Antropozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kunvenejo Goetheanum en Dornach/Svislando (konstruita dum 1928) estas la sidejo de la Antropozofia Societo

Antropozofio (el la greka: anthropos, homo, kaj sophia, saĝeco) estas filozofio laŭ la teorioj de Rudolf Steiner (1861-1925, prononcu "Rudolf Ŝtajna"), kiuj havas eŭropajn kulturajn bazojn kaj disvastiĝis tutmonde. Steiner substrekis la liberecon de homoj, kiuj liberigu sin de ĉiuj dogmoj, ĉiuj manipuloj kaj ĉiuj devigoj, ankaŭ religiaj, por ekhavi individuan, kvankam sisteman, aliron al spiritaj fenomenoj. Antropozofio influis tre diversajn vivoregionojn: ekestis la valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj, la Camphill-projektoj por socia kunvivado, la mova arto eŭritmio, la antropozofia medicino, biologie dinamika agrikulturo, la komunumo de kristanoj, alternativaj kosmetikaj kaj farmakologiaj firmaoj kiel "Weleda" kaj antropozofiaj bankoj kiel la "Gemeinschaftsbank" en Germanio. Kiel centro por la antropozofia movado konstruiĝis la kunvenejo Goetheanum en Dornach apud Bazelo en Svislando.

La vorto[redakti | redakti fonton]

Steiner elektis la vorton "antropozofio" kontraste al ĉio, kion li en tre vasta difino nomis "antropologio": la dua vorto traktu tion, kion la homoj per siaj perceptoj kaj rezonadoj povas scii, la unua vorto kontraste estu ĉio, kion nur "spirite" eblas percepti. Antropozofio unuflanke estu ampleksa, "kosmologia", konceptaro pri la homoj kaj la mondo, sed aliflanke ankaŭ kleriga vojo respektive scienca metodaro por esploro de ĉio "spirita".

Celo estas la kreo de nova konscio de la homaro. Ĉar Rudolf Steiner ne dualisme dividas inter "mi" unu- kaj "la mondo" aliflanke, lia antropozofio volas esti gvidilo al "kaj pripersona kaj primonda homa konsciiĝo".

La antropozofia filozofio havis kaj havas famajn adeptojn inter la kulturkreantoj de la 20-a kaj 21-a jarcentoj, aparte inter artistoj. Inter ili estas Joseph Beuys, Vasilij Kandinskij, Franz Marc, Christian Morgenstern, Bruno Walter, Oscar Lüthy kaj Michael Ende. Simpatizantoj estis ekzemple Alexej von Jawlensky, Jorge Luis Borges, Piet Mondrian, Richard Neutra, Le Corbusier, Henry van de Velde, Frank Lloyd Wright, Eero Saarinen, Erich Mendelsohn kaj Hans Scharoun ("organika arkitekturo"). Inter la nun vivantaj arkitektoj precipe Frank O. Gehry nomas antropozofion inspiro. La influo de Rudolf Steiner tamen percepteblas ankaŭ inter artistoj pli distancaj, ekemple ĉe la aŭtoro Hermann Hesse aŭ la pentristo Paul Klee.

Historio de la vorto[redakti | redakti fonton]

La vorto "antropozofio" jam uziĝis dum la 16-a jarcento. En anonima libro kun titolo Arbatel de magia veterum, summum sapientiae studium (1575), kies aŭtoro laŭ supozoj estis la ezotera filozofo Heinrich Cornelius Agrippa von Nettesheim, antropozofio kaj "teozofio" kalkuliĝas inter la "sciencoj de la bono" kaj tradukiĝas per "kono de la naturaj aferoj" respektive "saĝeco en homaj rilatoj".

