Theo Jansen (artisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theo Jansen
Persona informo
Naskonomo Theodorus Gerardus Jozef Jansen
Naskiĝo 17-an de marto 1948 (1948-03-17) (76-jaraĝa)
en Scheveningen
Lingvoj anglanederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Teknika universitato Delft
Okupo
Okupo skulptisto • kinetic artist • vidartisto • pentristo • konstruisto
Verkoj Jansen's linkage
TTT
Retejo http://www.strandbeest.com
vdr

Theodorus Gerardus Jozef (Theo) Jansen (Hago, 17-an de marto 1948[1]) estas artisto-inventisto vivanta kaj laboranta en Nederlando. Li estas antaŭ ĉio konata pro siaj strandbestoj, memstare irantaj kinetikaj konstruaĵoj faritaj el i.a. pvc-tuboj.

Jansen studis de 1967 ĝis 1975 fizikon en la Teknika universitato Delft. Post tiuj studoj li decidis daŭrigi kiel artisto. La unuajn sep jarojn li pentris. En 1980 li konstruis flugantan subtason (kvin metrojn en diametro, fulmantaj lumoj kaj pepanta sono), kiu flugis trans Delft kaj maltrankviligis la urbon.[2]

La strandbestoj, per kiuj Jansen iĝis konata, unue celis influi la strandon kaj dunpejzaĝon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rijksbureau voor Kunsthistorische Documentatie Theo Jansen
  2. La honto de strand-eskimo de Volkskrant, 12-an de oktobro 1996