Helios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Helioso)
Saltu al: navigado, serĉo
Helios, J.B. Zimmermann, 17-a jarcento (kastelo Nymphenburg en Munkeno)

Helios (greke: Ήλιος, „suno“) estis laŭ la greka mitologio la dio de la suno. Same kiel Selene, la diino de la luno, kaj Eos, la diino de la matena krepusko, li estis ido de la dia paro Hyperion (patro) kaj Theia (patrino).

La fama statuo de la koloso de Rodiso reprezentis Helioson.

Parenco[redakti | redakti fonton]

Kune kun sia edzino Klimeno, Helioso havis kvar gefilojn: Ajglo, Faetuso, Lampetio (la tri Heliadinoj) kaj Faetono. Krome li estas la patro de Kirko kaj Pazifao.

Partneroj kaj idaro
Nekonatulino Naŭsidamo Eglo Perseiso Klimeno Keto Ateno Klitio Leŭkotoo
a Filino de Asteropo, laŭ alternativa versio.
b Filino de Kreto, laŭ alternativa versio.
c Filinoj de Rodiso laŭ alternativa versio.

Mito[redakti | redakti fonton]

La tasko de Helios estis konduki la sunĉaron tra la ĉielo; Eos antaŭiris la ĉaron matene kaj Selene sekvis ĝin vespere. Laŭ sia potenco Helioso ofte estis juĝata samforta kiel la diopatro Zeŭso, kiu regis la fulmojn.

Dumnokte Helioso loĝis en sia ora palaco. Simile al granda pokalo, ĝi flosis sur la riverego Oceano, kiu ĉirkaŭas la mondon. Tie li ripozis antaŭ ol denove trairi la ĉielon. Eos malfermis la pordon de la palaco ĉiumatene.

Kvar fieraj ĉevaloj tiris la ĉaron. Iliaj krinaroj estis el oro. Tiom brilis la skipo, ke tiu, kiu provis rigardi ĝin nudokule, tuj blindiĝis.

Clytie enamiĝis en Helioson sed li disdegnis ŝin. Ŝi estis ŝanĝita en floron, kiu ĉiam turniĝas al la lumo de la suno. Tial ĝi nomiĝas helianto aŭ sunfloro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la malfrua antikvo Helios ludis ankoraŭ gravan rolon, kiam la romia imperiestro Juliano Apostato provis establi novan nekristanan ŝtatan kulton influitan de novplatonismo.