Johann Wolfgang von Goethe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Wolfgang von Goethe
Portreto el la jaro 1828
Portreto el la jaro 1828
Naskiĝis Johann Wolfgang Goethe
28-an de aŭgusto 1749
en libera regna urbo Frankfurto ĉe Majno, Sankta Romia Imperio (Germanujo)
Mortis 22-an de marto 1832
en Vajmaro, Saksio-Vajmaro-Eisenach (Germanujo)
Profesio verkisto, politikisto, juristo, biologo, konstruisto
nacieco germana
Literatura movado Sturm und Drang
Edzo(j) Christiane Vulpius
Subskribo Signature of Johann Wolfgang von Goethe.svg
v  d  r
Information icon.svg

Johann Wolfgang von GOETHE [ˈjoːhan ˈvɔlfɡaŋ fɔn ˈɡøːtə], esperantigite Johano Volfgango Goeto[1] (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1749 en Frankfurto ĉe Majno; mortis la 22-an de marto 1832 en Vajmaro) estis germana poeto kaj dramverkisto, krome ŝtatministro, juristo, filozofo kaj natursciencisto. Li estas ofte konsiderata la plej grava poeto germana.

Inter la beletraj verkoj de Goethe troviĝas poemoj, dramoj, eposoj (versaj kaj prozaj), membiografiaj, estetik-, art- kaj literaturteoriaj kaj natursciencaj tekstoj. Ankaŭ lia vasta korespondado havas gravan literaturan signifon. Goethe estis unu el la unuaj kaj la plej grava reprezentanto de Sturm und Drang. Lia romano Die Leiden des jungen Werther (La suferoj de la juna Werther) famigis lin en 1774 en la tuta Eŭropo. Poste li orientiĝis enhave kaj formale laŭ la idealoj de la antikvo, kaj iĝis ekde la 1790-aj jaroj kune kun Friedrich Schiller unu el la plej gravaj reprezentantoj de la vajmara klasikismo. Maljunulo, li estis konsiderata eksterlande reprezentanto de la spirita Germanujo.

Dum la aprezo de Goethe unue malaltiĝis post lia morto, li iĝis en la Germana Imperiestra Regno ekde 1871 kronatesto de la nacia identeco de la germanoj.[2] Estiĝis adoro ne nur de la verkoj, sed ankaŭ de la personeco de la poeto, kies vivokonduto estis konsiderata modela. Ĝis nun Goethe estas konsiderata la plej grava germana poeto, kaj lia verko estas unu el la pintoj de la monda literaturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johann Caspar Goethe, Akvarelminiaturo de Georg Friedrich Schmoll, 1775
Catharina Elisabeth Goethe, Portreto de Georg Oswald May, 1776

Deveno kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Johann Wolfgang von Goethe naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1749 en la nuna Goethe-domo ĉe la frankfurta Großer Hirschgraben (Granda cerva fosejo). Lia patro, Johann Caspar Goethe (17101782) estis juristo, sed ne aktivis profesie, ĉar li vivis de la enspezoj de sia riĉeco, kiu ebligis ankaŭ al lia filo postan vivon sen financaj problemoj.[3] Li havis multajn interesojn kaj estis klera, sed ankaŭ severa kaj pedanta, kio ripete estigis konfliktojn en la familio.

La patrino de Goethe, Catharina Elisabeth Goethe, naskiĝinta Textor (17311808), devenis de riĉa kaj konata frankfurta familio. Ŝia patro estis kiel de:Schultheiß la plej grava homo de la urbo. La vivoplena kaj kontaktema virino edziniĝis 17-jaraĝa al la tiam 38-jaraĝa konsilisto Goethe. Post Johann Wolfgang ŝi naskis ankoraŭ kvar aliajn infanojn, el kiuj tamen nur la pli juna fratino Cornelia supervivis infanaĝon. Inter la gefratoj ekzistis proksima konfida rilato.

La gefratoj ricevis altan edukadon. De 1756 ĝis 1758 Johann Wolfgang vizitis publikan lernejon. Poste instruis lin kaj lian fratinon la patro kaj hejmaj instruistoj. Lernaj fakoj estis interalie la franca, la angla, la itala, la latina, la greka, natursciencoj, religio kaj desegnado. Krome li lernis ludi violonĉelon kaj pianon, rajdi, skermi kaj danci.

Jam frue la knabo kontaktiĝis kun literaturo. Unue la patrino legis enlitiĝajn rakontojn, sekvis bibliaj legaĵoj en pieca lutera-protestanta familio. Kristnaske 1753 Johann Wolfgang ricevis pupteatron kiel donacon de la avino. Por tiu scenejo li verkis siajn unuajn teatraĵojn kaj enscenigis ilin entuziasme kun amikoj. Oni multe legis en la hejmo de Goethe; la patro havis bibliotekon de ĉirkaŭ 2.000 libroj. Tiel Goethe jam kiel infano konatiĝis kun verkoj kiel la popola libro de D-ro Faust. En la sepjara milito, de 1759 ĝis 1761 loĝis franca oficiro en la gepatra domo. Al li kaj la kunvojaĝanta teatra trupo Goethe dankas sian unuan renkontiĝon kun francaj dramoj.

Studado kaj unua poeta verkado[redakti | redakti fonton]

Leipzig[redakti | redakti fonton]

Laŭ postulo de sia patro Goethe ekstudis aŭtune de la jaro 1765 juron en Leipzig. Kontraŭe al la malnovfranka Frankfurt, Leipzig estis monduma urbo malfermata al la mondo. Por akceptiĝi de siaj novaj kunurbanoj, Goethe devis unue adapti siajn vestaĵojn kaj konduton al la tiea eleganta vivmaniero.

Jam rapide li neglektis la devigan studadon. Li preferis aŭskulti poeziprelegojn de Christian Fürchtegott Gellert, kiu tamen malalte taksis la poeziprovojn de sia lernanto. Grava renkontiĝo estis tiu kun la pentristo Adam Friedrich Oeser, ĉe kiu li daŭrigis sian desegnolernadon kaj kiu prezentis al li la instruiston Johann Joachim Winckelmann kaj ties artidealon, kiu orientiĝis je antikva orienta arto. Oeser plialtigis liajn artokomprenon kaj kapablon taksi artaĵojn. Ĉe gravuristo Goethe lernis la teknikojn de lignogravurado kaj akvaforto.

Sed la 16- kaj 17-jarulo profitis ankaŭ la liberecon fore de la gepatra hejmo. Li vizitis teatrejojn kaj kuniĝis vespere kun amikoj ĉirkaŭ biero, ekzemple en la fama gastejo Auerbachs Keller. En Leipzig Goethe unue enamiĝis, sed la romanco kun Käthchen Schönkopf, filino de metiisto, finiĝis post du jaroj laŭ komunua konsento. La efervesko de sentoj dum tiuj jaroj influis la skribostilon de Goethe; antaŭe liaj poezioj estis verkitaj en vera stilo de rokoko, sed nun la tono iĝis pli libera kaj sturma. Kolekto de 19 poemoj, kopiitaj kaj ilustritaj de lia amiko Ernst Wolfgang Behrisch, konsistigis la libron Annette. Alia malgranda poemaro estis presita en 1769 kiel la unua de la verkoj de Goethe sub la titolo Neue Lieder (Novaj kantoj).

Julie 1768 Goethe suferis sangofluon (verŝajne pro tuberkulozo). Pli-malpli vojaĝkapabla lli revenis hejmen en aŭgusto.

Frankfurto kaj Strasburgo[redakti | redakti fonton]

Pro la vivendanĝeranta malsano necesis longa resaniĝo, dum kiu amikino de la patrino, Susanne von Klettenberg, ano de la unuiĝo de fratoj, parolis al li pri pietismo. Li interesiĝis ankaŭ pri mistikismo kaj alkemio, kies ideojn li poste uzis por sia Faŭsto. Sendepende de tio, li verkis en tiu epoko sian unuan komedion Die Mitschuldigen (La kunkulpuloj).