Komence de la 19-a jarcento la svisa kuracisto kaj filozofo Ignaz Paul Vitalis Troxler (1780-1866) moderne difinis la vortojn antropozofio kaj "biozofio": la dua vorto estu "ekkono de la naturo per ekkono de si mem", la unua specife "ekkono de la homa naturo per ekkono de si mem". Ankaŭ la filozofoj Immanuel Hermann Fichte kaj Gideon Spicker uzis kaj difinis la vorton. La aŭstra filozofo Robert von Zimmermann (1824-1898), kreinto de la "filozofia propedeŭtiko", uzis la vorton kiel titolo de programaro, kiu celis sistemon de ideala percepto de la mondo baze de realismaj perceptoj (1882).

Rudolf Steiner unue uzis la vorton libere. Kiel ano de la "Teozofia Societo", li baziĝis sur la konceptoj de Fichte. Post 1909 li evoluigis ampleksigitan perceptan instruaron, kiu estu ponto inter la idearoj "teozofio" kaj "antropologio". Kiam dum 1913 li forlasis la "Teozofian Societon" kaj devis elekti novan vorton por tiu idearo, kiun li ĝis nun nomis "teozofio", li elektis la vorton "antropozofio".

La antropozofio de Rudolf Steiner[redakti | redakti fonton]

Rudolf Steiner 18-jara (1879)

La antropozofio de Rudolf Steiner estas kompleksa kristanisma kaj humanisma idearo, kiu celas kreon de pli alta konscio kaj ĉerpas el okultismaj, ezoteraj kaj aliaj fontoj. Ĝi enhavas ampleksan, kosman koncepton de evoluo, kaj baziĝas sur konceptoj de "reenkarniĝo" de animoj de mortintoj en novajn korpojn kaj de "karmo" (la sorto de tiuj animoj).

Sciencistoj kritikas, ke Steiner pretendis esti spertulo de kvazaŭ ĉio (escepte de sekskuniĝo), dum li samtempe enmetis en sian doktrinon multajn miskomprenitajn duonsciaĵojn el tre diversaj sciencoj. Ekzemple tio, kion li diris pri lingvoj pruvas esti nur de limigita rilato kun la vere parolataj lingvoj sur la tero. Foje li tre polemike kaj spite parolis pri la sciencoj, kvazaŭ ili estus nuraj stultaĵoj.

La antropozofia movado el sociologiaj, filozofiaj kaj politikaj vidpunktoj estas tre heterogena. La interpretado de la verkaro de Rudolf Steiner – pro sia komplekseco, diverseco de temoj kaj jam pro sia amplekso (28 literaturaj volumoj kaj ĉ. 5900 prelegoj) – estas malunueca.

La historio de antropozofio[redakti | redakti fonton]

La historio de la antropozofia idearo komenciĝis dum la jaro 1902, kiam Rudolf Steiner iĝis gvidanto de la germana sekcio de la "Teozofia Societo", kaj kadre de tiu societo evoluigis siajn novajn filozofiajn ideojn. Pro pli kaj pli da diferencoj kun la internacia prezidantino de la societo, Annie Besant, kiu precipe favoris idealigi la junan Jidu Kriŝnamurti kaj nomis lin la nova "mesio", Steiner en 1913 forlasis la societon. En Kolonjo li fondis la Antropozofian Societon, al kiu aliĝis plej multaj el la teozofoj en Germanio kaj iom post iom ankaŭ pli multaj alilandanoj. En tiu konteksto Rudolf Steiner ŝanĝis la nomon de sia idearo de "teozofio" al "antropozofio".

Dum la sama jaro 1913 en Dornach apud Bazelo (Svislando) ekkonstruiĝis kongresejo kaj centra sidejo de la Antropozofia Societo, kiu honore al la literatura verkisto, natursciencisto kaj filozofo Goethe ricevis la nomon Goetheanum. Paralele al tio ekestis multfacetaj sociaj kaj kulturaj aktivecoj de la antropozofoj. Dum la jaro 1919 Emil Molt, direktoro de la cigareda fabriko Waldorf-Astoria, en Stutgarto fondis la unuan valdorfan lernejon - por la infanoj de la fabrikaj laboristoj kaj oficistoj, kun pedagogie revoluciaj konceptoj. Steiner mem iĝis estro de tiu pionire novstila lernejo. En 1921 fondiĝis la farmakologia firmao Weleda [Veleda], kiu produktas kaj distribuas antropozofiajn kaj homeopatiajn medikamentojn kaj kosmetikaĵojn. Sekvajare, en 1922 grupo da teologoj fondis la Komunumon de Kristanoj, movado por renovigo de la kristanismo kun antropozofia fokuso.

