Maŭzoleo de Halikarnaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mausoleum of Halicarnassus.jpg

La Maŭzoleo de Halikarnaso estis unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. La konstruaĵo estis maŭzoleo de Maŭsolo, tirano de la sudokcident-anatolia Kario. Ĝin konstruigis inter -353 kaj 351 a.K. fratino kaj vidvino de Maŭsolo en Halikarnaso. Ĝin planis Putheos, la ornamajn statuojn skulptis grekaj famaj skulptistoj: Skopas, Bruaksis, Leokhares kaj Timotheos.

Laŭ Plinio la pli maljuna, la fundo de la konstruaĵo estis kvadratforma kun perimetro de 125 m. Ĝin limis 36 kolonoj, sur la pinto staris 24-ŝtupa piramido, kiun ornamis supre marmora, kvarĉevala batalĉaro.

Plimulto de statuoj de la Maŭzoleo estas rezervitaj en la British Museum. Inter ili troviĝas frizo prezentanta batalon de grekoj kaj amazonoj.

La Maŭzoleo detruiĝis pro tertremo inter la 11-a kaj 15-a jc.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo
SevenWondersOfTheWorld.png

Piramidoj de Gizo Kheops-Pyramid.jpgPendĝardenoj de Semiramida Ogrody semiramidy.jpgStatuo de Zeŭso en Olimpio Statue of Zeus.jpgTemplo de Artemis en Efeso Ac artemisephesus.jpg
Maŭzoleo de Halikarnaso Mausoleum of Halicarnassus.jpgKoloso de Rodiso Rhodes0211.jpgLumturo de Aleksandrio Lighthouse - Thiersch.gif