Willy Nüesch
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 5 Sep. 2009.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Willy NÜESCH (naskiĝis en 1927) estas svisa pastoro kaj Esperanto-tradukisto el la germana.
Nüesch post universitataj kaj seminariaj studoj fariĝis en 1951 pastoro en la Komunumo de Kristanoj kaj laboris en tiu funkcio en Nürnberg, Zuriko, Essen kaj Rendsburg, ĝis kiam li alvenis en Berno, kie li vivas ĝis nun.
Nüesch lernis Esperanton meze de la 1940-aj jaroj kaj trapasis la superan ekzamenon en 1946. Li tradukis kaj eldonis ĉefajn antropozofiajn verkojn de Rudolf Steiner (1861-1925) en Esperanton. Krome li nove tradukis i.a. la unuan kaj duan parton de Faŭsto de Goethe kaj aliajn verkojn de la germana literaturo (el Conrad Ferdinand Meyer, Friedrich Schiller, Novalis kaj Christian Morgenstern).
Vidu ankaŭ[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
Libroj de kaj pri Willy Nüesch en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
Pri tradukoj de Willy Nüesch
Pri Rudolf Steiner
Pri tradukoj el Conrad Ferdinand Meyer
Recenzo: La antropozofio de Rudolf Steiner en Esperanto. En: SES-informas, n-ro 4/2002, p. 29-33.

