Dirka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dirka, (helene Δίρκη, latine Dirce) estis en la helena mitologio edzino de la teba reĝo Liko.

En Tebo, post morto de Labdako, transprenis regadon Nikteo, kiu havis belan filinon Antiopon. Al ŝi, kontraŭ volo de ŝia patro, edziĝis sikiona reĝo Epopeo. Pro tio Nikteo kontraŭ li sensukcese militis. Kiam li estis mortonta, petis sian fraton Likon, venĝi lin. Liko aranĝis ekspedicion en Peloponezon, detruis la urbon Sikionon kaj la reĝon Epopeon mortigis. Dirka malamis sian nevinon Antiopon, verŝajne pro ŝia beleco, kiu fascinis eĉ dion Zeŭson. Kiam al Antiopo naskiĝis filoj Amfiono kaj Zeto, Dirko konvinkis sian edzon, ke li ĵetigu la ĝemelojn en arbaro kaj Antiopon enprizonigu. La knabojn kompatis paŝtisto kaj prenis ilin al si por edukado. Post kelkaj jaroj Antiopa sukcese fuĝis kaj venis al la paŝtista kabano. Tie aperis Dirka, proklamis Antiopon fuĝita sklavino kaj ordonis al ŝiaj filoj alligi ŝin al la sovaĝa virbovo kaj mortarĉumi ŝin. Amfiono kaj Zeto ne volis tion fari kaj kiam ili preskaŭ obeis la reĝinon, la paŝtisto senvuialigis al ili, ke Antiopo estas ilia patrino. La filoj terure ekkoleriĝis kaj punis Dirkon per la sama maniero, kiun ŝi volis uzi por Antiopo. La virbovo mortarĉumis Dirkon kaj el ŝia sango elŝprucis fonto, kiu estis nomata per ŝia nomo. Antiopa kaj ŝiaj filoj revenis en Tebon. Laŭ unu versio ili pro priparolo de la dio Hermeso forlasis punadon de la reĝo Liko, ili donacis al li vivon, sed forpelis lin el la urbo. Laŭ alia versio ili mortigis lin. Ili ekregis la urbon, konstruis belajn domojn kaj fortajn muregojn.

Reflekso en arto[redakti | redakti fonton]

La plej dramecan momenton el tiu ĉi historieto kaptas la plej granda statuaro konservita el la antikva tempo, nome "Farnesa virbovo" en Napolo, kreita de skulptistoj Apollonios de Tralles kaj Tauriskos de Tralles en la 1-a jarcento a.K.