Aŭgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭgio
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo monarko
Patro Eleius
Patrino Hyrmine
Infanoj Agasthenes • Fileo • Agamede • Epicaste • Eurytus
vdr

Aŭgio estis helena reĝo, kies aparte malpuraj ĉevalstaloj estis purigitaj de Heraklo[1].

Reĝo de Eliso en Elido[redakti | redakti fonton]

Filo de HeliosoPozidono[2], li estis reĝo de Eliso, en Elido. Li havis grandajn brutojn. Sed tiom malkuraĝa li estis, ke li neniam purigis la stalojn. Amasoj da sterko plenigis liajn kortojn, kaj tiel forte fetoris, ke la loĝantoj de la regiono plendis pro tio.

Aŭgio kaj la sesa laboro de Heraklo[redakti | redakti fonton]

Eŭristeo, reĝo de Tirinto, ordonis al Heraklo purigi la stalojn en nur unu tago. Heraklo ne diris al Aŭgio, ke la laboro estis ordonita senpage. Li petis de Aŭgio dekonon de lia brutaro, kiel salajron. La reĝo konsentis.

Li komencis malfermi larĝajn breĉojn tra la murojn. Poste, li devojigis la riveron Alfeo kaj la riveron Peneo de iliaj fluejoj, kaj vojigis ilin tra la stalojn. Tiuj rapidaj fluoj forportis la sterkon. Estis do plenumita la sesa laboro de Heraklo.

Sed, intertempe, Aŭgio eksciis, ke tiu laboro estis ordonita de Eŭristeo. Li do rifuzis doni la promesitan brutaron. Fileos, kiu estis unu el la filoj de Aŭgio, decidiĝis pri Heraklo. Tuj Aŭgio ekzilis tiun filon, kiu foriris kun Heraklo, promesante reveni iun tagon kun armeo.

Heraklo kontraŭ Aŭgio[redakti | redakti fonton]

Ĉar Aŭgio ne volis pagi la salajron de Heraklo post la sesa laboro, li revenis kun Fileo kaj armeo. En Eliso, li mortigis Aŭgion kaj ties filojn. Li surtronigis Fileon anstataŭ ties patro.

Unuaj Olimpiaj ludoj en Elido[redakti | redakti fonton]

Post la dispartigo de la militakiro, li organizis feston en kiu la gastoj konkursis per piedkurso,luktado,ĵetlancado,disklancado, ĉarkurso. Laŭ la tradicio, tio fariĝis la unuaj olimpiaj ludoj. Depost tiu tempo, estis ordonita, ke en Elidon, neniu povus eniri armita[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV
  2. La mythologie grecque et romaine Catherine Salles Ed.Hachette 2003
  3. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine Joêl Schmidt Ed. Larousse 2005