Krono (dio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Krono.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ĥrono.
Krono
Originala nomo Κρόνος
Sekso vira
Eble sama Saturno, astrologia Saturno
Familio
Patro Urano
Patrino Geo
Edzo/Edzino Rea
Infanoj Zeŭso, Hestia, Hadeso, Pozidono, Demetra, Hera, Enyalius, Kirono, Dolops, Erinioj, Mojroj, Krejo, Doloncus
Amkunuloj Hejmarmeno, Evonyme
vdr

Krono (greke Κρόνος, Krónos) estas en la helena mitologio laŭ la Pelasga mito pri ekesto de la mondo filo de Eŭrinomo kaj serpento Ofiono. Kune kun Rea li estis, kiel ĉiu el la titanoj disponigita al unu el la stelaj potencoj, en lia kazo tio estis Saturno. Laŭ la Homera mito pri kreo de la mondo li estis la plej juna filo de grekaj dioj Urano kaj Geo. En la romia mitologio Saturno nomiĝas latine Saturnus.

Saturno voranta unu el siaj idoj de Rubens

Jam ĉirkaŭ la 7-a jarcento a.K. oni unuigis lin kun la personigo de tempo – helene Χρόνος (Ĥronos), kio tamen estas etimologie malĝusta. Komence temis pri du diversaj dioj, kiuj en multaj interpretoj kuniĝis. Demando pri ĝusta origino de la vorto estas diskutebla, eble ĝi estas derivita de la vorto kraino. Sed pli verŝajna estas, ke la nomo havas la antaŭgrekan originon kaj ankaŭ la krona kulto estis transprenita el la antaŭgreka tradicio.

En la greka mitologio kaj fruaj mitoj[redakti | redakti fonton]

Geo fariĝis edzino de Urano, kiam li posedigis la mondon kaj naskigis dek du idojn, titanoj, nomataj Okeano, Kojo, Krio, Hiperiono, Japeto kaj Krono kaj titaninoj nomataj Teia, Reia, Mnemosino, Foiba, Temis kaj Tetis.

Urano siajn idojn malamis kaj pliajn siajn idojn Hekatonkirojn eĉ ĵetis en Tartaron. Ilia patrino Geo siajn infanojn instigis, ke ili la patron senigu de la regado, sed ununura Krono plenumis ŝian deziron. Geo armigis lin per falĉileto el fajroŝtono kaj Krono per tiu ĉi falĉileto la dormantan patron senigis de testikoj, proklamis sin reganto de la mondo kaj siajn gefratojn devigis, ke ili servu al li. El la sango, kiu gutis el mutilita Urano sur teron post kuniĝo kun Geo naskiĝis grandeguloj Gigantoj kaj (laŭ iuj aŭtoroj) diinoj de venĝo Erinioj. La lasta Urana ido laŭ Hesiodo estis diino de amo Afrodita, naskita el ŝaŭmo fekundigita per Urana viraĵo ĵetita en maron.

En alia versio de tiu ĉi mito ne sentronigis Krono Uranon, sed grandan serpenton Ofionon. Poste Krono liberigis la mondon de sklaveco kaj certan tempon juste regis ĝin.

Post sentronigo de Urano, Krono fariĝis reganto de ĉiu integraĵo. Denove malliberigis Hekatonkirojn kaj gardigis ilin de karcergardistino nomata Kampa. Edzino de li estis lia fratino Rea. Liaj idoj estis Hestio, Demetero, Hera, Hadeso, Pozidono, kiujn ĉiujn Krono englutis pro timo, ke historio povus ripetiĝi kaj liaj propraj idoj en estonteco senigus lin de la regado.

