Festivalo de la Vieilles Charrues

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Festivalo de 2006

La Festivalo de la Vieilles Charrues (franclingve Festival des Vieilles Charrues; bretonlingve Gouel an Erer Kozh) estas ĉiujara festivalo pri diverĝenraj muzikoj okazanta en Carhaix-Plouguer, Bretonio. Komencinte en 1992 en vilaĝo Landeleau kiel loka festo, ĝi fariĝis unu el la plej grandskala festivalo en Eŭropo, kaj la unuaskala en Francio. En 2008, la somera festivalo akceptis 215 000 festivalanojn en kvar tagoj, kaj dungis pli ol 5 000 volontulojn. Male al kelkaj aliaj festivaloj, ĝi preskaŭ ne ricevas subvenciojn kaj regule donacas por la la asocia kaj kultura disvolviĝo en centra Bretonio, inkludante la lernejaro Diwan.