Aprile de la jaro 1770 Goethe daŭrigis sian studadon en Strasburgo. Ĉifoje li pli celstrebe interesiĝis pri la jura studo, sed tamen trovis tempon por kelkaj personaj renkontiĝoj. La plej grava inter ili estis tiu kun la teologo, art- kaj literaturteoriisto Johann Gottfried Herder. Tiu malfermis liajn okulojn al la origina potenco de lingvo de aŭtoroj kiel Homero, Shakespeare kaj Ossian, kaj ankaŭ al popola poezio. Tio estis grava influo al la posta poeta evoluo de Goethe.

Dum rajdado en la ĉirkaŭaĵo Goethe konatiĝis en Sesenheim kun Friederike Brion, filino de la tiea pastro, kaj enamiĝis en ŝin. Kiam li forveturis el Strasburgo la juna, rilatotimema Goethe ĉesis la rilaton, sed tamen poste verkis al Friederike poemojn konatajn kiel Sessenheim-aj kantoj, inter kiuj Willkommen und Abschied (Bonvenon kaj adiaŭo), Mailied (Majokanto), Heidenröslein (Rozeto).

En la somero 1771 Goethe transdonis sian juran disertaĵon, De legislatoribus, kiu tamen pro iuj herezaĵoj kontraŭ la eklezio[4] ne estis akceptita kaj ne konserviĝis. La universitato proponis al li tamen atingi licencion. Bazo de la disputacio la 6-an de aŭgusto 1771, kiun li sukcesis "cum applausu" (kun aplaŭdo), estis 56 tezoj en la latina sub la titolo Positiones Juris. En la antaŭlasta tezo li aludas la problemon, ĉu infanmortigintino suferu mortpunon. En arta formo li poste traktis la temon en la Gretchentragödie (tragedio de Gretchen).

Sturmo kaj impeto[redakti | redakti fonton]

Ree en Frankfurto, Goethe malfermis malgrandan advokatan kabineton, kiu nur supervivis pro forŝvenanta intereso kaj malgranda laboremo de la novbakita juristo dum kvar jaroj ĝis la forveturo al Vajmaro. Pli grava ol la advokata profesio estis al Goethe poezio. Fine de 1771 li verkis ene de ses semajnoj la tekston "Geschichte Gottfriedens von Berlichingen mit der eisernen Hand" (Historio de Gottfrieden de Berlichingen kun la fera mano). Post revizio, la dramo estis publikigia en 1773 memeldone kiel "Götz von Berlichingen". La verko rompinta ĉiujn tradiciajn dramregulojn estis entuziasme akceptita kaj estas konsiderata la fonda dokumento de Sturm und Drang (sturmo kaj impeto).[5]

En majo de 1772 — do inter la du verkadoj de Götz — Goethe aliĝis, denove laŭ postulo de sia patro, kiel plulernanto al la anaro de la kortumo de la imperia ĉambro en Wetzlar. Lia tiea kolego Johann Christian Kestner priskribis la tiaman Goethe jene: "Li havas tion, kion oni nomas genio, kaj tute eksterordinaran imagopovon. Lia afekcio estas impeta. Li havas nobelan pensmanieron. Li estas homo de karaktero. [...] Li estas stranga kaj havas en siaj konduto kaj aspekto diversaĵojn, kiuj povus ŝajnigi lin malagrabla. Sed ĉe infanoj, virinoj kaj multaj aliaj, li ŝajne ja havas sukceson. Li faras tion, kio plaĉas al li, sen zorgi ĉu tio plaĉas al aliaj, ĉu estas modo, ĉu la vivmaniero permesas tion. Ĉian devigon li malamas [...]"[6]

Die Leiden des jungen Werthers (La suferoj de la juna Werther), unua presaĵo de 1774 (ĉe posta revizio forfalis la genitiva -s)

Denove Goethe malmulte atentis la jurajn studojn. Anstataŭe li studis la antikvajn aŭtorojn kaj enamiĝis en Charlotte Buff, la fianĉino de Kestner. Kiam post kelkaj monatoj la situacio minacis dramiĝi, li fuĝe forlasis Wetzlar. Unu jaron kaj duono poste li enteksis tiun kaj aliajn proprajn kaj fremdajn spertojn en sian romanon Die Leiden des jungen Werther (La suferoj de la juna Werther), kiun li manskribis komence de 1774 ene de nur kvar semajnoj. La emociega verko famigis sian aŭtoron en mallonga tempo tra tuta Eŭropo. Goethe mem klarigis la grandegan sukceson de la libro kaj la de li instigitan Wertherfebron poste per tio, ke li ĝuste trafis la bezonojn de la tiama epoko. La poeto mem saviĝis per krea laboro ĉe Werther el propra kriza vivsituacio: "Mi sentis min, kiel post ĝenerala konfeso, denove ĝoja kaj libera, kaj rajtigita al nova vivo.[7]

La jaroj inter la reveno el Wetzlar kaj la foriro al Vajmaro estis inter la plej produktivaj en la vivo de Goethe. Krom la Werther estiĝis grandaj himnoj (interalie Ganymed, Prometheus kaj Mahomets Gesang), pluraj mallongaj dramoj (inter kiuj la Jahrmarktsfest zu Plundersweilern kaj Götter, Helden und Wieland) kiel ankaŭ la dramoj Clavigo kaj Stella. Ein Schauspiel für Liebende.

En Pasko de la jaro 1775 Goethe fianĉiĝis kun Lili Schönemann, filino de frankfurta bankisto. La rilato baldaŭ suferis pro la diferencoj de la familioj rilate al socia nivelo kaj vivostilo. Krome la poeto timis, ke edzeco ne kongruus kun siaj vivoplanoj. Por distanciĝi li akceptis inviton de la fratoj Christian kaj Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg al plurmonata vojaĝo tra Svislando. En oktobro li eksfianĉiĝis. Goethe, kiu suferegis pro la disiĝo, akceptis inviton de la 18-jaraĝa duko Karolo Aŭgusto al vojaĝo al Vajmaro.

Ministro en Vajmaro[redakti | redakti fonton]

Urbomapo de Vajmaro en la epoko de Goethe (1784); malsupre maldekstre estas indikita la ĝardeno de Goethe

Novembre 1775 Goethe atingis Vajmaron. La ĉefurbo de la dukujo Saksujo-Vajmaro-Eisenach havis tiam nur ĉirkaŭ 6.000 enloĝantojn (la tuta dukujo ĉirkaŭ 100.000), sed evoluis, danke al la agado de la dukpatrino Anna Amalia, al kultura centro. Goethe rapide gajnis la konfidon de la duko. Kiam tiu proponis, ke li helpu pri la estrado de la ŝtato, Goethe akceptis post iom da pripensado. Pelis lin la bezono praktike kaj efike agadi: "Eĉ se temus nur pri kelkaj jaroj, tamen estus pli bone ol la senagada vivo hejme, kie mi nenion povas fari per plej granda emo. Ĉi tie mi ja havas kelkajn dukujojn antaŭ mi." [8]

Ŝtata ofico[redakti | redakti fonton]

Johann Wolfgang von Goethe, poŝtkarto laŭ pentraĵo de Georg Oswald May, 1779

Malgraŭ la komenca rezisto de la nobelaro, Goethe iĝis somere 1776 ano de la „Consilium“, de la trikapa konsilistaro de la duko. En la sekva jaro tiu transdonis al li la estradon de la novfondita komisiono pri minado, en 1779 tiun de la komisiono pri milito kaj vojkonstruado, en 1782 la financministerion. Goethe eklaboris kun granda ambicio. Lia ĉefa celo estis sanigi la tute ŝuldiĝintan ŝtatan buĝeton per malaltigo de la publikaj elspezoj kaj samtempa evoluigo de la ekonomio. Tion li atingis, almenaŭ parte, ĉefe la duonigo de la trupoj ebligis grandajn enspezojn. Aliflanke montriĝis ne tre sukcesa la sanigo de la kupro- kaj arĝentominado en Ilmenau, ĉar jam post kelkaj jaroj la minejoj estis denove forlasitaj.

