Koloso de Rodiso

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
librokovrilo
librokovrilo

La Koloso de Rodiso (greke Κολοσσός της Ρόδου) apartenigas al la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, sed malmulte sciatas ekzakte pri tiu giganta statuo (kun proksima alteco de 34 metroj) de la dio Helioso, starigita sur la greka insulo Rodiso fare de Ĉareso de Lindos dum la 3-a jarcento a.K.. Ĝi havis proksime la saman grandecon kiel la Statuo de Libereco en Nov-Jorko kvankam ĝi staris sur pli malalta bazo.

La prezentado kiel disgamba gardisto super la enirejo de la haveno de Rodiso kreiĝis ĵus en la nuntempo kaj eraras. Tia statuo ne povis ekzisti, eĉ sole pro statikaj kialoj. Oni supozas, ke la koloso necese havis „trian stargambon“, forme kiel mantelo (laŭ provo de rekonstruado fare de H. MAYRON), kiel lanco (laŭ A. GABRIEL) aŭ simile – aŭ ke ĝi staris kun rektaj gamboj kaj kun unu mano ĉielen proksime de la haveno.

 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo

Piramidoj de Gizo Pendĝardenoj de Semiramida Statuo de Zeŭso en Olimpio Templo de Artemis en Efeso
Maŭzoleo de Halikarnaso Koloso de Rodiso Lumturo de Aleksandrio


Ĉi tiu artikolo pri "Koloso de Rodiso" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.