La plej juna Zeŭso de Krona minaco eskapis danke al ruzo de Rea. Antaŭ Zeŭsa naskiĝo ŝi foriris insulon Kreton, sekrete naskis en profunda groto de la monto Dikto kaj anstataŭ novnaskito al Krono donis vualitan ŝtonon. Laŭ iuj legendoj la samo okazis kun Pozidono, sed anstataŭ infano estis al Krono subŝovita ĉevalido. Sed grandparte oni sciigas, ke Pozidono estis englutita simile al liaj gefratoj.

Nimfoj Adrastejo kaj Idaia transprenis Zeŭsan edukadon, nutris lin per mielo kaj per lakto de dia kaprino Amaltejo. Gardostaris Kuretoj, la montaraj demonoj. Tiuj havis taskon ĉe ploro de malgranda Zeŭso brui per batoj de siaj glavoj tiel forte, ke Krono ne povu aŭdi lin. Laŭ alia legendo nimfo Adamantejo kuŝigis lin en la oran lulilon, kiun pendis sur arbon, por ke Krono ne povu trovi lin nek sur ĉielo, nek sur tero, nek sur maro. Plia versio asertas, ke Zeŭso estis edukata de sia avino Geo.

Kiam Zeŭso plenkreskis, venĝis al la patro. Pro konsilo de titanino Metiso kaj helpe de diino Reia li fariĝis Krona tabloservisto. Poste laŭ Metisa konsilo miksis mielan trinkaĵon kun vomitivo kaj tion prezentis al li. Poste Krono elvomis ĉiujn Zeŭsajn gefratojn. La gefratoj kunligiĝis kaj komencis batalon. Zeŭso liberigis Hekatonkirojn, varbis siaflanken Ciklopojn kaj iuj titanoj kaj post dekjara furioza batalo Kronon subigis kaj ĵetis en Tartaron.

Tiel finiĝis regado de Krono. Iuj versioj prezentas, ke Krono savis sin de falo en Tartaron kaj plu vivis sub nomo Saturno en Italio. Komenciĝis regado de la plej alta dio Zeŭso, kiu daŭris ĝis fino de la mondo de grekaj mitoj.

Pri pli fruaj versioj pri Krono, el tempoj, kiam ankoraŭ ne popoliĝis adorado de Zeŭso, oni opinias, ke koheras kun ŝemida diaĵo Baʿal Hammon. Origino de la mito pri Krono manĝanta sian idojn devenas de la plej fruaj formoj de kristanismo, kiam kiel Baʿal Hammon estis iam adorata Moloĥo, al kiu estis alportataj infanaj oferoj, kiuj brulkonsumiĝis inter statuo de Baʿal Hammono.

Raporto dediĉata laŭ Eŭzebo al la duonlegenda samtempulo de la Troja milito, fenicia historiisto Sanĥuniatono, asertas, ke Krono estis origine kanaana reganto, kiu fondis Biblon kaj estis iom post iom diigita. Tiu ĉi versio prezentas alterne nomojn kiel EluzoIluzo kaj prezentas, ke en la 32-a jaro de lia regado kastris, mortigis kaj diigis sian patron nomatan Epigeio aŭ Aŭtoĥtono, „kiun pli poste nomis Urano“.

Krono estas nove menciata en Orakoloj Sibilaj, aparte en la libro tri, kiu nomas Kronon, "Titanon" kaj Japeton, tri filojn de Urano kaj Geo el kiuj ĉiu ricevis trionon de Tero kaj Krono fariĝis reganto super ĉio. Post morto de Urano Titanaj filoj provis likvidi Kronajn kaj Reiajn posteulojn tuj kiam ili naskiĝos, sed Reia en Dodono silente naskis filojn Zeŭson, Pozidonon kaj Hadeson. Tiujn poste ŝi sendis en Frigion por esti edukataj tie. Eksciine tion, prizonigis sesdek Titanaj homoj Kronon kaj Reion, kio fariĝis kaŭzo por proklamo de la unua milito kontraŭ ili fare de Kronaj filoj.