La agado de Goethe en la „Consilium“ estas tre diverse taksita en la bibliografio. Laŭ iuj li estis reformema politikisto, kiu interalie liberigis la kamparanojn de pezaj impostoj,[9] aliaj mencias, ke li jesis en oficiala funkcio kaj la devigan rekrutigon de idoj de la lando por la prusa armeo, kaj akceptis malpligrandigi liberecon de parolado. En alia kazo li voĉdonis la ekzekuton de soleca patrino, kiu mortigis sian novnaskiton pro malespero - kontraŭe al la komprenema kaj kompatema konduto, kiun li poste esprimis en la Tragedio de Gretchen.[10] Ne certas, ĉu li agis pro konvinko aŭ ĉu li kliniĝis antaŭ pli altaj konsideroj.

Ne plenumiĝis fine lia espero pri efika agado en ŝtata servo. La ĉiam novaj problemoj, la sensukceso de liaj multaj klopodoj dum li estis superŝarĝita de laboro baldaŭ rezignigis lin: "Neniu scias, kion mi faras kaj kun kiom da malamikoj mi luktas por sukcesi malmulton."[11] li skribis en 1779 en sian taglibron. La postenon de Goethe akomapanis socia altiĝo, tiel li ricevis la titolon de Geheimrat kaj estis nobeligita en 1782. Pro servaj devoj Goethe entreprenis plurajn vojaĝojn dum siaj unuaj dek jaroj en Vajmaro, inter kiuj unu al Svislando en 1779 kaj plurajn al la Harco. En 1785 komenciĝis per saniga restado en Karlsbad kutimo de jaraj banvojaĝoj.

Poezio[redakti | redakti fonton]

En siaj unuaj dek jaroj en Vajmaro Goethe publikigis nenion, krom kelkaj poemoj en diversaj gazetoj. La ĉiutaga laboro lasis al li malmulte da tempo por verki poezie, ĉar li devis zorgi ankaŭ pri la organizado de kortegaj festoj kaj verki teatraĵojn kaj kantoteatraĵojn por la kortega amatoroteatro. Aldoniĝis al tiuj okazaj produktaĵoj, kiujn li ofte konsideris malŝatata devigo, nova versio de la Jahrmarktsfest zu Plundersweilern (la Plundersweiler-a kermeso. Pli postulemaj verkoj de tiu epoko estis la unua proza versio de Iphigenie auf Tauris (Ifigenio en Taŭrido); krome li ekverkis Egmont, Tasso kaj Wilhelm Meister. Estiĝis ankaŭ kelkaj el la plej famaj poemoj de Goethe; ne nur la ampoemoj por Charlotte von Stein (ekzemple Warum gabst du uns die tiefen Blicke (Kial vi donis al ni la profundajn rigardojn)), sed ankaŭ la Erlkönig (Elforeĝo), Wandrers Nachtlied (Noktokanto de migrulo), Grenzen der Menschheit (Limoj de homaro), Das Göttliche (La dieca) kaj aliaj.

Jen du specimenoj de la poezia verkaro de Goethe. Ambaŭ poemojn lernas ĉiu Germanlingvano parkere jam en la lernejo.

Ein Gleiches — Same
 

Über allen Gipfeln
Ist Ruh,
In allen Wipfeln
Spürest du
Kaum einen Hauch;
Die Vögelein schweigen im Walde.
Warte nur, balde
Ruhest du auch.

Super montopintoj —
silent',
tra pinopingloj
la senvent'
spiras sen fort';
arbare la birdoj ekmutas.
Pretu, aludas
silento pri mort'.

Wolfgang von Goethe
(Tradukis Pejno Simono[12])
Same[redakti | redakti fonton]

En Septembro de la jaro 1780 estiĝis liaplume la tre mallonga, sed des pli fama poemo – Ein Gleiches, (Same) . Tiun malgrandan majstroverkon li notis per krajono sur la vando de ĉaskabano[13] sur la monto Kickelhahn, apud Ilmenau en Turingia Arbaro. La iomete stranga titolo donita al tiu ĉi grafitiaĵo rilatas al la rekte antaŭa poemo en pli malfrue aperinta kolekto kaj ĉi-aplike signifas pri la sama temo. Nome, jen la dua specimeno de Wandrers Nachtlied, do de Noktokanto de Migrulo. Jen ĝi nun en Esperanta robo.

Pli poste en 1823 Franz Schubert, kiu tre admiris Goethe-n kaj sin sentis de li inspirita, muzikigis Ein Gleiches kiel Opus 96, n-ro 3 (D 768).

Elforeĝo
 

Malfrua ĉeval' en nokta vent'?
La patro estas en korturment'.
Enbrake tenas infanon li,
Sekure, tamen en zorg' pri ĝi. —

Fileto, kial vi timas nur? —
Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.
Jen glitas reĝo kun elfoj mil. —
Nebul' nur estas, mia fil'. —

"Ho ĉarma knabo, sekvu min!
Juvelojn havas mia patrin'.
Kolorajn florojn ricevos vi,
Kaj vi ludos gaje kun papili'."

Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!
Li logas min for al luksa festen'! —
Ne timu! Dormu, mia etul'!
Susuras arboj en la nebul'. —

"Ekvenu, fajna knabo, kun mi!
La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.
La princinoj dancos dumnokte en rond'
Kaj kante vin lulos en bela rotond'."

Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'
Insidas tie malantaŭ la heĝ'. —
Mi bone vidas, mia filet',
De grizaj salikoj jen la aret'. —

"Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.
Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" —
Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!
Elfreĝo venis al sia cel'! —

La patro rajdas kun granda rapid'.
Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.
Li pene venas al la kort'.
La knabon prenis jam for la mort'.

Wolfgang von Goethe
(Tradukis Ŝulco Rikardo)
Elforeĝo[redakti | redakti fonton]

La dua vere pinta kaj tutmonde konata poemo de Goethe estas Erlkönig, (Elforeĝo). Fakte temas pri balado.

La temaro venis el la Dana, jen Ellerkonge, do Elforeĝo. Strange, en la Germana Erl- estas alno, ne elfo. Do ĉe Erl-könig temas laŭŝajne pri mistraduko de la Dana titolo. Goethe verkis sian baladon kiel interludon en la muzikteatraĵo Die Fischerin (La fiŝkaptistino). Tie oni kantas ĝin laborade.[14]

Jen ĝi en la traduko de Ŝulco Rikardo. (Citaĵo el lia ampleksa 527-paĝa poemaro "La Muzino", Esperanto-Centro Paderborno, 1992, ISBN 3-922570-73-9).

Natursciencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1780 Goethe komencis sisteme trakti natursciencajn problemojn. Li poste pravigis tion per sia oficiala zorgo pri minado kaj agrikulturo, lignoekonomio ktp. Liaj ĉefinteresoj estis komence geologio kaj mineralogio, botaniko kaj osteologio. En lasta fako li sukcesis en 1784 la supozitan malkovron (fakte re-malkovron)[15] de la intermakzela osto (latine: Os incisivum) ĉe la homo. Samjare li verkis la tekston Über den Granit (Pri granito) kaj planis libron titolotan Roman der Erde (Romano de la tero).

Rilato al Charlotte von Stein[redakti | redakti fonton]

La plej grava kaj influa rilato de Goethe dum tiu jardeko en Vajmaro estis tiu kun la kortega damo Charlotte von Stein. Ŝi estis sep jarojn pli aĝa ol li, perdis kvar el siaj sep gefiloj kaj vivis en "procela" edzeco. Preskaŭ 2.000 leteroj, biletoj kaj slipetoj de Goethe kaj multaj poemoj estas dokumentoj de ilia eksterordinare profunda amrilato. La leteroj de sinjorino von Stein ne konserviĝis. Evidentiĝas per tiuj leteroj de Goethe interalie, ke la amatino utilis kiel edukistino al la poeto: ŝi instruis al li kortegan konduton, trankviligis lian enan malpacon kaj fortigis lian memdisciplinon.

