Ugena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ugena
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45217
Retpaĝaro http://www.esmipueblo.com/Ugena/
Politiko
Urbestro Martín Pérez Núñez
Demografio
Loĝantaro 5 120  (2010)
Loĝdenso 341,33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 3° 53′ U (mapo)40.157777777778-3.8769444444444Koordinatoj: 40° 9′ N, 3° 53′ U (mapo) [+]
Alto 654 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Ugena (Hispanio)
Ugena (Hispanio)
DEC
Ugena
Ugena
Situo de Ugena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ugena [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Ugena en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Ugena [uĥEna] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Menéndez Pidal, la termino "Ugena" povus devni el antaŭromiaj antroponimoj "Ustius" aŭ "Usius".

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Ugeneros. La censita populacio en 2010 estis de 5.120 loĝantoj kaj la denseco estas de 341,33 loĝ/km². Dum la tuta 20a jarcento temis pri malmulte loĝata vilaĝo, malpli da 500 loĝantoj dum la tuta jarcento, ĝis la fino kiam okazis eksplodo de la loĝeja merkato en Madrido kaj multaj madridanoj venis loĝi tie: nune estas ĉirkaŭ 4,000 loĝantoj, tio estas la populacio dekobliĝis en nur 20 jaroj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ugena estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 654 m; je 39 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 15 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°9′28″ N 3°52′37″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situa en ebenaĵo de la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj teritorioj de Serranillos del Valle, Griñón, Cubas de la Sagra kaj Casarrubuelos en la provinco de Madrido kaj Illescas kaj Carranque en la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La antaŭromia toponimo indikas la antikvecon de la vilaĝo, eble de la epoko de Keltiberoj. Pri pasinteco de mozaraboj informas la pordego de Ugena en la antikva murego de Illescas.

Ĝi estis unue reĝa loko, sed poste, en 1660, ĝi estis vendata al Fernando Carlos de Vera, Grafo de Roca, kaj pasis en 1734 al nobelo kaj negocisto Francisco de Goyeneche [gojenEĉe], kiu estus nomumita Markiso de Ugena en 1735. La vilaĝo pluis kiel senjorlando de la familio Goyeneche ĝis 1780 kiam reiĝos reĝa.

Meze de la 18a jarcento la ekonomio baziĝis sur la produktado de tritiko, hordeo, kikeroj, vino kaj oleo, kiu produktiĝis en du muelejoj. Ekzistis ankaŭ produktado de gipso.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]