La homoj pli poste lian regadon nomis "ora epoko". Sekve de lia ligo kun la ora epoko estis Krono adorata dio de grenrikolto, kiu kontrolas terproduktojn, naturon kaj agrikulturon. Ofte li estis bildigata kun falĉileto, per kiu li kutimis rikolti terproduktojn kaj kiu estis ankaŭ armilo per kiu li kastris kaj sentronigis Uranon. En Ateno, la dek duan tagon de la monato, okazis soleno nomata Kronio honore al Krono kaj festanta rikoltojn. Krono estis ankaŭ en la klasika antikva epoko identigata kun Saturno.

Grekoj ne konstruis al Krono templojn, nek iel esprimis apartan honoron al li.

En la romia mitologio kaj pli posta kulturo[redakti | redakti fonton]

Dume grekoj konsideris Kronon estro de malordo kaj ĥaoso kaj kredis, ke olimpiaj dioj alportis sur mondon epokon de paco kaj ordo, post kiam ili uzurpis regadon super la malicaj titanoj, rigardis romianoj Olimpanojn pli favore. Malgraŭ la romia dio Saturno estis kunigita kun Krono, amis romianoj Saturnon pli ol grekoj Kronon. Kvankam por grekoj estis Krono konsiderata kruela kaj tondra diaro, lia neorganiziteco fariĝis ĉe grekoj pli malpli nenociva kaj ekestis ligata kun la ora epoko kaj poste ankaŭ kun la "homa tempo", kalendaro, jarsezonoj, sed ĉe tio estis distingata de propra korpigo de la tempo – Ĥrono. Malgraŭ la grekoj Kronon plejparte neglektis, konsiderante lin nuran interstupon inter Urano kaj Zeŭso, en romia religio kaj mitologio plenumis gravan rolon; Saturnalioj estis festoj rezervitaj por lia honoro kaj en la frua romia regno ni ankaŭ scias pri minimume unu templo konsekrita al Saturno. Estas grave ekkonscii, ke multaj antikvaj urboj en klasikaj tempoj vivis izolite, kaj tiel multaj mitoj kaj legendoj estis disvolvataj kaj konformataj por koncerna regiono. Nur disvolvo de teĥnologio permesis kulturan interŝanĝadon inter homoj kaj tiel subtenis kreon de unueca rigardo je la universo. Ankaŭ decus noti, ke tia evoluo ne limiĝas nur al grek-romia kulturo. Historiaj dokumentoj montras, ke tio koncernis ĉefe la emotive kolorigita religio.

Same, kiel Krono influis romaniojn, influadis reciproke lia romia vario, Saturno, eŭropan kulturon . Laŭ proksim-orienta tradicio estis la sepa tago en judo-kristana kalendaro latine nomata Dies Saturni (Saturna tago), kiu poste, post modifoj, fariĝis fonto por nomo en kelkaj linkvoj. (ekz. la angla Saturday). Astronomia nomo de la planedo Saturno havas ankaŭ originon ĉe romianoj. Ĝi estis konsiderata la sepa objekto, kiu estis la plej ekstera el la objektoj videblaj per la nuda okulo.

Ĉe iuj hinduismaj sektoj estas Krono signo por demono.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

En antikva epoko ne estis ĉe grekoj Krono tro adorata kaj pro tio nek bildigata. Nur sur kelkaj vazoj kaj unu reliefo en Kapitola muzeo estas trovebla lia ilustraĵo. Plie ankoraŭ en Vatikanaj muzeoj troviĝas torso de antikva statuo de Krono el ne precize destinita tempo.

En la nova epoko estas la plej konataj bildoj de pentristoj Peter Paul Rubens kaj Francisco Goya, pro renkontiĝo de cirkonstancoj ambaŭ lokigitaj en madrida Prado. Rubensa kreitaĵo nomiĝas Saturno voranta unu el siaj idoj kaj kreitaĵo de Goya Saturno voranta sian propran idon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kronos en la ĉeĥa Vikipedio.

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]