Ne certas, ĉu temis pri nur pura animamikeco aŭ ĉu ankaŭ pri seksa rilato.[16] La plej multaj aŭtoroj supozas, ke Charlotte von Stein rifuzis la erotikajn dezirojn de la amato. Ofte estas akceptita la tezo de la psikanalisto Kurt Eissler,[17] laŭ kiu Goethe havis unuajn seksajn spertojn nur kiel 38-jarulo en Romo.

La rilato finiĝis pro sekreta forveturo de Goethe al Romo en 1786, kiun ne sukcesis pardoni la profunde ofendita Charlotte von Stein. La rilato, kiun havis Goethe kun Christiane Vulpius post sia reveno, definitive rompis tiun kun Charlotte. Nur en maljunaĝo ili retrovis amikecan rilaton.

Vojaĝo al Italujo[redakti | redakti fonton]

En 1786 Goethe enkriziĝis. Li ne trovis en sia posteno la esperitan plenumiĝon, la rilato al Charlotte von Stein pli kaj pli malkontentigis lin, li suferis pro la devigoj de la kortega vivo. Sed temis ĉefe pri identeckrizo: li ne plu sciis, kia estis lia destino kaj ne vivis en akordo kun li mem.[18] Tian situacion li eskapis per vojaĝo al Italujo. Septembre 1786 li ekvojaĝis sen adiaŭo; nur lia servisto, Philipp Seidel, sciis pri liaj planoj. La sekreta forveturo kun nekonata celo estis verŝajne parto de strategio por ebligi Goethe-n forlasi siajn postenojn, sed tamen daŭre enspezi la rilatan salajron.[19] Por esti trankvila, ĉar ja mondkonata kiel aŭtoro de Werther, li vojaĝis sub pseŭdonimo. Post etapoj en Verona, Vicenza kaj Venecio Goethe atingis Romon novembre. Tie li restis, krom kvarmonata vojaĝo al Napolo kaj Sicilio, ĝis fine de aprilo 1788. Du monatojn poste, post etapoj en Siena, Florenco, Parma kaj Milano, li estis denove en Vajmaro.

En Romo Goethe loĝis ĉe la germana pentristo Wilhelm Tischbein, sed proksime rilatis al aliaj anoj de la germana artistaro en Romo, inter kiuj estis Angelika Kauffmann, Philipp Hackert, Friedrich Bury kaj la sviso Johann Heinrich Meyer, kiu poste sekvis lin al Vajmaro kaj tie iĝis lia arta konsilisto. En amikeca rilato li estis ankaŭ kun la verkisto Karl Philipp Moritz.

Goethe konatiĝis en Italujo kun la arkitekturo kaj artaĵoj de antikvo kaj renesanco kaj ĉefe admiris Rafaelon kaj la arkitekton Andrea Palladio. Sub gvidado de liaj artistaj amikoj li ambicie trejniĝis pri desegnaĵo. Ĉirkaŭ 850 desegnaĵoj de Goethe konserviĝis el lia itala epoko. Sed fine li decidis, ke li naskiĝis ne artisto, sed poeto. Li ankaŭ okupiĝis pri literara verkado en Italujo: interalie li versigis la prozan version de Ifigenio, finis la 12 jarojn antaŭe komencitan Egmont kaj pluevoluigis Tasso-n. Krome li okupiĝis pri botanikaj studoj. Sed antaŭ ĉio, li vivis: protektata de anonimeco (kvankam liaj germanaj amikoj ja sciis pri lia vera identeco) li povis moviĝi en simplaj socitavoloj, libere ludi, ŝerci kaj travivi erotikajn spertojn.[20]

La vojaĝo estis por Goethe gravega sperto; li mem parolis pri ĝi kiel renaskiĝo, kiun li spertis en Italujo. Je ĝia fino, li retrovis sin mem kaj decidis limigi sian agadon estonte al tio, kion li taksis laŭ sia eco.

Vajmara klasikismo[redakti | redakti fonton]

Rilato al Christiane Vulpius[redakti | redakti fonton]

Christiane Vulpius, desegnaĵo de Johann Wolfgang von Goethe

Kelkajn semajnojn post sia hejmenveno Goethe igis la 23-jaran Christiane Vulpius sia amatino kaj baldaŭ poste ankaŭ vivkunulino. Decembre 1789 naskiĝis ilia filo August; kvar sekvaj gefiloj vivis po nur kelkaj tagoj. Al la virino malmulte klera, devena el simplaj kondiĉoj, restis fermita la vajmara socio, en kiu Goethe moviĝis. Oni tie taksis ŝin ordinara, plezurema kaj priparolis la neleĝecon de la rilato. Sed plaĉis al Goethe ŝia natura ĝojeco. Li daŭrigis la rilaton kun sia malgranda erotikulino ĝis la vivofino de Christiane en 1816, sed faciligis ŝian socian pozicion per edziĝo nur en 1806.

Oficaj taskoj kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Post sia hejmenveno en Italujo Goethe petis al la duko liberigi lin el liaj oficaj devigoj; tamen li konservis la anecon al la Consilium kaj tiel la eblo pri politika influo. Li transprenis serion de taskoj el la kultura kaj scienca fakoj, inter ili la estradon de desegnaĵolernejo kaj la kontrolon de la publikaj konstrulaboroj. De 1791 ĝis 1817 li estris la vajmaran kortegteatron - taskon, kiu postulis multan tempon, ĉar li devis zorgi pri ĉio, de la elekto de teatraĵoj, tra surscenigo ĝis financa planado. Krome Goethe estis konsilisto por la universitato de Jena, kiu dependis de la dukujo. La enpostenigon de kelkaj konataj profesoroj, inter kiuj Johann Gottlieb Fichte, Georg Hegel, Friedrich Schelling kaj Friedrich Schiller oni dankas al li. Post kiam en 1807 li ricevis la taskon kontroli la universitaton, Goethe agadis ĉefe por la naturscienca fakultato.

Unu el la devoj de Goethe estis trimonata vojaĝo al Venecio en 1790 por akompani la hejmenvojaĝantan dukpatrinon. Ne ripetiĝis la entuziasmego de la unua vojaĝo al Italujo. Elrevigita la poeto nun konstatis ankaŭ la politikajn kaj sociajn misstatojn en la lando.

En 1789 skuis Eŭropon la franca revolucio, kiun Goethe observis kritike. Li preferis iompostiomajn reformojn kaj malalogis lin ĉefe la perfortaj troigoj en la sekvo de la revolucio, pri kio li kulpigis la malnovan reĝimon. Retrorigardante li diris poste: "Mi ankaŭ tute konvinkiĝis, ke pri ia granda revolucio neniam kulpas la popolo, sed la registaro. Revolucioj estas tute ne eblaj, kiam registaroj estas daŭre justaj kaj daŭre vekas, tiel ke ili proponas temprilatajn plibonigojn kaj ne kontraŭstaras ilin tiom longe, ĝis kiam la necesaĵo devigiĝas de malsupre." [21] Laŭ peto de la duko, Goethe akompanis lin en 1792 al la unua napoleona milito kontraŭ la revolucian Francujon. Tri monatojn poste li spertis kiel observanto la mizeron kaj perfortaĵojn de tiu milito, kiu finiĝis per franca venko. Denove survoje la poeto estis somere 1793 dum tri monatoj, laŭ peto de la duko por partopreni la sieĝon de Majenco.

En 1796 la dukujo aliĝis al la prusa-franca paco de Bazelo. La sekvanta dekjara pacepoko ebligis meze de Eŭropo, skuita de militoj, la floriĝon de la vajmara klasikismo.

