Internacia Puna Kortumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Internacia puna kortumo)
Internacia Puna Kortumo
International Criminal Court
emblemo
internacia tribunalointerregistara organizaĵo
Komenco 1-a de julio 2002 vd
Geografia situo 52° 6′ 20″ N, 4° 19′ 4″ O (mapo)52.1055555555564.3177777777778Koordinatoj: 52° 6′ 20″ N, 4° 19′ 4″ O (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Hago
Situo Hago
Internacia Puna Kortumo (Sud-Holando)
Internacia Puna Kortumo (Sud-Holando)
DEC
Internacia Puna Kortumo
Internacia Puna Kortumo
Lokigo de Sud-Holando en Nederlando
Map
Internacia Puna Kortumo
Agareo

internacia krimjuro

Ĉefestro(j) Piotr Hofmański • Chile Eboe-Osuji • Philippe Kirsch • Song Sang-Hyun • Silvia Fernández de Gurmendi vd
Membro de Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Internacia Puna Kortumo (IPK) estas juĝistaro fondita en 1998/2002 kiel konstanta tribunalo por serĉi, akuzi, juĝi homojn pro genocido, krimoj kontraŭ la homeco, kaj militkrimoj, laŭ la difinoj de kelkaj internaciaj konsentoj, plej notinde la Statuto de Romo por la Internacia Puna Kortumo.

La IPK estas aparta de la Internacia Kortumo, kiu ekzistas por solvi disputojn inter landoj.

Tri ŝtatpartioj (landoj aprobintaj la Statuton de Romo) je 2005 estas alvokinta la Prokuroron trakti situacion: Ugando, Demokratia Respubliko Kongo, kaj Centr-Afrika Respubliko. La Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj alvokis la Prokuroron trakti la situacion en Darfuro, Sudano en marto de 2005. Post analizoj kongrue kun la Statuto kaj la Regularo pro proceso kaj pruvaĵoj, la ĉefprokuroro decidis plene esplori la situaciojn de Ugando, DR Kongo kaj Sudano. La IPK baldaŭ ordonos la unuajn aktojn de aresto, verŝajne por la ĉefoj de la Divina Armeo de rezisto de Ugando, kaj iu ĉefo nenomata en orienta Kongo Kinŝasa.

En julio 2008, serbo Radovan Karadzic estis arestita pro militkrimoj faritaj dum la milito en eksa Jugoslavio. Li estos procesita en la IPK.

Organizo[redakti | redakti fonton]

Prezidanto[redakti | redakti fonton]

IPK elektas Prezidanton, kun Unua kaj Dua Vic-prezidanto, inter la juĝistaro. Oficperiodo estas 3 jaroj kaj eblas reelektiĝi ne pli ol unu fojo.[1]

En marto 2015, la 11-an, 3 virinoj elektiĝis por prezidi la Kortumon.

  • Prezidanto Silvia Alejandra FERNANDEZ DE GURMENDI el Argentino
  • Unua Vic-prezidanto Joyce ALUOCH el Kenjo
  • Dua Vic-prezidanto Kuniko OZAKI el Japanio

Ilia ofico daŭros ĝis 2018.

Juĝistaro[redakti | redakti fonton]

La juĝistaro konsistas 18 juĝistojn, organizitajn en 3 subjuĝistaroj: La antaŭprocesa juĝistaro, procesa juĝistaro, kaj apelacia juĝistaro.[2] Juĝiston elektas la asembleo de ŝtatpartioj[2]. Oficperiodo de juĝisto estas 9 jaroj, kaj ĝenerale ne eblas reelektiĝi.[2] Juĝisto devas esti civitano de iu ŝtatpartio, kaj ne eblas esti du pluraj juĝistoj el la sama lando.[3]

Oficejo de la Prokuroro[redakti | redakti fonton]

La Oficejo de la Prokuroro estas sendependa organizo en IPK, kiu devas serĉi kaj persekuti pri krimoj.[4] Prezidas ĝin la Ĉefprokuroro, kiun helpas unu aŭ pli da vicprokuroroj.

Ŝtatpartioj de la IPK[redakti | redakti fonton]

Plue, 41 aliaj landoj subskribis, sed ne aprobis la traktaton. Sen posta akto de aprobo, traktato eĉ subskribinta havas nenian laŭleĝan efikon, kaj tiaj ŝtatoj ne estas partioj ĝis fari akton.

Usono kaj Israelo subskribis la traktaton, sed poste malkonfesis ties subskribon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  1. Roma Statuto, Artikolo 38 http://legal.un.org/icc/statute/99_corr/cstatute.htm
  2. 2,0 2,1 2,2 International Criminal Court. Judicial Divisions https://www.icc-cpi.int/about/judicial-divisions
  3. Roma Statuto, Artikolo 36 http://legal.un.org/icc/statute/99_corr/cstatute.htm
  4. International Criminal Court. Office of the Prosecutorhttps://www.icc-cpi.int/about/otp