gereĝoj.
Monumentoj[redakti]
- Ermitejo de Sankta Jozefo.
- Preĝejo de Sankta Mateo Apostolo.
Festoj[redakti]
- 19a de marto: San Jozefo.
- 20a kaj 21a de septembro: Sankta Mateo Apostolo.
Notoj[redakti]
- ↑ Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, pág. 185, ISBN 84-95432-05-6.
- ↑ Madoz, vol. 8, paĝo 351-2.