Bartolomé Esteban Murillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bartolomé Esteban Murillo

Bartolomé Esteban MURILLO (naskiĝis la 1-an de januaro 1618 - mortis la 3-an de aprilo 1682) estis hispana pentristo de la 17-a jarcento, kaj kune kun Diego Velazquez unu el la plej gravaj reprezentantoj de la barokstila pentrado en tiu lando. Murillo estis precipe lerta koncerne la pentradon de etaj nuboj, floroj, akvo aŭ tukoj, kaj bele uzadis variajn nuancojn. Li ĉefe pentris religiajn verkojn.

Murillo naskiĝis en Sevilo, kaj estis la plej juna filo inter dekkvar gefratoj. Lia patro estis barbisto kaj ĥirurgo nomita Gaspar Esteban, kaj la nomo de lia patrino estis María Pérez Murillo. Ŝian nomon li pli volonte uzis por subskribi siajn verkojn. Liaj gepatroj mortis, kiam li estis ankoraŭ tre juna, kaj Murillo estis plejparte edukita de sia pli aĝa fratino, Ana, kiu edziĝis kun alia barbisto-ĥirurgo, Juan Agustin de Lagares, kun kiu la juna Murillo havis amikan rilaton. Murillo edziĝis kun Beatriz Cabrera en 1648, kaj ili havis naŭ geinfanojn.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]