Prado-Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Prado-Muzeo, kore de Madrido.

La Prado-Muzeo (hispanlingve Museo del Prado ; prado signifas "herbejo") estas grava muzeo lokita en Madrido. Ĝi entenas kelkajn el la plej belaj kolektoj de eŭropaj pentraĵoj, datiĝantaj ekde la 14-a jarcento ĝis la komenco de la 19-a jarcento. La Prado-Muzeo estas unu el la plej grandaj muzeoj de la tuta mondo. Ĝi estas unu el plej gravaj kaj certe la 11a plej vizitata en la mondo en 2010.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La plej famaj kaj multnombraj verkoj estas tiuj de Diego Velazquez, Francisco de Goya kaj Hieronymus Bosch. Sed troviĝas ankaŭ en la muzeo pentraĵoj fare de El Greco, Petro Paŭlo Rubens, Rafaelo, Tiziano, Bartolomé Esteban Murillo, Sandro Botticelli, Caravaggio, Albrecht Dürer, Melozzo da Forlì, Rembrandt kaj Paolo Veronese.

Oni montras ĉirkaŭ 1,150 verkojn el totalo de pli ol 8,600: la resto atendas en subteraj keloj pro spacomanko. La kerno devenas el reĝaj kolektoj, pro kio temas pri kolekto limigita al ties rilatoj kaj emoj. Mankas la enciklopedia tendenco de la Luvro, Hermitaĝo aŭ Nacia Galerio de Londono. El skoloj elstaras la hispana, flandra kaj itala (ĉefe venecia) kaj poste iome la franca kaj malpli la germana, nederlanda kaj brita (portretoj). Krom pentraĵoj estas ankaŭ skulptaĵoj kaj ornamaj artaĵoj.

Historio de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ĉefan konstruaĵon oni starigis dum la reĝado de Karlo la 3-a, fare de la arkitekto Juan de Villanueva. Ĝi estis uzita kiel kavalieriar-estrarejo kaj kiel rezervo de pulvo por la soldatoj de Napoléon Bonaparte. La muzeo estis naciigita en 1868, samkiel la najbaraj konstruaĵoj en 1918.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]