Samtempe grupiĝis kontraŭantoj kontraŭ la novaj ideoj. Dum la silvestra nokto de 1922/23 la el ligno konstruita kongresejo Goetheanum komplete detruiĝis pro fajro. Rudolf Steiner sekve de tio konceptis novan, konstruaĵon el betono, kiu nur dum la jaro 1928 finkonstruiĝis. En la jaro 1923 ankaŭ la la Antropozofia Societo reorganiziĝis kaj fariĝis tegmenta asocio de sendependaj naciaj Antropozofiaj Societoj en multaj landoj de Eŭropo. Rudolf Steiner iĝis prezidanto kaj krome gvidanto de la nova "Libera Altlernejo por Spirita Scienco" (germane Freie Hochschule für Geisteswissenschaft). Post la morto de Steiner en la jaro 1925 Albert Steffen transprenis tiun postenon.

Antropozofio dum la naziisma epoko de Germanio[redakti | redakti fonton]

En novembro 1935 la Antropozofia Societo "pro siaj rilatoj al masonistoj, judoj kaj pacistoj" malpermesiĝis en la naziisma Germanio. Jam antaŭe ĉiuj judaj anoj rezignis pri siaj postenoj en la societo, kaj plej multaj malmembriĝis, por ne kaŭzi problemojn al la societo pro sia membreco, sen ke tiuj malmembriĝoj iel helpis. Provoj lukti por repermeso de la societo definitive fiaskis en 1939. La ok valdorfaj lernejoj ne plu rajtis akcepti novajn lernantojn, du el ili police malpermesiĝis (en Stutgarto en 1938 kaj Dresdeno en 1941), la aliaj devis esti fermataj pro nevenkeblaj financaj problemoj preme de la reĝimo. El la ok antropozofiaj hejmoj por handikapitoj du malpermesiĝis, la aliaj ses tre premiĝis fare de la naziismaj aŭtoritatoj. Unuopaj membroj tamen sukcesis ekkunlabori kun la naziisma politika sistemo, kaj aparte aprezita fare de iuj naziismaj funkciuloj estis la antropozofia biologia-dinamika agrikulturo, vidante nur ĝian agrikulturan originecon kaj simple neglektante la antropozofian idean bazon.

Post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito kaj la fino de la naziisma diktaturo la antropozofia movado, kies centro en Svislando restis nedetruita, rapide sukcesis redisvastiĝi en Germanio kaj Aŭstrio. Fokusoj de la antropozofiaj aktivecoj restis la vivosferoj pedagogio, medicino kaj agrikulturo (inter alie sub la marko Demeter).

Tutmonde ekestis multaj valdorfaj lernejoj kaj infanĝardenoj: nuntempe temas pri pli ol 900 lernejoj en ĉirkaŭ 60 landoj. Banko kun antropozofia fono ekestis en la jaro 1960 en Bochum (Germanio) - ĝi germane nomiĝas GLS-Gemeinschaftsbank (GLS = "Geben-Leihen-Schenken"), esperante do "Komunuma Banko Doni-Prunti-Donaci" ... iom nekutima titolo por banko. Dum la jaro 1969 ekestis la unua antropozofia hospitalo en Herdecke (Germanio), tiutempe medicine revolucia institucio. Ankaŭ la universitato Witten-Herdecke, la unua privata universitato de Germanio, havas precipe antropozofiajn fondintojn. Nuntempe laŭ informoj de la Antropozofia Societo tutmonde ekzistas pli ol 10 000 antropozofiaj institucioj en 103 landoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]