Avilo
Avilo (hispane Ávila) estas kastilia urbo en la aŭtonoma regiono de Kastilio kaj Leono, Hispanio. Tie loĝas ĉirkaŭ 40 000 homoj.
La urbo altas 1127 metrojn super marnivelo, kaj estas ĉefe konata pro Sankta Tereza aŭ Tereza el Avilo, la karmelinana reformanto, kiu vivis tie.
Enhavo |
Vidindaĵoj[redakti]
La centra parto de la urbo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO de 1985.
La ĉefa tiea vidindaĵo estas la malnova Murego, kiu ankoraŭ ĉirkaŭas tiun malnovan parton. Ĝi posedas perimetron 2516 metrojn longan kun 9 monumentaj pordegoj. Ĝia konstruado komenciĝs en la 11-a jarcento, kaj estis poste ampleksigita dum Mezepoko.
Ankaŭ grava estas la Katedralo (12-a - 15-a jarcento).
Provinco[redakti]
Avilo estas ĉefurbo de samnoma provinco. La ĉefaj urboj estas Arévalo, Arenas de San Pedro, Cebreros (naskiĝloko de la hispana politikisto Adolfo Suárez) kaj Adanero.

