El Puente del Arzobispo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Puente del Arzobispo
la loka monaĥejo Nia virga sinjorino
la loka monaĥejo Nia virga sinjorino
la loka monaĥejo Nia virga sinjorino
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Campana de Oropesa
Poŝtkodo 45570
Retpaĝaro Municipo
Politiko
Urbestro Manuel Casillas, PP
Demografio
Loĝantaro 1 466  (2011)
Loĝdenso 1,466 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 48′ N, 5° 10′ U (mapo)39.8025-5.1719444444444Koordinatoj: 39° 48′ N, 5° 10′ U (mapo) [+]
Alto 320 m [+]
Areo 1 km² (100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
El Puente del Arzobispo (Hispanio)
El Puente del Arzobispo (Hispanio)
DEC
El Puente del Arzobispo
El Puente del Arzobispo
Situo de El Puente del Arzobispo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Puente del Arzobispo [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de El Puente del Arzobispo en la provinco Toledo kaj en Hispanio

El Puente del Arzobispo (La Ponto de la Arkiepiskopo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi famas ĉefe pro sia ceramiko, kies tradicia koloro estas verda. Kun Talavera de la Reina estas du el ĉefaj ceramikaj kernoj plej gravaj de Hispanio.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Johano la 1-a, reĝo de Kastilio, nomis la lokon per Villafranca de la Puente del Arzobispo, alude al ponto konstruita de la arkiepiskopo Pedro Tenorio. Poste reduktiĝis al la aktuala nomo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Puenteño. La censita populacio en 2011 estis de 1.466 loĝantoj kaj la denseco estas de 1.466 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

El Puente del Arzobispo estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 320 m; je 110 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 1 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°48′9″ N 5°10′19″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La etendo area de tiu municipa teritorio estas fakte malpli de 1 km² (nome 0'998 km²), kaj tiele ĝi estas unu el plej malgrandaj de la tuta lando. Fizike la urba kerno de El Puente del Arzobispo situantas sue alteto de la valo de la rivero Taĵo, proksimume je ĉirkaŭ 320 metroj el tiu; kaj ties teritorio limas kun ĝi. Administre, ĝi estas situanta ene de la komarko de la Campana de Oropesa kaj limas sude kun la Provinco de Cáceres kaj ĉe la aliaj limoj kun la teritorio de la najbara Alcolea de Tajo.

Pri flaŭro elstaras malfermaj arbaroj de anzino kaj korkokverko. Tamen ĝi estas formata ĉefe de ĉerivera arbaro, ekzemple ĉe la rivero Taĵo aŭ ĉe la rojo Praderes, kun arboj kiaj poploj kaj salikoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Ceramiko. Turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis fondita de la arkiepiskopo de Toledo, Pedro Tenorio, en la dua duono de la 14a jarcento. La arkiepiskopo estis posedanto de la najbara Alcolea de Tajo, kun ampleksa municipa teritorio. Necesis trapasi la riveron Taĵon por iri al Monaĥejo de Guadalupe. Antaŭe oni uzis malfortajn boatojn kiuj okazigis oftajn akcidentojn. Pro tio Pedro Tenorio konstruigis grandan ponton super la rivero. La arkiepiskopo deziris, ke vilaĝo kontrolis la konstruadon kaj impostadon de la ponto kaj de tio la deveno de la vilaĝo.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefe la ponto, de 11 arkoj, el ŝtono kaj gotika stilo. Pliaj elstaraj konstruaĵoj estas la Monaĥejo de Franciskanoj, de la 17a jarcento, kiu aktuale ruiniĝas, kaj la Palaco Arkiepiskopa, konstruita sur la praa Palaco de Pedro Tenorio. Aliaj konstruaĵoj estas la preĝejo de Sankta Katalina, la Pilorio, la Hospitala Monaĥejo de Sankta Katalina. La unua, kvankam el la 15a jarcento, neniom havas el la iama strukturo, ĉar estis tute reformita en la 19a jarcento. Laste ĉe ĉirkaŭaĵo troviĝas la dolmeno de Azután.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]