Cardiel de los Montes

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Cardiel de los Montes
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Adolfo Carretero Martín
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 385  (2011)
Loĝdenso 16,04 loĝ./km2
Geografio
Areo 24
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Cardiel de los Montes en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Cardiel de los Montes estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Enhavo

Toponimio [redakti]

La termino "Cardiel" povus deveni el la latina "carduelis" kiu signifas "kardelo", abunda birdo en la zono. Ĝi povus deveni ankaŭ de la latina diminutivo de kardo, carduus en ties formoj cardellocardiello.

Loĝantoj [redakti]

La loĝantoj nomiĝas Cardielejos. La censita populacio en 2011 estis de 385 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,04 loĝ/km².

Situo [redakti]

Cardiel de los Montes estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 402 m; je 64 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 24 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°3′49″ N 4°39′25″ Ok.

Geografio [redakti]

La municipo troviĝas sur ebenaĵo en la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipoj de Garciotum, Nombela, Los Cerralbos, Lucillos kaj Castillo de Bayuela, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ĝi enhavas la montojn de Santa María, trafluas la teritorio la rojoj Saucedoso kaj San Benito, alfluantoj de la rivero Alberĉe, kiuj ekfluas la unua en la montaro El Real, kaj la dua en la teritorio de Pelahustán.

Je 2 km troviĝas la rivero Alberĉe, kun distra areo El Rincón (la angulo), kaj la urbanizaĵo Atalaya del Alberche, apartenanta al tiu ĉi municipo.

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio [redakti]

Oni supozas, ke temas pri unu de la plej antikvaj vilaĝoj de la zono. Ĝi akiris la titolon de vilaĝo en la 16a jarcento, kiam estis posedo de Henriko Davila kiu heredis la senjorlandon de Navamorcuende-Cardiel je la morto de sia nevo Miguel Dávila.

Kiel monumentoj estas pilorio kaj preĝejo de Santiago.

Notoj [redakti]


Vidu ankaŭ [redakti]

Bibliografio [redakti]

  • Gutiérrez Pulido, David (Madrid, 2006). "La iglesia parroquial de Santiago Apóstol" en SÁNCHEZ GIL, Julio: La historia de Cardiel. Desde sus orígenes hasta las desamortizaciones del siglo XIX. Ayuntamiento de Cardiel de los Montes.
  • Gutiérrez Pulido, David (2006-2007). "Artistas, artesanos y comerciantes talaveranos en iglesias de la Sierra de San Vicente (s. XVI-XVII)" en Cuaderna. nº 14-15, pp. 155-172. Diputación de Toledo.
  • Celdrán Gomáriz, Pancracio (2004). Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios (5ª edición). Madrid: Espasa Calpe. ISBN 978-84-670-3054-9.
  • Madoz, Pascual (1846), Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, tomo V, Madrid: Est. Literario-Tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, p. 556..
  • Sánchez Gil, Julio (Madrid, 2006). La historia de Cardiel. Desde sus orígenes hasta las desamortizaciones del siglo XIX. Ayuntamiento de Cardiel de los Montes.