Eŭskio
| Euskal Herria Eŭsklando |
|
| Nacia devizo: Zazpiak Bat | |
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Pamplono |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | eŭska, hispana, franca |
| Areo % de akvo |
20.947 km² ? |
| Loĝantaro | 3.007.661 (2006) |
| Politiko | |
| Sendependiĝo | Ne estas sendependa |
| Ekonomio | |
| Valuto | Eŭro |
Eŭskio aŭ Eŭskujo (eventuale Vaskio aŭ Vaskujo, eŭske Euskal Herria, t.e. Eŭsklando) estas la tradicia lando de la Eŭskoj. Ĉar la Eŭskoj neniam havis fortegan politikan unuecon, ĝi nuntempe troviĝas en situacio simila al tiu de dispecigita Kurdio: Du el ĝiaj tri ĉefaj partoj troviĝas ene de la hispana regno, dum Nord-Eŭskio estas franca. En vastaj areoj ĝi jam estas kulture latinidigita, kun ofta perdo de la nura antaŭhindeŭropa lingvo de Eŭropo, la Eŭska.
Eŭskio, vastasence, ampleksas la jenajn sep provincojn:
Ene de Hispanio:
- En Eŭska Aŭtonoma Komunumo (ofte nomata "Eŭskio" ankaŭ):
- Alavo (eŭske Araba, hispane Álava)
- Gipusko (eŭske Gipuzkoa, hispane Guipúzcoa)
- Biskajo (eŭske Bizkaia, hispane Vizcaya)
- En Navara Aŭtonoma Komunumo:
Ene de Francio (oficiale en departemento Atlantikaj Pireneoj, france Pyrénées-Atlantiques):
- Lapurdo (eŭske Lapurdi, france Labourd)
- Malalta Navaro (eŭske Nafarroa Beherea, france Basse Navarre)
- Zubero (eŭske Zuberoa, france Soule)
La flago de Eŭskio nomatas Eŭske "Ikurrina".
La plimulto de la Eŭskoj klopodas konservi la eŭskan lingvon viva, kaj multaj eŭskaj naciistoj klopodas akiri sendependecon de Hispanio kaj Francio.
|
||||||||