Natursciencoj, poezio, ligo kun Schiller[redakti | redakti fonton]

Johann Wolfgang von Goethe, poŝtkarto laŭ desegnaĵo de Friedrich Bury, 1800 (Goethe estis en mezaj jaroj dumtempe sufiĉe korpulenta)[22]
Friedrich Schiller, desegnaĵo de Friedrich Georg Weitsch, 1804

En la jaroj post sia vojaĝo al Italujo, Goethe okupiĝis unue ĉefe pri naturesplorado. En 1790 li publikigis sian Versuch die Metamorphose der Pflanzen zu erklären (Provon klarigi la metamorfozon de plantoj), krome li komencis siajn esplorojn pri la kolorscienco, pri kiu li okupiĝos ĝis sia vivofino.

Kontraŭe la poezia produktado unue preskaŭ ĉesis; kialo estis la malproksimiĝo de iama amikaro kaj ties neintereso, skuiĝoj pro la revolucio kaj la tuja sukceso publika de verkoj, kiuj tute kontraŭstaris la novakiritan klasikan artan vidpunkton de Goethe.

Inter la verkoj de la fruaj 1790-aj jaroj estas la Römische Elegien (Romaj elegioj), kolekto de erotikaj poemoj, kiuj esprimas lian pasion por Christiane en formo de antikva erotika poezio. El la dua vojaĝo al Italujo naskiĝis Venezianische Epigramme (Veneciaj epigramoj), kolekto de ŝercetoj kaj mokpoemoj rilate al la vivkondiĉoj en Eŭropo. En 1792/93 li heksametrigis la faman besteposon Reineke Fuchs. Sub influo de la revolucio estiĝis serio de satiraj kontraŭrevoluciaj, sed ankaŭ kontraŭabsolutismaj komedioj: Der Groß-Cophta (1791), Der Bürgergeneral (La burĝogeneralo) (1793) kaj la fragmento Die Aufgeregten (La ekscititoj) (1793). "Ili ĉiuj dokumentas la malsukcesan klopodon de Goethe, ĝuste transpozi revoluciajn agadojn en teatraĵon".[23]

Somere de la jaro 1794 Friedrich Schiller, kiu laboris kiel profesoro pri historio en la proksima Jena (ekde 1799 en Vajmaro), petis Goethe-n pri ties kunlaborado ĉe planata gazeto pri kulturo kaj arto, Die Horen (La Horoj[24]). Ambaŭ poetoj jam antaŭe plurfoje renkontiĝis, sen ke el tio estiĝis pli proksima rilato. Post la akcepto de Goethe ili konsciiĝis, ke ili konsentis pri la malakcepto de la revolucio, kaj dividis ankaŭ sian emon al antikvo kiel plej alta arta idealo. Tio estis la komenco de intensa kunlaborado, kiun karakterizis profunda kompreno de la eco kaj labormaniero de la alia.

En la interŝanĝo pri estetikaj fundamentaj aferoj ambaŭ evoluigis literaturan kaj artan komprenon, kiun oni poste nomis vajmara klasikismo. Goethe, kies literatura produktado estis malrapideginta same kiel tiu de Schiller, akcentis plurfoje la stimuligan efikon de la kunlaboro kun la dek jarojn pli juna: "Vi disponigis al mi duan junecon kaj refaris min poeto."[25]

Ambaŭ poetoj vigle partoprenis kaj teorie kaj praktike la verkon de la alia. Tiel Goethe influis Wallenstein de Schiller, dume tiu kritike akompanis la estiĝon de la romano Wilhelm Meisters Lehrjahre (La lernojaroj de Wilhelm Meister) de Goethe kaj kuraĝigis lin daŭrigi Faŭston. Gravaj estis ankaŭ kune publikigitaj projektoj. Kvankam Schiller apenaŭ partoprenis la mallongvivan artogazeton Propyläen de Goethe; tiu lasta ja publikigis multajn verkojn en la Horen kaj ankaŭ en la de Schiller eldonata Musen-Almanach (Muza almanako). La Muza almanako por la jaro 1797 prezentis kolekton de kune elaboritaj mokversoj, la Xenien. En la Muza almanako de la sekva jaro[26] aperis iuj el la plej konataj baladoj de ambaŭ aŭtoroj.

Krom la jam menciitaj verkoj Goethe realigis en tiu epoko la Unterhaltungen deutscher Ausgewanderten (Konversacioj de germanaj elmigrintoj) kaj la verseposon Hermann und Dorothea (Hermann kaj Dorothea), kiu enmetis aktualajn okazaĵojn en la veston de la klasika heksametro. Per tiu verko Goethe atingis la ununuran klasikan publikan sukceson.

Per la morto de Schiller en 1805 finiĝis la grava epoko de la vajmara klasikismo.[27]

Malfruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Johann Wolfgang von Goethe, olepentraĵo de Gerhard von Kügelgen, 1808/1809 (la pentraĵo montras la poeton kun la rusa oredeno de sankta Ana kaj la ruĝa rubando de la Honora Legio).

La morton de Schiller en la jaro 1805 Goethe taksis grandega perdo. En tiu epoko lin suferigis pluraj malsanoj, kiel vizaĝa zostero kaj renaj kolikoj. Krom la perdo de la amiko, grava afero en la vivo de Goethe estis la milito kontraŭ Napoléon Bonaparte. Mense Goethe jam vidis sin almozpetante trapaŝi Germanujon akompanata de sia duko: sian emon al pesimismo Goethe nomis sia nigra flanko.

La edziĝo al Christiane tamen ne malhelpis al Goethe jam en 1807 enamiĝi al Minna Herzlieb, la 18-jara adoptita filino de la librovendisto Frommann en Jena. Sekvo de liaj enaj spertoj en tiu epoko estis lia lasta romano Die Wahlverwandtschaften (La afinecoj) (1809). Aparta eco de Goethe en tiu verko estas la miksaĵo de poezio kaj naturesplorado: en la tiama kemio oni uzis la terminon afineco de elementoj. Goethe ŝatintus esti ĉioscia universala genio, sed devis rezigni antaŭ la „millionenfachen Hydra der Empirie“ (milionobla hidro de la empirio). La kvantego de la materio ne plu estis kaptebla. Ekde 1806 li preparis novan eldonon de ĉiuj siaj verkoj (ĉe Cotta en Stuttgart); kaj por tio li ankaŭ fine finis la unuan parton de Faŭsto.

En 1809 Goethe komencis verki aŭtobiografion. Unu jaron poste li publikiĝis la Farbenlehre (Koloroscienco). Goethe esploris eksterlandajn kaj ĉiatempajn literaturojn. Kiam homoj ekstaris kontraŭ la francan fremdregadon, Goethe fuĝis mense al la proksima oriento: li ekstudis la araban kaj la persan, legis la Koranon kaj versojn de la persa poeto Hafis. Kiam Bettina Brentano aperis en Vajmaro, ŝi helpis per siaj scioj rilate al la junaĝo de Goethe konataj de lia patrino por la vivopriskribo Aus meinem Leben. Dichtung und Wahrheit. (El mia vivo. Poezio kaj vero.). Kiel sekretario Friedrich Riemer, kiu estis ekde 1805 instruisto de lia filo, iĝis baldaŭ ne malhavebla. Kun Carl Friedrich Zelter, kies muziko estis pli agrabla al liaj oreloj ol la bruaĵo de Ludwig van Beethoven, kaj de kiu Goethe sentis sin bone komprenata, ne nur rilate al muziko, li komencis korespondadon, kiuj daŭris entute 30 jarojn (17991832).

