Ordeno de Santiago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de la ordeno de Santiago

La ordeno de Santiago (hispanlingve Orden de Santiago), aŭ la ordeno de Santiago de Compostela, estis militista ordeno fondita en la 12-a jarcento. Ĝi havas la nomon de la nacia sankto de Hispanio, Sankta Jakobo, kies nomo uzadis la kristanoj de Galegio kaj Asturio ekde la 9-a jarcento por batali kontraŭ la hispanaj islamanoj kaj forpuŝi ilin.

Santiago de Compostela, en Galegio, estas la centro de la kulto de tiu apostolo, sed fakte estis nek la naskiĝejo nek la ĉefa sidejo de la ordeno. La ordeno ricevis sian unuan regulon en 1171 el la kardinalo Jacinto (estonta papo Celesteno la 3-a). Male de la samepokaj ordenoj de Calatrava kaj Alcantara, kiu obeis al la striktaj reguloj de la cistercianoj, Santiago akceptis nur la pli mildajn regulojn de la aŭgustenanoj. Tio favoris la rapidan disvolviĝon de la ordeno, kiu signife kontribuis al la Reconquista de la hispana teritorio.

La simbolo de la ordeno estis la kruco de Sankta Jakobo, tio estas ruĝa kruco finiĝante per spado.