Scheveningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Hago, sur kiu Scheveningen estas verde markita
La strando ĉe Scheveningen de Adriaen van de Velde, pentrita en 1658.
La marpromenejo (piero) en Scheveningen

Scheveningen [ˈsĥeːvənɪŋə(n)] estas urboparto de Hago, je distanco de ses kilometroj de la urbocentro ĉe la strando. De malgranda fiŝista vilaĝo ĝi evoluis al la plej granda mara banloko de Nederlando.

Ĝi estas atingebla de la urbocentro per pluraj tramoj, kiuj veturas ĝis la dunoj ĉe la strando.

Esperanto en Scheveningen[redakti | redakti fonton]

Post la elmigro de Teo Jung el Germanio en 1936, Scheveningen fariĝis sidejo de la eldonejo "Heroldo de Esperanto".