En 1814 Goethe vojaĝis al la regiono de la riveroj Rejno kaj Majno. En Frankfurto li renkontis la bankiston Johann Jakob von Willemer kaj ties partnerino Marianne Jung, kiuj kelkajn semajnojn poste, ankoraŭ dum la restado de Goethe kaj laŭ ties konsilo, geedziĝis. Goethe jam estis 65-jaraĝa, sed tamen ne sentis sin tro maljuna por enamiĝi en Marianne-n. Ŝi iĝis liaj muzo kaj partnerino pri poezio. Goethe vizitis la paron Willemer denove en la sekva jaro — tiam lastan fojon li vidis la patrujon. Al sekvaj invitoj de la Willemer-oj li ne plu respondis. Sed daŭre estiĝis versoj pri najtingalo kaj rozo, vino kaj amo, ĝis kiam li finis la verkon West-östlicher Divan (Okcident-orienta divano). Poste Marianne malkovrigis, ke granda parto de la ampoetoj de tiu kolekto estis ŝia verko.

Vidvo[redakti | redakti fonton]

En 1816 post longa malsano mortis Christiane, la edzino de Goethe. En 1817 li povis forlasi la estrecon de la kortega teatro. Lia bofilino zorgis de tiam pri li. La malgranda dukujo supervivis - kontraŭ la timoj de Goethe - sendamaĝe la napoleonajn militojn. Dum okazis multe en la kapoj de la studantoj de Jena kaj aliaj lokoj, Goethe ordigis siajn paperojn. Dum tiuj jaroj estiĝis Geschichte meines botanischen Studiums (Historio de miaj botanikaj studoj) (1817), kaj ĝis 1824 sekvis en la tekstoserio Zur Naturwissenschaft überhaupt (Pri natursciencoj ĝenerale) ideoj interalie pri morfologio, geologio kaj mineralogio. Inter ili ankaŭ la Morphologie der Pflanzen (Morfologio de plantoj) en formo de elegio, kiun li jam pretigis ĉirkaŭ 1790 por sia amatino. En tiu epoko li havis kontaktojn kun la arbarsciencisto Heinrich Cotta, kiun li jam vizitis unuan fojon en 1813 en Tharandt.

Li amikiĝis kun Karl Friedrich Reinhard kaj Kaspar Maria von Sternberg. Dumtempe Goethe sin dediĉis al mistikaj aspektoj, kiuj troveblas en Urworte. Orphisch. (Pravortoj. Orfe.). La taglibroj kaj longe forgesitaj notoj estis prilaboritaj al Italienische Reise (Itala vojaĝo). En 1821 sekvis Wilhelm Meisters Wanderjahre (Migrojaroj de Wilhelm Meiter), kolekto de malgrandaj noveloj. Goethe elektis tiam Marienbad kiel ripozloko.

Lastaj verkoj kaj vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Goethe diktas en sia laborejo al la skribisto John, olepentraĵo de Johann Joseph Schmeller, 1831
„Goethedometo“ en Ilmenau

En 1823 Goethe malsaniĝis pro perikardito. Post kiam li resangixis li estis mense eĉ pli vigla ol antaŭe. Sincere la maljunulo petis la manon de la 19-jara Ulrike von Levetzow, kun kiu li konatiĝis en Karlsbad. Sed ŝi tamen rifuzis. Hejmenvojaĝante li skribis pri la elreviĝo en la Marienbader Elegie (Elegio de Marienbad). Poste ĉio trankviliĝis en kaj ĉirkaŭ li. Siajn tagojn li pasigis pli kaj pli ermita, ĉiam okupata uzi la fortojn, kiuj ... ankorau restis. Li denove laboris pri la dua parto de Faŭsto. Li preskaŭ ne plu mem skribis, sed diktis. Tiel li sukcesis ne nur realigi grandan korespondadon, sed ankaŭ konfidi siajn spertojn kaj vivosaĝecon en longaj konversacioj al la juna poeto Johann Peter Eckermann.

En la jaro 1827 Goethe ricevis en Vajmaro la viziton de la bavara reĝo Ludoviko la 1-a, kiu transdonis al li la grandan krucon de la meritordeno de la bavara krono.[28] En 1828 mortis Karl August, mecenato de Goethe. En 1830 forpasis lia filo en Romo. Samjare li finis la laboron pri la dua parto de Faŭsto. Tio estis verko, kies jarlonga estiĝo gravis al li, formale teatraĵo, sed fakte apenaŭ surscenigebla. Geologio kaj teorio pri evoluo interesis lin, same kiel la ĉielarko, kiun li jam klarigis per sia Kolorscio. Ankaŭ la afero, kiel kreskis plantoj, fascinis lin. Nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto Goethe diktis al Ferdinand Wackenroder:[29]

Citaĵo
 Interesegas min, kiel eblas kompreni la organan kemian operacion de la vivo, per kiu la metamorfozoj de la plantoj okazas laŭ ununura leĝo, sed multobla maniero — nur ŝajnas klare al mi, ke la malsekeco sorbita per la radiko jam estas modifata de ĝi kaj kiel la planto strebas al la lumo. De tie venas la deziro, al kiu vi tiel amike laboras, ke la aerspeco, per kiu la silikvoj pleniĝas, estu pli detale difinata. 
— Johann Wolfgang von Goethe[30]

Aŭguste 1831 Goethe denove vizitis la Turingian Arbaron, kie iam li entuziasmiĝis pri natursciencoj kaj iris al Ilmenau. 51 jarojn post kiam en 1780 li skribis sur lignan vandon de la ĉasdometo "Goethehäuschen" (Goethedometo) sur la Kickelhahn ĉe Ilmenau sian faman poemon Wandrers Nachtlied (Noktokanto de migrulo), li vizitis denove tiun lokon en 1831 mallonge antaŭ sia lasta naskiĝdatreveno. Kortuŝita li legis, laŭte ripetante al si mem, la lastajn liniojn de sia poemo: Atendu nur, baldaŭ ankaŭ vi ripozos.[31]

Morto[redakti | redakti fonton]

La 22-an de marto 1832 mortis Goethe, verŝajne pro korinfarkto.[32] Pridubeblas ĉu liaj lastaj vortoj estis: „Mehr Licht!“ (Pli da lumo!). La paroloj estus tiuj laŭ lia kuracisto, Carl Vogel, sed tiu ĉi ne troviĝis kun la mortonto en tiu momento.[33] Goethe estis entombigita la 26-an de marto 1832 en la vajmara duka kripto.

Natursciencaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Ginko biloba; Goethe faris de tiu poemo en 1815 apartan manskribitan kopion aldonante du sekigitajn ginkofoliojn
Kolorcirklo por simboligi la homan mensan kaj animan vivon, akvarelita desegnaĵo de Johann Wolfgang von Goethe, 1809

La rimedo de Goethe por konsciiĝi pri naturo estis observado. Li kritike rigardis helpilojn, kiel ekzemple la mikroskopon: La homo mem, se li uzas siajn sanajn sensojn estas la plej granda kaj plej preciza fizika aparato, kio povas ekzisti, kaj tio ja estas la plej granda malbonaĵo en la pli nova fiziko, ke oni disigis eksperimentojn de la homo, kaj rekonas la naturon nur per tio, kion montras artefaritaj instrumentoj, kaj eĉ limigas kaj volas pruvi tion, kion ĝi povas fari.[34]

Li strebis rekoni la naturon kiel tutaĵon inkluzivante ankaŭ la homon. La distancigon de la objekto de la observanto pro la tiama abstraktiĝo de la scienco, Goethe vidis malfide.

Lia okupado pri natursciencoj ofte eniris lian poezion, kiel en partoj de Faŭsto aŭ en la poemoj Die Metamorphose der Pflanzen (La metamorfozo de plantoj) kaj Ginko biloba.

La vivan naturon Goethe imagis daŭre ŝanĝema. Tiel li provis unue en botaniko trovi la praplanton de la diversaj plantospecoj, el kiu ĉiuj evoluiĝintus. Poste li atentis pri unuopaj plantoj kaj kredis rekoni, ke partoj de la floro kaj de la frukto reprezentis aliformitajn foliojn. La rezultojn de siaj observoj li publikigis en la verko Versuch die Metamorphose der Pflanzen zu erklären (Provo klarigi la metamorfozon de plantoj) (1790).[35]

En anatomio Goethe sukcesis en 1784 kune kun la profesoro pri anatomio Justus Christian Loder, la (supozitan) malkovron de la intermakzela osto ĉe la homa embrio (li ne vidis, ke en pasinteco oni jam plurfoje priskribis tiun oston).[15] La intermakzela osto, kiun oni ĝis tiam konis nur ĉe mamuloj, kunkreskas ĉe homoj antaŭ la naskiĝo kun la najbaraj makezelaj ostoj. Lia malkovro estis konsiderata pruvo de la parenceco inter homoj kaj bestoj, kiu estis tiam ankoraŭ pridubata de multaj sciencistoj.

Sian Farbenlehre (Kolorsciencon) (publikigitan en 1810) Goethe taksis sia naturscienca ĉefverko kaj obstine defendis la tieajn tezojn kontraŭ multaj kritikistoj. Maljuna, li diris, ke li taksis pli alta la valoron de tiu verko ol tiun de sia poezio. En la Kolorscienco Goethe kontraŭstaris la tezon de Isaac Newton, kiu pruvis, ke la blanka lumo estas kuniĝo de la aliaj koloroj. Goethe opiniis laŭ propraj observoj, ke la lumo estas ne disigebla unuo kaj ke la koloroj estiĝis el la kuniĝo de helo kaj malhelo, lumo kaj mallumo, kaj tio per la pero de "malklara" medio.[36] Tiel la suno ŝajnas ruĝa kiam malklara tavolo de vaporo vastiĝas antaŭ ĝi kaj malheligas ĝin. Jam en la epoko de Goethe oni tamen evidentigis, ke tiaj fenomenoj klarigeblas per la teorio de Newton. Kvankam jam baldaŭ la faka mondo rifuzis la kernon de la Kolorscienco, ĝi tamen multe influis la tiutempajn kaj postajn pentristojn, ĉefe Philipp Otto Runge, kaj Goethe kreis la fundamenton de la kolorpsikologio.

En geologio Goethe okupiĝis ĉefe pri formigo de la kolekto de mineraloj, kiu ĉe lia morto konsistis el 17.800 ŝtonoj. Li interese sekvis la kemian esploradon kaj fondis ĉe la universitato de Jena la unuan kurson pri kemio de ajna germana universitato.

Posteuloj[redakti | redakti fonton]

Johann Wolfgang von Goethe kaj lia edzino Christiane havis kvin gefilojn. Krom August, la plej aĝa, unu naskiĝis mortinta, la aliaj mortis post iuj tagoj aŭ semajnoj.

August havis tri gefilojn:

August mortis du jarojn antaŭ sia patro en Romo. Lia edzino, Ottilie von Goethe, naskis post lia morto alian infanon, kiu ne estis de August, nomatan Anna Sibylle, kiu mortis post unu jaro. Neniuj el la gefiloj geedziĝis, tiel ke la rekta linio de posteuloj de Johann Wolfgang von Goethe estingiĝis en 1885.

Lia fratino, Cornelia havis du filinojn (nevinoj de Goethe), kies posteuloj ankoraŭ nuntempe vivas (linio Nicolovius).

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Wer fremde Sprache nicht kennt, weiß nichts von seiner eigenen.
(Kiu fremdan lingvon ne scipovas, pri la propra nenion scias.) 
— Johann Wolfgang von Goethe[37]

Verko (elekto)[redakti | redakti fonton]

Estis aparteco de Goethe, ke li komencintajn poemojn flankenlasis ofte dum jaroj, foje jardekoj, jam presitajn verkojn tute prilaboris kaj jam pretajn tekstojn nur post longa tempo publikigis. Datigo de la tekstoj laŭ krea dato estas do foje malfacila. La listo indikas la supozitan momenton de estiĝo.

Johann Wolfgang von Goethe en la 62-a vivojaro (laŭ pentraĵo de Luise Seidler, Vajmaro 1811)
Dramoj
  • Die Laune des Verliebten (La humoro de la amato), 1768, presita en 1806
  • Die Mitschuldigen (La kunkulpuloj) (komedio), komencita en 1769, presita en 1787
  • Götz von Berlichingen mit der eisernen Hand (Götz de Berlichingen kun la fera mano) (teatraĵo), 1773
  • Ein Fastnachtsspiel vom Pater Brey (Karnavalaĵo de pastro Brey), 1774
  • Jahrmarktsfest zu Plundersweilern (Kermeso en Plundersweiler), 1774
  • Hanswursts Hochzeit (Geedziĝo de Hanswurst), 1775
  • Götter, Helden und Wieland (Dioj, herooj kaj Wieland), 1774
  • Clavigo, dramo, 1774
  • Egmont, dramo komencita en 1775, presita en 1788
  • Erwin und Elmire (Erwin kaj Elmire), 1775
  • Die Geschwister. Ein Schauspiel in einem Akt. (La gefratoj. Teatraĵo unuakta., 1776
  • Stella. Ein Schauspiel für Liebende. (Stella. Teatraĵo por amantoj.), 1776
  • Der Triumph der Empfindsamkeit (La triumfo de sentemo), verkita en 1777
  • Proserpina, 1778/1779
  • Iphigenie auf Tauris (Ifigenio de Taŭro), dramo, proze en 1779, presita en 1787
  • Torquato Tasso, dramo verkita ekde 1780, presita en 1790
  • Faust. Ein Fragment. (Faŭsto. Fragmento), 1790
  • Der Groß-Cophta (komedio), 1792
  • Der Bürgergeneral (La burĝogeneralo), komedio, 1793
  • Faust. Eine Tragödie. (Faŭsto. Tragedio.), ekde 1797, presita sub tiu titolo unue en 1808
  • Mahomet der Prophet (Mahometo la profeto), tragedio de Voltaire, tradukita kaj prilaborita de Goethe en 1802
  • Die natürliche Tochter (La natura filino), 1803
  • Pandora, verkita en 1807/08, presita en 1817
  • Faust. Der Tragödie zweiter Teil. (Faŭsto. Dua parto de la tragedio.), 1832, publikigita postmorte

Romanoj kaj noveloj

  • Die Leiden des jungen Werther (La suferoj de la juna Werther), leterromano, 1774, 2-a versio 1787
  • Wilhelm Meisters theatralische Sendung, „Urmeister“, romano, ekde 1776, presita en 1911
  • Unterhaltungen deutscher Ausgewanderten (Konversacioj de germanaj elmigrintoj), 1795
  • Wilhelm Meisters Lehrjahre (La lernojaroj de Wilhem Meister), 1795/96 (teksto)
  • Novelle, ekde 1797
  • Wilhelm Meisters Wanderjahre (La migrojaroj de Wilhelm Meister), romano, ekde 1807, presita 1821, prilaborita en 1829 (teksto)
  • Die Wahlverwandtschaften (La afinecoj), 1809 (teksto)
Invito de Johann Wolfgang von Goethes al la meklenburga ŝataministro Leopold von Plessen por legado de Hermann und Dorothea (Hermano kaj Doroteo) en la librovendejo Cotta, 1814

Verseposoj

  • Reineke Fuchs, besteposo, 1794
  • Hermann und Dorothea (Hermano kaj Doroteo), 1798

Poemoj

  • 1771: Mailied (Majokanto)
  • 1774: Prometheus (Promoteo)
  • 1774 / 1775: Vor Gericht (Tribunale)
  • 1777: An den Mond (Al la luno)
  • 1780: Ein Gleiches (Same)
  • 1782: Der Erlkönig (La Elforeĝo)
  • 1797: Der Schatzgräber (La Trezorserĉanto)
  • 1797: Der Zauberlehrling (La Magiolernoknabo)
  • 1799: Die erste Walpurgisnacht (La Unua Valpurga Nokto)
  • 1815: Totentanz (Mortodanco)
  • 1828: Dem aufgehenden Vollmonde (Al la leviĝanta plenluno)

Eseoj

Cikloj kaj kolektoj

  • Römische Elegien (Romaj elegioj), 1788–90
  • Venezianische Epigramme (Venecianaj epigramoj), 1790
  • Xenien (epigramoj, kune kun Friedrich Schiller), publikigitaj en 1796
  • West-östlicher Divan (Okcident-orienta divano), eldonita en 1819, pligrandigita en 1827

En Esperanto aperis interalie[redakti | redakti fonton]

  • La Rozeto /Tr. L. Z-f., La Esperantisto 12/1890, p. 58)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ PIV 2005
  2. Dieter Borchmeyer: Schnellkurs Goethe, p. 15: „zum Kronzeugen der nationalen Identität der Deutschen“.
  3. Klaus Seehafer: Mein Leben, ein einzig Abenteuer – Johann Wolfgang Goethe, Biografie (Mia vivo, ununura aventuro - Johann Wolfgang Goethe, biografio), p. 12.
  4. Dieter Borchmeyer: Schnellkurs Goethe, p. 28.
  5. Dieter Borchmeyer: Schnellkurs Goethe, p. 35.
  6. Klaus Seehafer: Mein Leben, ein einzig Abenteuer – Johann Wolfgang Goethe, Biografie, p.  105: „Er besitzt, was man Genie nennt, und eine ganz außerordentliche Einbildungskraft. Er ist in seinen Affekten heftig. Er hat eine edle Denkungsart. Er ist ein Mensch von Charakter. […] Er ist bizarre und hat in seinem Betragen, seinem Äußerlichen verschiedenes, das ihn unangenehm machen könnte. Aber bei Kindern, bei Frauenzimmern und vielen andern ist er doch wohl angeschrieben. Er tut, was ihm gefällt, ohne sich darum zu kümmern, ob es anderen gefällt, ob es Mode ist, ob es die Lebensart erlaubt. Aller Zwang ist ihm verhaßt […] “.
  7. Dichtung und Wahrheit, citita laŭ Karl Otto Conrady, Goethe – Leben und Werk, vol. 1, p. 212: Ich fühlte mich, wie nach einer Generalbeichte, wieder froh und frei, und zu einem neuen Leben berechtigt.
  8. Klaus Seehafer, Mein Leben, ein einzig Abenteuer – Johann Wolfgang Goethe, Biografie, p. 141 en letero al Johanna Fahlmer (1776): „Wär’s auch nur auf ein paar Jahre, ist doch immer besser als das untätige Leben zu Hause wo ich mit der grössten Lust nichts thun kann. Hier hab ich doch ein paar Herzogthümer vor mir.“
  9. Dieter Borchmeyer: Schnellkurs Goethe, p. 52.
  10. W. Daniel Wilson: Das Goethe-Tabu – Protest und Menschenrechte im klassischen Weimar, p. 47ff, 76ff kaj 7f.
  11. Karl Otto Conrady: Goethe – Leben und Werk, vol. 1, p. 348: „Es weis kein Mensch was ich thue und mit wieviel Feinden ich kämpfe um das wenige hervorzubringen.“
  12. Same (el Retarkivo 2005)
  13. http://www.handmann.phantasus.de/g_eingleiches.html
  14. http://de.wikipedia.org/wiki/Erlk%C3%B6nig_%28Ballade%29
  15. 15,0 15,1 Klaus Seehafer: Mein Leben, ein einzig Abenteuer – Johann Wolfgang Goethe, Biografie, p. 180.
  16. Helmut Koopmann: Goethe und Frau von Stein – Geschichte einer Liebe, p. 254ff.
  17. Kurt R. Eissler: Goethe. Eine psychoanalytische Studie 1775–1786.
  18. Karl Otto Conrady: Goethe – Leben und Werk, vol. 1, p. 438.
  19. Roberto Zapperi: Das Inkognito – Goethes ganz andere Existenz in Rom, p. 8ff.
  20. Roberto Zapperi: Das Inkognito – Goethes ganz andere Existenz in Rom (La anonimeco - tute alia ekzistado de Goethe en Romo), p. 95ff, p. 133ff.
  21. Karl Otto Conrady: Goethe – Leben und Werk, vol. 2, p. 41f, en diskuto kun Eckermann la 27-an de aprilo 1825: „Auch war ich vollkommen überzeugt, daß irgendeine große Revolution nie Schuld des Volkes ist, sondern der Regierung. Revolutionen sind ganz unmöglich, sobald die Regierungen fortwährend gerecht und fortwährend wach sind, so daß sie ihnen durch zeitgemäße Verbesserungen entgegenkommen und sich nicht so lange sträuben, bis das Notwendige von unten her erzwungen wird.“
  22. Emil Schaeffer, Jörn Göres: Goethe – seine äußere Erscheinung, p. 105, teksto de Goethe al Kestner en 1798: "...rilate al la aspekto, oni diris, ke mi iom post iom dikiĝis..." („… was das Äußere betrifft, so sagen die Leute, ich sei nach und nach dick geworden …“).
  23. Karl Otto Conrady: Goethe – Leben und Werk, vol. 2, p. 31f: „Sie alle dokumentieren Goethes scheiterndes Bemühen, revolutionäres Geschehen angemessen in ein Bühnenspiel umzusetzen.“.
  24. Nomo de grekaj diinoj, kiuj zorgis pri regula vivo.
  25. Karl Otto Conrady: Goethe – Leben und Werk, vol. 2, p. 106: letero al Schiller de la 6-a de januaro 1798: „Sie haben mir eine zweite Jugend verschafft und mich wieder zum Dichter gemacht.“.
  26. Musen-Almanach für das Jahr 1798, Enhavtabelo.
  27. Dieter Borchmeyer: Schnellkurs Goethe, p. 130.
  28. www.boorberg.de/juristerei/juristen/goethe.htm (el Retarkivo 2008)
  29. Georg Schwedt: Goethe als Chemiker. Springer, Berlin 1998
  30. Germane: Es interessiert mich höchlich, inwiefern es möglich sei, der organisch-chemischen Operation des Lebens beizukommen, durch welche die Metamorphose der Pflanzen nach einem und demselben Gesetz auf die mannigfaltigste Weise bewirkt wird – allein mir scheint offenbar, daß die durch die Wurzel aufgesogene Feuchtigkeit schon durch sie verändert wird und, wie die Pflanze sich gegen das Licht erhebt. Daher kam der Wunsch, dem Sie so freundlich entgegenarbeiteten, die Luftart, wodurch die Schoten sich aufblähen, näher bestimmt zu sehen.
  31. Germane: „Warte nur, balde ruhest du auch.“
  32. Klaus Seehafer: Mein Leben, ein einzig Abenteuer – Johann Wolfgang Goethe, Biografie, p. 458.
  33. Carl Vogel: Die letzte Krankheit Goethe's (…), en: Journal der practischen Heilkunde (1833).
  34. Maximen und Reflexionen, en: Karl Otto Conrady: Goethe – Leben und Werk, vol. 2, p. 265: „Der Mensch an sich selbst, insofern er sich seiner gesunden Sinne bedient, ist der größte und genaueste physikalisch Apparat, den es geben kann, und das ist eben das größte Unheil der neueren Physik, daß man die Experimente gleichsam vom Menschen abgesondert hat und bloß in dem, was künstliche Instrumente zeigen, die Natur erkennen, ja, was sie leisten kann, dadurch beschränken und beweisen will.“
  35. Versuch die Metamorphose der Pflanzen zu erklären, Kopio de la teksto en la Projekto Gutenberg.
  36. Karl Otto Conrady: Goethe – Leben und Werk, vol 2, p. 263: „daß das Licht eine unteilbare Einheit sei und die Farben aus dem Zusammenwirken von Hellem und Dunklem, Licht und Finsternis entstünden, und zwar durch die Vermittlung eines „trüben“ Mediums.“
  37. Georges Kersaudy, Langues sans frontières : À la découverte des langues de l'Europe p. 147

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.